07-Spirito
07-Spirito (origine: 07-GHOST (セブンゴースト [Sebun Gōsuto]), angle: 07-Ghost) estas japana mangao de Amemija Juki kaj Iĉihara Jukino, publikigata en ŝoĝo-magazino "Comic Zero Sum" ekde 2005. Samnoma 25-epizoda anime-serio estis produktita en "Studio Deen" en la jaro 2009.
07-Spirito | |
---|---|
Originala titolo | 07-GHOST [Seven Gost] セブンゴースト [Sebun Gōsuto] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Ĝenro | fantasto, supernatura filmo, agfilmo |
Por kiu | ŝoĝo |
Mangao | |
---|---|
Aŭtoro | Amemija Juki Iĉihara Jukino |
Publikiginto | Iĉiĝinŝa |
Magazino | Monthly Comic Zero Sum |
Aperdatoj | 25a de novembro 2005 — nun |
Volumoj | 13 |
Animeo (tv) | |
---|---|
Reĝisoro(j) | Takamoto Norihiro |
Studio(j) | Studio Deen |
Aperdatoj | 6a de aprilo 2009 — 22a de septembro 2009 |
Epizodoj | 25 |
Intrigo
redaktiAgoj de la mangao kaj animeo okazas en la fikcia mondo, kie ekzistas homoj kapablaj uzi magion, nomatan zajfono (ザイフォン [zaifon]). Eks-sklavo Tejto Klajn trafas en milita akademio de Barsburga Imperio (バルスブルグ帝国 [Barusuburugu Teikoku]) pro ega forto de sia zajfono. Liaj kapabloj estas neordinaraj kaj alte taksitaj de akademiestro, kiuj zorgas pri Tejto, ĉar Tejto estas orfo. Tejto ne memoras sian pasintecon, sed sonĝe li vidas sian patron kaj iujn okazojn el sia infaneco. En la akademio li havas amikon, nomata Mikage. En la nokto antaŭ la ĉefa ekzameno Tejto kaj Mikage juĝas, ke ili ne forlasos unu la alian en danĝero kaj preferos morti kune. Poste Tejto hazarde aŭdas strangan sonon, kiu devigas lin rememori scenon el pasinteco. Tiu sono eliĝas el artefakto tenanta de ĉefkomandanto Ajanami kaj Tejto ekkomprenas, ke Ajanami mortigis lian patron. Tejto provas ataki lin, sed estis ĉesigita kaj sendita en malliberejon de la akademio. Poste li eskapas el ĉelo kaj forlasas la akademion, veturŝtelante flugaŭton, sed Ajanami vundas lin dum eskapo. Vundita Tejto estas trovita kaj savita de tri episkopoj (司教 [ŝikjō]) el Eklezio (バルスブルグ教会 [Barusuburugu Kjokai]). Ili prenis lin al Eklezio por sanigo. Ili tri kaj aliaj eklizianoj ekzorgas pri Tejto, sed Tejto volas lasi Eklizion, ĉar li maltrankvilas pri Mikage, kiu helpis lin eskapi. Dume, Migage estas pridemandita de Ajanami kaj lia adjunkto Hjuga, kiuj suspektas lin pri kompliceco de eskapo de Tejto. Tamen poste Mekage kaj Tejto interrenkontas en Eklizo, sed Mekage ne klarigas kial Ajanami liberigis lin, kaj kial post tio li venas en Eklizo, ĝuste kie ĉeestas lia amiko.