La ŝenoprazo (latine: allium schoenoprasum) botanike apartenas al la aliacoj (Alliaceae).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝenoprazo

Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Asparagales
Familio: Alliaceae
Genro: Allium
Allium schoenoprasum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Infloresko (floraro) de ŝenoprazo
La ilustraĵo de ŝenoprazo (latine: Allium schoenoprasum)

En la kuirarto uzatas la tubetoformaj folioj de la planto. Ŝenoprazo fajnigas ĉefe ovaĵojn, salatojn, kazeon kaj buterpanon.

Por bona gusto necesas rikolti la planton antaŭ la apero de floroj.

Konsisto

redakti

Ŝenoprazo enhavas multe de la vitaminoj A, B kaj C; estas 130,5 mg da vitamino C en 100 g da freŝa ŝenoprazo.

La freŝa planto konsistas je 86 % el akvo; krome estas 6,0 % da nedigesteblaĵo (fibroj ktp.), 1,6 & da karbonhidratoj, 0,7 % da graso kaj 3,6 % da proteino.

  NODES