20-a de novembro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
La 20-a de novembro estas la 324-a tago de la jaro (la 325-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 41 tagoj restas.
Je la 20-a de novembro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 284: Diokleciano iĝis romia imperiestro
- 996: Rikardo la 2-a iĝis duko de Normandio
- 1194: Romia-germana imperiestro Henriko la 6-a konkeris Palermon
- 1272: Eduardo la 1-a iĝis reĝo de Anglio
- 1274: Mongolaj invadoj al Japanio: venko de japanoj dum la unua invado en batalo de Bun’ei
- 1648: Johano la 2-a Kazimiro iĝis reĝo de Pollando
- 1656: Nordia Milito: en Polessk oni kontraktis svedan-prusan interkonsenton laŭ kiu Brandenburgio-Prusio iĝis sendependa de Pollando
- 1700: Granda Nordia Milito: sveda armeo venkis la rusan en batalo apud Narva
- 1759: Sepjara milito: dum mara batalo en la golfo Quiberon inter angla kaj franca ŝiparoj gajnis la angla
- 1789: Nov-Ĵerzejo kiel unua usona subŝtato ratifis Leĝon de rajtoj
- 1803: Rabisto kaj murdisto Johannes Bückler, nomata Schinderhannes, kaj 19 liaj sekvantoj estis kondamnitaj al morto
- 1807: Milito de Hispana Sendependiĝo: Napoleonaj trupoj de Jean-Andoche Junot atingis portugalan landlimon, komencante unuan francan invadon al portugala teritorio
- 1805: Premiero de Fidelio, la sola opero de Ludwig van Beethoven, okazis en Vieno
- 1815: Napoleona epoko finiĝis - definitiva fino de la Unua Imperio post epizodo de la Cent-Tagoj
- 1815: Parizo: Svislando deklaris eternan neŭtralecon
- 1820: Francio: en Parizo inaŭguriĝis la tombejo de Passy
- 1820: 80-tuna kaĉaloto atakis usonan balenŝipon Essex 3200 km de la okcidenta marbordo de Sudameriko - romano Moby Dick de Herman Melville estis parte inspirita de ĉi tiu rakonto
- 1845: Argentina Konfederacio estis venkita en la Batalo de Vuelta de Obligado sur rivero Paranao, sed la rezulto estis pirha - angla-franca ŝiparo rezignis blokadon
- 1849: Budapeŝto: Széchenyi-Ĉenponto ekfunkciis - unua konstanta ponto liganta Buda kun Peŝto ambaŭborde de Danubo
- 1866: Ohio: en Cincinnati oni patentigis jojon
- 1889: En Budapeŝto okazis premiero de 1-a simfonio de Gustav Mahler
- 1900: En apudkrakova vilaĝo okazis geedziĝa festo de pola poeto kun kamparanino, kio por ĉeestanta Stanisław Wyspiański iĝis inspiro por verki dramon La nupto
- 1902: Franca ĵurnalisto Géorges Lefévre proponis aranĝi biciklistan konkurson Tour de France
- 1910: Meksika revolucio komenciĝis - lanĉita de Francisco Madero kontraŭ la diktaturo de Porfirio Díaz
- 1915: En Ĉinion revenis monarkio
- 1917: Unua Mondmilito En komenciĝanta batalo de Cambrai oni grandskale unuafoje uzis tankojn - ĉirkaŭ 45 mil aliancanoj mortfalis kaj pli ol 50 mil germanoj; Ukraina Centra Konsilio proklamis Ukrainan Popolan Respublikon
- 1918: Naŭa postmilita tago: al sieĝita Lvovo (nun Lvivo) alvenis per trajno milita helpo (1500 soldatoj kun kelkaj kanonoj) de Przemyśl, kiu helpe de junaj polaj ribelantoj venkis ukrainan armeon; Germanio kiel unua ŝtato agnoskis sendependecon de Pollando; Jurgis Šaulys estis akceptita kiel ambasadoro, iĝante la unua oficiale agnoskita litova ambasadoro; Pola registaro de Jędrzej Moraczewski anoncis sian programon de ekonomia kaj socia trakonstruo laŭ socialisma doktrino
- 1920: Armeo de Ukraina Popola Respubliko, nombranta 23 mil soldatojn, estis forpuŝita al teritorio de Pollando, kie ĝi estis internigita dum ukraina-soveta milito (1917-1921)
- 1922: Svislando: konferenco en Laŭzano komenciĝis - ĝi traktis pri Nigra Maro post la greka-turka milito
- 1923: Dua Pola Respubliko: centra banko de Gdańsk fondita - post enkorpigo de la urbo al Libera Urbo Dancigo funkciis kiel Bank von Danzig; Hungario: naskiĝtage de Otto von Habsburg, en Baziliko Stefano la 1-a okazis reĝa manifestacio
- 1929: En Parizo okazis unua ekspozicio de la pentraĵoj de Salvador Dali
- 1934: Georges Theunis la duan fojon iĝis ĉefministro de Belgio
- 1936: José Antonio Primo de Rivera, hispana politikisto, kreinto kaj ĉefideologo de naci-sindikatismo, fondinto kaj gvidanto de Hispana Falango estis pafmortigita
- 1938: Reprezentantoj de Ĉeĥoslovakio kaj naziisma Tria Regno subskribis protokolon pri la formo de nova ŝtatlimo inter la du landoj
- 1939: Germana okupado de Pollando: en Varsovio okupaciaj regopovoj faris unuan grandan homkapton kontraŭ strataj komercistoj; subigitaj al komandantoj de ĉiuj el 5 armeoj de Wehrmacht kaj agantaj ĝis nun en Ĝenerala Gubernio ekde invado en Pollandon Einsatzgruppen de Sekurec-Polico kaj de Sicherheitsdienst estis malfonditaj (apartigitaj); Ministerio pri eksteraj aferoj de Tria Regno komunikis al sveda ambasadejo ke donita al ĝi tasko reprezenti polajn interesojn estas finita
- 1940: al la Akso Berlino-Romo-Tokio aliĝis Hungara reĝlando, Reĝlando de Rumanio kaj Slovaka ŝtato
- 1941: Danio: germana delegito en Kopenhago postulis de ĉefministro aliĝon de Danio al la Akso Berlino-Romo-Tokio
- 1942: De Varsovio foriris transporto de 50 viroj al germana-nazia koncentrejo en Aŭŝvico
- 1943: Ekfunkciis la pola plano de "plifortigita flankatakado" sub kriptonimo Operaco Tempesto; Volinio: Unua Konferenco de Sklavigitaj Nacioj de Orienta Eŭropo kaj Azio komenciĝis sub la protekto de Ukraina Ribela Armeo - estiĝo de la politika organizo Kontraŭbolŝevika Bloko de Nacioj; Pacifiko: Batalo de Taravo (Gilbertoj) komenciĝis - usona marinfanterio albordiĝis sur la ĉefatolo kaj suferis pezan fajron de japanaj kanonoj kaj mitraloj
- 1944: Pollando: Pola Komitato de Nacia Liberigo dekretis pri transformo de Pola Radio al ŝtata entrepreno; pro alproksimiĝanta militfronto Adolf Hitler forlasis Lupan kuŝejon; en Sendependa ŝtato Kroatio kreiĝis Kroataj Armitaj fortoj; la unua japana atako kontraŭ usona ŝiparo kun uzo de vivaj torpedoj Kaiten
- 1945: Nurenbergo: Internacia Militista Nurenberga Tribunalo komencis labori por prijuĝi 22 germanajn militkrimulojn; aliancita Kontrolkonsilantaro rekomendis deportadon de ĉiuj ses milionoj de germanoj de prusa Silezio (areo transdonota al Pollando)
- 1947: Londono: estonta brita reĝino Elizabeto la 2-a nuptis Princon Filipo
- 1949: Nombro de la loĝantoj de Israelo atingis milionon
- 1952: Unua oficiala flugo de pasaĝera komercaviadilo trans la norda poluso de Los-Anĝeleso al Kopenhago: Stalinismo: Ĉeĥoslovaka komunista aktivulo Rudolf Slánský kaj aliaj 13 komunistaj gvidantoj aŭ altrangaj oficistoj estas akuzitaj kaj kondamnitaj pro partopreno en trockisma-titoisma-cionisma konspiro; komunisma Pollando: inaŭgura kunsido de la nova parlamento Sejmo; anonco de amnestio
- 1953: En Turkio establiĝis sekreta servo - Departemento de Speciala Milito
- 1959: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis deklaracion pri infanrajtoj; Senstalinigo: Centra Komitato de Hungara Socialista Laborista Partio konfirmis sian antaŭan decidon ke Mátyás Rákosi "restos tie, kie li estas" (en Sovetunio, en ekzilo)
- 1960: Pollando: unua ekspozicio de pudeloj
- 1961: İsmet İnönü la trian fojon iĝis ĉefministro de Turkio
- 1962: Dum la 8-a partia kongreso en sia parolado János Kádár diris interalie: "Kiu ne estas kontraŭ ni, estas kun ni"; Kariba krizo: post kiam Sovetunio finis malmuntadon de siaj nukleaj instalaĵoj en Kubo, Usono ĉesigis sian blokadon
- 1969: Ĵurnalisto malkaŝis en usona gazetaro veron pri la Masakro de My Lai faritan de usona terarmeo en vjetnama vilaĝo; Golfo de San-Francisko: grupo de usonaj indianoj komencis plurmonatan okupon de la insulo Alcatraz
- 1974: Kenjo: 59 personoj pereis kaj 98 vundiĝis en katastrofo de Boeing 747 apud Najrobio
- 1980: En Pekino komenciĝis proceso de la t.n. Bando de la Kvar; Pola Popola Respubliko: oni publikigis sekretajn instrukciojn de komunista akuzistaro "pri principoj de postkuro de la partoprenantoj de kontraŭsocialisma agado"
- 1982: Sovetunio: 18 personoj estis piedpremitaj en Ĥabarovsko rezulte de paniko sur Lenin-Stadiono post matĉo de glitpilkado
- 1984: Rapidmanĝejoj McDonald's faris 50-miliardan hamburgeron
- 1985: Metroo de Niĵnij-Novgorodo parte ekfunkciis; Microsoft prezentis operaciumon Windows 1.0, permesanta kun limigoj uzi MS-DOS
- 1989: Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj voĉdonis pri la Internacia Konvencio pri Infanaj Rajtoj; Velura revolucio: nombro de manifestaciantoj en Prago altiĝis de 200 000 en la antaŭa tago al duonmiliono
- 1990: Seria murdisto Andrej Ĉikatilo estis arestita en Novoĉerkassk (Sovetunio)
- 1991: Leĝo pri privatigo estis adoptita en Slovenio
- 1992: En la Kastelo Windsor eksplodis incendio
- 1995: Nacia Parko Cabañeros fondiĝis en Hispanio; Belorusio: en Orŝa ekstaris monumento al belorusa verkisto Uladzimir Karatkjeviĉ
- 1998: Unua modulo de Internacia Kosmostacio enorbitiĝis; En Sankt-Peterburgo estis murdita aktivulino por homrajtoj kaj etnologo Galina Starovojtova; afgana tribunalo senkulpigis Usama bin Laden koncerne bombadon de usonaj ambasadejoj en Kenjo kaj Tanzanio; Italio liberigis Abdullah Öcalan, gvidanton de Kurdistana Laborista Partio, kiu estis kaptita en Flughaveno Romo la 12-an de novembro
- 2001: Nord-Makedonio: en Tetovo malfermiĝis privata Universitato de Sudorienta Eŭropo
- 2003: En Istanbulo eksplodis kelkaj bomboj detruante britajn filiojn kaj mortigante 27 personojn; sur Antarkto oni trovis glacion de antaŭ 900 000 jaroj
- 2008: Europeana - projekto de Eŭropa Unio oficiale lanĉita kiel eŭropa cifereca biblioteko, muzeo kaj arkivo, entenanta parton en Esperanto (ekde 2013)
- 2011: Popola Partio venkis parlamentan baloton en Hispanio
- 2012: Pollando iĝis membro de Eŭropa Kosma Agentejo
- 2015: Kassim Majaliwa iĝis ĉefministro de Tanzanio; Malio: en atako kontraŭ hotelo en Bamako, 22 personoj pereis (en tio 2 atakantoj), kaj 7 vundiĝis
- 2016: Junulara Eŭrovido-Kantokonkurso okaziĝinta en La-Valeto (Malto) donis venkon al kartvelino; Jubilea jaro: en Vatikano papo Francisko fermis la Sanktan Pordegon de Mizerikordo en Baziliko Sankta Petro kaj finis la eksterordinaran Sanktan Jaron de Mizerikordo
- 2017: Usono agnoskis Nord-Koreion kiel landon apoganta terorismon
- 2022: Invado de Rusio en Ukrainion: Mikolajeva provinco: en Kuselivka rusiaj raketoj tute detruis ortodoksan preĝejon; Futbala Mondpokalo komenciĝis en Kataro — la unuan fojon en Proksima Oriento kaj la unuan fojon sen biero
Naskiĝoj
redakti- 270: Maksimino Daia, romia imperiestro (m. 313)
- 1602: Otto von Guericke, germana fizikisto, inĝeniero kaj inventisto (m. 1686)
- 1657: Filipo Prospero de Hispanio, princo de Asturio (m. 1661)
- 1739: Jean-François de La Harpe, franca dramaturgo, ĵurnalisto kaj literatura kritikisto (m. 1803)
- 1750: Tipu Sultan, barata poeto, lingvisto kaj militisto, reganto de Misora reĝlando (m. 1799)
- 1761: Pio la 8-a, papo (m. 1830)
- 1762: Pierre André Latreille, franca entomologo (m. 1833)
- 1787: Johann Nikolaus von Dreyse, germana teknikisto kaj konstruisto, inventinto de la fusilo Dreyse (m. 1867)
- 1794: Eduard Rüppell, germana naturalisto kaj esploristo (m. 1884)
- 1808: Wojciech Kazimirski-Biberstein, pola orientalisto, franca diplomato (m. 1887)
- 1813: Franc Miklošič, aŭstra slavisto kaj juristo (m. 1891)
- 1841: Victor D’Hondt, belga juristo kaj matematikisto, konata de la formulo por voĉdonado - sistemo d'Hondt (m. 1901)
- 1850: Charlotta Garrigue-Masaryková, edzino de Tomáš Garrigue Masaryk, la unua ĉeĥoslovaka prezidento (m. 1923)
- 1851: Margareto de Savojo, itala reĝino (m. 1926)
- 1852: Elek Petri, hungara eklezia verkisto kaj Biblio-tradukisto (m. 1921)
- 1858: Selma Lagerlöf, sveda verkistino Nobelpremiita (m. 1940)
- 1862: Georges Palante, franca filozofo, sociologo, verkisto kaj anarkiisto (m. 1925)
- 1862: Edvard Westermarck, finna filozofo kaj sociologo (m. 1939)
- 1877: Herbert John Pitman, brita maristo, oficiro sur RMS Titanic (m. 1961)
- 1885: Bohumil Holý, ĉeĥa instruisto, stenografo, aŭtoro de tutslava lingvo (m. 1947)
- 1889: Edwin Hubble, usona astronomo (m. 1953)
- 1892: Grietje Harmina Benink, nederlanda instruistino, estraranino de Nederlanda Esperanto-Asocio, aŭtorino de lernolibroj (m. 1982)
- 1893: Ambrus Ábrahám, hungara biologo, nervhistologo (m. 1989)
- 1900: Marcell Frigyes, rumania hungara ĵurnalisto, poeto (m. 1943)
- 1907: Henri-Georges Clouzot, franca kino-reĝisoro, scenaristo, dialogisto kaj produktoro (m. 1977)
- 1911: Andor Tittel, rumania hungara fakverkisto pri pedagogio (m. 1967)
- 1912: Otto von Habsburg, aŭstra politikisto (m. 2011)
- 1915: Hu Yaobang, ĉina politikisto, ĉefsekretario de Ĉina Komunista Partio (m. 1989)
- 1923: Nadine Gordimer, sudafrika verkistino Nobelpremiita (m. 2014)
- 1924: Benoît Mandelbrot, franca matematikisto (m. 2010)
- 1925: Robert F. Kennedy, usona politikisto, murdita (m. 1968)
- 1925: Václav Klička, ĉeĥa kaj ruslingva verkisto, tradukisto (m. 1993)
- 1925: Maja Pliseckaja, rusa baleta dancistino, koregrafo, reĝisorino kaj aktorino (m. 2015)
- 1932: Árpád Kelemen, rumania hungara fizikisto, inventisto (m. 1997)
- 1937: Andrzej Sariusz-Skąpski, pola socia aktivulo, viktimo de kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 (m. 2010)
- 1940: Helma Sanders-Brahms, germana filmreĝisorino kaj produktoro (m. 2014)
- 1942: Joe Biden, prezidanto de Usono
- 1947: Zsuzsanna Ferencz, hungara verkistino kaj ĵurnalistino (m. 2010)
- 1948: John R. Bolton, usona juristo, diplomato kaj ambasadoro ĉe UN
- 1948: Jauhenija Janiŝĉic, belorusa poetino (m. 1988)
- 1954: Mihály Bencze, hungara poeto kaj matematikisto, fondinto de matematikaj konkursoj
- 1957: László Feszt, hungara grafikisto
- 1957: Goodluck Jonathan, prezidento de Niĝerio
- 1970: Sabrina Lloyd, usona aktorino
- 1974: Florian David Fitz, germana aktoro kaj kantisto
Mortoj
redakti- 869: Sankta Edmund la martiro, reĝo de East Anglia (n. 841)
- 996: Rikardo la 1-a, duko de Normandio (n. ĉirkaŭ 932)
- 1008: Gotfredo la 1-a, duko de Bretonio (n. 980)
- 1022: Bernward de Hildesheim, germana episkopo kaj sanktulo
- 1316: Johano la Postmorta, reĝo de Francio (n. 1316)
- 1518: Pierre de La Rue, franca-flandra komponisto (n. ĉirkaŭ 1460)
- 1529: Karl von Miltitz, papa legato en Saksio (n. ĉirkaŭ 1490)
- 1598: Adam Bohorič, slovena protestanta predikisto, gramatikisto de la slovena lingvo (n. ĉirkaŭ 1520)
- 1662: Leopoldo Vilhelmo de Aŭstrio, aŭstra episkopo, militisto, artprotektanto, guberniestro de la Habsburga Nederlando (n. 1614)
- 1663: Volkmar Limprecht, germana pedagogo kaj urbestro (n. 1615)
- 1737: Karolino de Brandenburgo-Ansbaĥo, reĝino de Britio (n. 1683)
- 1827: Johann Esaias von Seidel, germana eldonisto (n. 1758)
- 1834: Dorette Spohr, germana muzikistino (n. 1787)
- 1856: Farkas Bolyai, hungara matematikisto kaj dramisto (n. 1775)
- 1886: Róza Laborfalvi, hungara aktorino (n. 1817)
- 1888: Béla Bánffy, hungara politikisto, parlamentano (n. 1831)
- 1894: Anton Grigorjeviĉ Rubinŝtejn, rusa komponisto, pianisto kaj dirigento (n. 1828)
- 1904: Chaim Arie Leibusz Horowitz, pola ĉefrabeno de Krakovo, cionisto (n. 1851)
- 1910: Lev Tolstoj, rusia verkisto (n. 1828)
- 1914: Karl Böhm-Hennes, germana vintrosportisto (n. 1891)
- 1925: Stefan Żeromski, pola verkisto kaj publicisto (n. 1864)
- 1936: Buenaventura Durruti, hispana sindikatisto kaj anarkiisto (n. 1896)
- 1942: Nikolaj Kabanov, rusa medicinisto, pedagogo, profesoro, prezidanto de Universala Medicina Esperanto-Asocio kaj membro de Lingva Komitato, aŭtoro de Konciza Rusa-Esperanta Vortaro, tradukisto por Tutmonda Biblioteko, prilaboranta historion de la Esperanto-movado en Saratov, kunlaboranto de "Tra La Mondo", "La Revuo", "Internacia Scienca Revuo" (n. 1864)
- 1944: Rudolf Fridrich, ĉeĥa gimnazia profesoro, tradukanto al Esperanto, fondinto de Esperanto-klubo en Prostějov, instruisto de Esperanto en gimnazio en Brno, kontribuanta por "La Progreso" (n. 1878)
- 1947: Wolfgang Borchert, germana verkisto (n. 1921)
- 1947: Georg Kolbe, germana skulptisto (n. 1877)
- 1952: Benedetto Croce, itala filozofo, estetikisto, historiisto, politikisto, kontraŭfaŝisto (n. 1866)
- 1955: Dániel Jób, hungara verkisto, reĝisoro, teatrestro (n. 1889)
- 1965: Emil Pfeffer, juda juristo kaj tradukisto de multaj klasikaĵoj al Esperanto, kunlaboranto de EdE, vicprezidanto de Aŭstria Esperanto-Asocio, reviviganto de Esperanto-movado en Montevideo (n. 1891)
- 1965: Ákos Szendrey, hungara etnografo (n. 1902)
- 1969: György Elekes, hungara ĵurnalisto kaj poeto (n. 1894)
- 1972: Ennio Flaiano, itala scenaristo, dramaturgo, romanisto, ĵurnalisto, kaj teatrokritikisto (n. 1910)
- 1975: István Agyagfalvi Hegyi, hungara poeto kaj verkisto (n. 1886)
- 1975: Francisco Franco, hispana militista diktatoro (n. 1892)
- 1976: Trofim Lisenko, ukraina agronomo, sovetia pseŭdosciencisto (n. 1898)
- 1977: Maxie Wander, aŭstra verkistino, fotistino kaj ĵurnalistino (n. 1933)
- 1978: Giorgio de Chirico, itala pentristo (n. 1888)
- 1978: Ulrich Knispel, germana pentristo (n. 1911)
- 1981: Jenő Alföldy, hungara laringkuracisto, profesoro (n. 1904)
- 1981: Ye Gongchao, ĉina lingvisto pri hindeŭropaj studoj kaj diplomato (n. 1904)
- 1984: Faiz Ahmed Faiz, pakistana poeto urdulingva (n. 1911)
- 1986: Lucien Bannier, franca bankoficisto, restariganto de Liberiga Stelo kaj kunfondinto de SAT, financa prizorganto de la Plena Vortaro de Esperanto, redaktanto de "Sennaciulo" kaj kompilinto de la Leteroj de Lanti (n. 1893)
- 1987: Emmy Haesele, aŭstra grafikistino kaj pentristino (n. 1894)
- 1994: Léon de Bruyne, belga esperantisto, kunfondinto de Belga Esperanto Fervojista Asocio kaj Monda Turismo (n. 1924)
- 1998: Galina Starovojtova, rusa politikistino, parlamentanino, defendantino de homrajtoj, murdita (n. 1946)
- 2003: Drahomír Kočvara, ĉeĥa aŭtomekanikisto kaj esperantisto, honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (n. 1929)
- 2003: David Dacko, prezidento de Centr-Afrika Respubliko (n. 1930)
- 2006: Robert Altman, usona filmreĝisoro (n. 1925)
- 2007: Denis Silagi, hungara publicisto, historiisto, esperantisto kaj interlingvisto okupiĝanta pri Ido, Occidental kaj Latino sine Flexione, postmilite en Germanio laboranta en al-eksterlanda elsendo-stacio Voĉo de Usono (n. 1912)
- 2007: Ada Csiszár, hungara ĵurnalistino kaj esperantistino, prizorganto de la spirita postlasaĵo de Kolomano Kalocsay; kunlaborantino de pluraj gazetoj (n. 1930)
- 2011: Olgierd Budrewicz, pola ĵurnalisto, publicisto, verkisto (n. 1923)
- 2013: Dieter Hildebrandt, germana kabaredisto (n. 1927)
- 2015: Zsófia Csibi Orbán, rumania hungara tekstilistino (n. 1950
- 2016: Hod O’Brien, usona pianisto de moderna ĵazo (n. 1936)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Tago de Industriiĝo de Afriko - fiksita en 1989
- Tago de transgenra memorado - fiksita en 1999
- Festoj kaj rememoroj en Katolika Eklezio: Edmundo la Martiro, angla reĝo, ankaŭ sanktulo de anglikanismo kaj ortodoksismo; Sankta Rafał Kalinowski, pola prioro de karmelanoj, januara ribelanto, ekzilito
La 20-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
- Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094.