25-a de januaro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 25-a de januaro estas la 25-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 340 tagoj restas (341 en superjaroj).
Je la 25-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 41: Klaŭdio iĝis imperiestro de Romio
- 817: Paskalo la 1-a iĝis papo
- 1153: Krucmilitistoj komencis sieĝon de Aŝkelono
- 1260: Mongola ĥano Hulagu konkeris kaj prirabis sirian urbon Halepo
- 1323: Unua mencio pri Vilno en kateĥismo - laŭ letero al papo
- 1327: Eduardo la 3-a kroniĝis kiel reĝo de Anglio
- 1348: Tertremo en norda Italio kaŭzis pluan damaĝon flanke de monto Villacher Alpe
- 1491: Volinio: apud Zaslavo pola-rusa armeo venkis la tataran
- 1515: Francisko la 1-a kroniĝis kiel reĝo de Francio en la katedralo de Reims
- 1533: Nupto de la angla reĝo Henriko la 8-a kun Anne Boleyn
- 1548: Pola reĝo Sigismondo la 1-a donis urborajton al Ostrów Lubelski
- 1549: Reganto de Pollando kaj Litovio Sigismondo la 2-a konfirmis al Biržai la statuson de duklando kun speciala privilegio
- 1554: Brazilo: San-Paŭlo fondita de jesuito José de Anchieta
- 1573: Epoko Sengoku: trupoj de Takeda Shingen venkis tiujn de Tokugawa Ieyasu en la batalo de Mikatagahara
- 1575: Portugalaj koloniantoj fondis Luandon (Angolo)
- 1672: En Londono bruliĝis Reĝa Teatro
- 1704: Anglaj koloniistoj de la Provinco Karolino kun iliaj lokaj aliancanoj komencis atakojn kontraŭ plejparte paca loĝantaro de Apalaĉio en la hispana Florido
- 1755: Moskva Universitato fondita de imperiestrino Elizabeto, laŭ iniciato de Miĥail Lomonosov
- 1799: Usonano patentigis semomaŝinon
- 1807: Pollando: venko de franca armeo kontraŭ la rusa en batalo apud Morąg - komenco de la kampanjo de Napoleono en Reĝlando Prusio
- 1831: Novembra ribelo: Pola Sejmo anoncis detronigon de la caro Nikolao la 1-a kiel reĝon de Pollando
- 1845: Urbo Lagoa Vermelha fondiĝis en Brazilo
- 1879: Bulgara Nacia Banko fondiĝis
- 1879: Japana taggazeto "Asahi Shimbun" aperis
- 1890: Usona ĵurnalistino Nellie Bly finis vojaĝon ĉirkaŭ la mondo, sen akompano de viro, en rekorda tempo de 72 tagoj, 6 horoj, 11 minutoj kaj 14 sekundoj
- 1898: Oni voĉdonis programon de Mazuria Popola Partio
- 1904: Fabrikanto John B. Timberlake anoncis vestarkon al Usona Patenta Oficejo
- 1907: Dum balotado en germana imperia parlamento Reichstag elektiĝis 5 poloj, i.a. Wojciech Korfanty
- 1909: En Dresdeno okazis premiero de la opero Elektra de Richard Strauss
- Unua mondmilito:
- 1915: En batalo de Lutowiska (distrikto Bieszczady) aŭstroj venkis rusan kavalerion - dum batalado la vilaĝo estis bruligita kaj multaj loĝantoj pereis aŭ estis deportitaj al Siberio pro ŝajna favora sinteno al aŭstroj
- 1916: Armeo de Montenegro kapitulacis - fino de la reĝlando
- 1918: Ukraina Popola Respubliko deklaris sendependecon (de Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko)
- 1919: Dum Konferenco de Parizo oni anoncis principojn por kreo de la Ligo de Nacioj
- 1921: Prago: en Nacia Teatro okazis premiero de la teatraĵo de Karel Čapek sub la titolo R.U.R., en kiu unuafoje aperis vorto roboto
- 1922: Dua Pola Respubliko: kardinalo Achille Ratti (apostola nuncio en Pollando kaj posta papo Pio la 11-a) estis distingita de Józef Piłsudski per la Ordeno de Blanka Aglo - kiam aŭguste 1920 Ruĝa Armeo alproksimiĝis al Varsovio li kiel unu el du membroj de diplomatia korpuso ne forlasis minacitan urbon
- 1924: Chamonix: unua Vintra Olimpiko komenciĝis en Francio
- 1931: Konvencio inter litovaj kaj latvaj lernejoj estis subskribita
- 1939: Vizito de ministro pri eksteraj aferoj de Nazia Germanio Joachim von Ribbentrop en Varsovio komenciĝis - dum interparoloj ĉefo de pola diplomatio Józef Beck rifuzis proponon konstrui fervoj-aŭtovojan koridoron de Germanio al Gdańsk kaj Orienta Prusio
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: kun konsento de okupaciaj regopovoj en Szczucin (distrikto Dąbrowa) okazis elterigo de korpoj de la viktimoj de militkrimo farita de soldatoj de Wehrmacht la 12-an de septembro 1939 en bazlernejo, kie oni vivbruligis ne malpli ol 40 polajn militkaptitojn kaj ĉ. 30 civilulojn; Gestapo arestis en Poznań parton de polaj katolikaj pastroj internigante ilin en Chludowo, kaj en Lublin arestis 23 franciskanojn; nokte de la 24-a/25-a estis arestitaj en Lvovo maldekstrulaj polaj verkistoj; Hans Frank, guberniestro de Ĝenerala Gubernio, en sekreta dokumento skribis ke Tria Regno bezonos milionon da laboristoj kaj eldonis alvokon al poloj instigante ilin al forveturo; en Szczebrzeszyn germanaj regopovoj ordonis forpreni de infanoj lernolibrojn pri la pola lingvo, historio kaj geografio - ne ĉiuj obeis; en rumana militprizono por polaj soldatoj en Târgu Jiu komencis aperi revuo "Świat - Polska - Obóz" (La Mondo - Pollando - Internigejo)
- 1941: En Poznań germanoj ekzekutis 11 polojn; Londono: "Picture Post" skribis pri rolo de la Pola Preĝejo, kie dimanĉe kaj dum ĉiu festo kolektiĝas poloj por trovi perditajn konatojn; Mediteraneo: post riparo aviadilŝipo "Illustrious" de Malto atingis Aleksandrion
- 1942: Pola Rezistomovado: en Krakovo aperis unua numero de skolta subtera revuo "Przegląd Polski Młodych" (Pollando-Revuo de Junuloj); Tajlando deklaris militon kontraŭ Britio kaj Usono
- 1943: Operaco Reinhardt: soldatoj de Wehrmacht, Gestapo kaj SS-anoj pafekzekutis ĉirkaŭ 300 judojn de Jasionówka (distrikto Białostocki); germanoj pafmortigis en koncentrejo Aŭŝvico 53 polojn suspektitajn pri konspira agado - interalie kolonelon Jan Karcz, komandanton de Mazovia Brigado de Kavalerio dum la germana invado en Pollandon; Ribelo de Zamość-regiono: nokte de la 25/26-a de januaro en vilaĝo Cieszyn polaj partizanoj batalis kun germanaj setliĝantoj mortigante 160 kune kun SS-anoj - Pola Subtera Ŝtato tiel provis haltigi operacon de t.n. kontraŭslava Generalplan Ost en Mez-Orienta Eŭropo; Orienta Fronto: en la meza sektoro soveta 60-a Armeo tute purigis Voroneĵ de la germana armeo; inter Volgo kaj Don armeoj de Dona Fronto atingis de okcidento Stalingradon
- 1944: Germana polico pafmortigis 10 polojn en distrikto Ostrołęcki venĝe pro vundigo de policano, kaj en distrikto Puławski 9 personojn; en Krakovo aperis unua numero de skolta konspira gazeto "Na Tropie" (Sur la Spuro); taĉmento de Pola Enlanda Armeo sur stacidomo Motycz (distrikto Lubelski) senarmigis Ordnungspolizei kaj gardantojn de trajno kun artileriaj pafaĵoj kaj aviadaj bomboj; regopovoj de Sovetunio rifuzis mediacion de la registaroj de Britio kaj Usono pri polaj-sovetaj aferoj
- 1945: Ruĝa Armeo: en Mazurio armeoj de la 3-a Belorusa Fronto konkeris: Orzysz kaj Pisz, de la 2-a: Miłakowo, Pasłęk, Dzierzgoń, en Grandpolio de la 1-a: Kcynia, Murowana Goślina, Pobiedziska, Kostrzyn, Swarzędz, Żerków, Jarocin kaj 5 aliaj; armeoj de la 1-a Ukraina Fronto: Ostrów Wielkopolski kaj Oleśnica, krome Gliwice kaj Chrzanów — kutime 3 tagojn poste NKVD-taĉmentoj per teroro altrudia la duan sovetan okupadon de Pollando; soldatoj de Wehrmacht pafmortigis en Wieleń 9 personojn; evakuo de koncentrejo Stutthof komenciĝis; apud Krzyż Wielkopolski taĉmento Waffen-SS murdis 5 italajn generalojn, kiuj ne volis kunlabori kun germanoj — somere 1943 650 mil italaj soldatoj rifuzis batali, pli ol 300 mil germanoj malliberigis sur teritorio de okupata Pollando (oni pritaksas, ke duono ne travivis finon de la milito); Orienta Fronto: finiĝis Batalo de Ardenoj, sensukcesa germana ofensivo, kiu komence surprizis Aliancanojn; registaro de Gvatemalo anoncis rompon de diplomatiaj rilatoj kun Hispanio
- 1949: Sovetunio: en Moskvo oni anoncis fondon de la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo kun la celo de reciproka kunlaboro inter landoj de Orienta Bloko
- 1949: Akademio pri Televidaj Artoj kaj Sciencoj disdonis unuajn Premiojn Emmy por distingi la usonan televidan industrion
- 1949: Israelo: David Ben-Gurion iĝis ĉefministro en unua voĉdonado
- 1950: Flago de Sud-Koreio oficialiĝis
- 1955: Sciencistoj en Universitato Kolumbio konstruis atoman horloĝon, kiu montras tempon kun ebla eraro de 1 sekundo dum 300 jaroj
- 1957: Barato aneksis Kaŝmiron
- 1959: Romo: papo Johano la 23-a anoncis Duan Vatikanan koncilion
- 1961: Premiero de la animacia filmo 101 dalmatoj, produktita de Walt Disney
- 1967: Kazablanko: pola velisto Leonid Teliga eknavigis per jaĥto ĉirkaŭ la mondo
- 1970: Premiero de usona groteska filmo MASH
- 1971: Generalo Idi Amin rezulte de puĉo iĝis diktatoro de Ugando - sekvis okjara armea regado
- 1971: En nord-okcidenta Barato oni kreis subŝtaton Himaĉal-Pradeŝo
- 1977: Okcitanio: la plej granda sunforno de la mondo estis lanĉita en Font-Romeu-Odeillo-Via
- 1979: Unua eksterlanda apostola vojaĝo de papo Johano Paŭlo la 2-a al Domingo, Meksiko kaj Bahamoj komenciĝis
- 1980: Abolhasan Banisadr iĝis prezidento de Irano
- 1981: Ĉinio: verdikto en la proceso de Bando de la Kvar - vidvino de Mao Zedong estis kondamnita al mortopuno
- 1982: Pola Sejmo agnoskis dekretojn de Ŝtata Konsilio pri enkonduko de la milita stato en Pollando, kio okazis eksterleĝe
- 1983: Lanĉo de la usona-eŭropa satelito IRAS, la unua destinita al observado de infraruĝa radiado
- 1983: Papo Johano Paŭlo la 2-a anoncis la Kodon de Kanona Juro
- 1988: Turkio subskribis la konvencion de UN kontraŭ torturoj
- 1989: Esperantujo: Sovetrespublikara Esperantista Unio renaskiĝis laŭ akceptita statuto
- 1990: Hispanio: unua privata televido Antena 3 komencis regulajn elsendojn
- 1995: Jacques Santer iĝis prezidanto de Eŭropa Komisiono
- Konsilio de Eŭropo:
- 1996: Rusio eniris al la "Granda Eŭropo"
- 2001: Armenio kaj Azerbajĝano iĝis membroj
- 2004: Usona vaganta veturilo Opportunity grundiĝis sur Marson
- 2004: Miĥeil Saakaŝvili enposteniĝis kiel prezidento de Kartvelio
- 2005: En Barato 258 personoj mortis pro paniko dum pilgrimado
- 2006: Unua encikliko de papo Benedikto la 16-a Dio estas amo aperis
- 2006: Palestina Aŭtonomio: parlamentan balotadon gajnis Hamas
- 2010: 90 personoj pereis en Mediteraneo apud marbordo de Libano en aviadila katastrofo de Ethiopian Airlines - tuj post ekflugo de Bejruto direkte al Adis-Abebo
- 2011: Araba printempo: egipta revolucio komenciĝis per Kolero-Tago kaj alkondukis al forigo de Hosni Mubarak post preskaŭ 30-jara regado
- 2013: En prizona tumulto en venezuela urbo Barquisimeto 61 personoj pereis kaj 120 vundiĝis
- 2013: Unua eldono de pola semajnrevuo "Do Rzeczy" aperis
- 2015: Koalicio de la Radikala Maldekstro venkis balotadon en Grekio
- 2017: Flughaveno Taŝkento ricevis nomon de mortinta unua prezidanto de Uzbekio Islom Karimov
- 2019: Brazilo: en la katastrofo de digo en Brumadinho apud Bel-Horizonto pereis aŭ perdiĝis ĉ. 270 personoj
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- 336-a tago de rusa agreso: pasinttage vespere en Mariupolo okazis eksplodo en kazerno kie restadas pli ol 200 rusiaj soldatoj; matene ukrainoj paffaligis rusan aviadilon SU-25 kaj senpilotan aviadilon; ukraina armeo retiriĝis de Soledar (10 km de Baĥmut); eksplodoj en Dnipro kaj Ĥersono, kie estis trafita turka varŝipo, la pafaĵo kaŭzis incendion
- Mondreago: post longa hezitado kaj sub premo de publika opinio germana kanceliero Olaf Scholz informis pri transdono al Ukrainio de 14 modernaj tankoj Leopard 2 — iliaj skipoj estos instruataj en pola armea spaco (distrikto Bolesławiec); Joe Biden konfirmis sendon al Ukrainio de 31 modernaj tankoj Abrams (unu bataliono)
Naskiĝoj
redakti- 1347: Dorotea el Mątowy, pola ermitino kaj viziulino, kanonizita (m. 1394)
- 1424: Henriko la 4-a, reĝo de Kastilia reĝlando (m. 1474)
- 1459: Paul Hofhaimer, aŭstra komponisto kaj orgenisto (m. 1537)
- 1477: Ana de Bretonio, dukino de Bretonio kaj reĝino de Francio (m. 1514)
- 1507: Johano Oporino, itala humanisto kaj presisto (m. 1568)
- 1615: Govaert Flinck, nederlanda portretopentristo kaj desegnisto (m. 1660)
- 1627: Robert Boyle, irlanda kemiisto kaj fizikisto formulinta la leĝon de Boyle, pioniro de eksperimentado kaj scienca metodo (m. 1691)
- 1635: Daniel Casper von Lohenstein, silezia verkisto kaj juristo
- 1688: Juraj Jánošík, legenda slovaka rabisto kaj nacia heroo (m. 1713)
- 1736: Joseph-Louis de Lagrange, itala astronomo kaj matematikisto (m. 1813)
- 1736: Heinrich Friedrich Hölderlin, germana administristo (m. 1772)
- 1740: Christoph Emanuel Schultze, germana teologo kaj misiisto en Usono (m. 1809)
- 1743: Friedrich Jacobi, germana filozofo kaj verkisto (m. 1819)
- 1746: Félicité de Genlis, franca grafino kaj verkistino (m. 1830)
- 1759: Robert Burns, skota nacia poeto (m. 1796)
- 1776: Joseph Görres, germana sciencisto kaj laika teologo (m. 1848)
- 1777: Karoline Jagemann, germana aktorino (m. 1848)
- 1794: François-Vincent Raspail, franca kemiisto, kuracisto, politikisto (m. 1878)
- 1798: Károly Szász, hungara juristo, politikisto (m. 1853)
- 1798: György Verestói, hungara verkisto, reformita episkopo (m. 1865)
- 1802: Márton Debreczeni, hungara inĝeniero, poeto (m. 1851)
- 1826: Pál Gyulai, hungara literaturhistoriisto, kritikisto (m. 1909)
- 1836: František Věnceslav Jeřábek, ĉeĥa instruisto, ĵurnalisto, dramverkisto (m. 1893)
- 1858: Mikimoto Kokichi, japana pioniro de perlobredado (m. 1954)
- 1860: Charles Curtis, usona politikisto (m. 1936)
- 1869: Adam Hurinoviĉ, belorusa poeto, folkloristo, tradukisto (m. 1894)
- 1873: Karl Wallon, germana komercisto, aŭtoro de stenografia sistemo adaptita el la germana al esperanta uzo - Rapido (m. 1932)
- 1874: William Somerset Maugham, angla verkisto (m. 1965)
- 1875: Bálint Kolosváry, hungara juristo kaj profesoro (m. 1954)
- 1877: Peter Zoffmann, dana kasisto kaj esperantisto kontribuinta per lernolibro kaj vortaro (m. nekonata)
- 1878: Ernst Frederik Werner Alexanderson, sveda-usona inĝeniero (m. 1975)
- 1881: Emil Ludwig, germana verkisto, svisa civitano (m. 1948)
- 1882: Virginia Woolf, angla verkistino kaj adeptino de feminismo (m. 1941)
- 1884: Montagu Christie Butler, angla harpisto, muzik-instruisto, redaktoro de "La Brita Esperantisto", Esperanto-vortaristo, aŭtoro de Kantaro Esperanta kaj Himnaro Esperanta, tradukisto pri kvakerismo (m. 1970)
- 1886: Wilhelm Furtwängler, germana dirigento kaj komponisto (m. 1954)
- 1887: Max Schulze-Sölde, germana pentristo kaj predikisto
- 1890: Oszkár Licker, rumania hungara poeto (m. nekonata)
- 1892: Győző Huber, hungara inĝeniero, verkisto (m. 1957)
- 1893: Elek Tolnai, hungara reprezentanto de petrolfabriko, esperantisto, kunorganizanto de UK 1929 (m. nekonata)
- 1894: Janko Alexy, slovaka pentristo kaj verkisto (m. 1970)
- 1899: Paul-Henri Spaak, belga politikisto (m. 1972)
- 1900: István Fekete, hungara verkisto (m. 1970)
- 1902: Anna Seprődi, K., hungara porjunulara verkistino (m. 1988)
- 1903: Gyula Csiszár, hungara nobelo, skulptisto (m. 1986)
- 1904: Géza Frid, hungara-nederlanda komponisto (m. 1989)
- 1908: Boriska Halász, rumanihungara bibliotekistino, medicinhistoriistino (m. 1987)
- 1909: Rózsa Ignácz, hungara verkistino, tradukistino kaj aktorino (m. 1979)
- 1913: Witold Lutosławski, pola komponisto, dirigento kaj pianisto (m. 1994)
- 1914: Reinhard Brune, germana poeto kaj verkisto latinlingva (m. 2001)
- 1915: Viktor Reimann, aŭstra ĵurnalisto, verkisto kaj politikisto (m. 1996)
- 1917: Jânio Quadros, prezidento de Brazilo, vortaristo (m. 1992)
- 1917: Ilja Prigogine, belga Nobelpremiita kemiisto kaj fizikisto, kontribuinta al termodinamiko (m. 2003)
- 1921: Alfred Reed, usona komponisto (m. 2005)
- 1922: Luigi Luca Cavalli-Sforza, itala genetikisto populacia (m. 2018)
- 1925: Aladár Szoboszlay, rumania hungara romkatolika pastro, ekzekutita (m. 1958)
- 1925: Edit Timkó, rumania hungara baletistino kaj kantistino
- 1926: Jusef Ŝahin, egipta kinoreĝisoro (m. 2008)
- 1927: Tom Jobim, brazila muzikisto, kunkreinto de Bossa Nova (m. 1994)
- 1928: Robert Stiller, pola verkisto kaj tradukisto, lingvosciencisto, esoterulo kaj poligloto (m. 2016)
- 1928: Eduard Ŝevardnadze, prezidento de Kartvelio (m. 2014)
- 1930: Günther Becker, germana mezlerneja instruisto, prezidanto de Sarlanda Esperanto-Ligo (m. 2008)
- 1932: Hermann Pitters, rumana teologo kaj historiisto
- 1933: Corazón Aquino, prezidentino de Filipinoj, la unua en Azio (m. 2009)
- 1938: Vladimir Visockij, sovetia poeto, muzikisto, bardo kaj aktoro (m. 1980)
- 1940: Ödön Jakabos, rumania hungara vojaĝisto, verkisto (m. 1979)
- 1942: Eusébio Da Silva Ferreira, portugala futbalisto (m. 2014)
- 1945: Helmut Rellergerd, germana furorverkisto
- 1947: Kaŭasaki Rjo, itala ĵaza gitaristo, komponisto kaj kreinto de programaroj
- 1949: Wolfgang Maassen, germana filatelisto, eldonisto kaj pedagogo
- 1950: Jean-Marc Ayrault, ĉefministro de la Kvina Franca Respubliko
- 1951: Bill Viola, usona artisto (m. 2024)
- 1953: Dževad Karahasan, bosna verkisto kaj dramaturgo
- 1954: David Grossman, israela verkisto
- 1957: Béla Király, hungara verkisto kaj instruisto
- 1963: Ryszard Czarnecki, pola politikisto, historiisto, ĵurnalisto, vicprezidanto de Eŭropa Parlamento, Esperanto-simpatianto
- 1969: Balázs Sepsiszéki Nagy, rumania hungara lokhistoriisto
- 1978: Charlene de Monako, sudafrika naĝistino, princino de Monako
- 1978: Volodimir Zelenskij, ukraina scenaristo, aktoro kaj reĝisoro, prezidento de Ukrainio
- 1980: Boldizsár Deák, rumania hungara pentristo, lignoskulptisto
- 1980: Xavi, kataluna futbalisto, membro de hispana nacia teamo de futbalo
- 1981: Toše Proeski, makedonia kantisto kaj aktoro (m. 2007)
- 1981: Alicia Keys, usona kantistino kaj aktorino
- 1981: Clara Morgane, franca aktorino kaj kantistino
- 1982: Noemi, itala kantistino
- 1984: Robinho, brazila futbalisto
- 1989: Sheryfa Luna, franca kantistino
Mortoj
redakti- 389: Gregorio de Nazianco, Kapadoka Patro, patriarko de Konstantinopolo, kristana sanktulo, doktoro de eklezio
- 477: Gaisariks, reĝo de vandaloj kaj alanoj (n. ĉirkaŭ 389)
- 844: Gregorio la 4-a, papo
- 1138: Anakleto la 2-a, itala kontraŭpapo (n. ĉirkaŭ 1090)
- 1139: Gotfrido la 6-a, duko de Malsupra Loreno (n. ĉirkaŭ 1063)
- 1366: Henriko Suso, germana teologo, dominikano, reprezentanto de mistikismo rejna-flandra, katolika kanonizito (n. 1300)
- 1431: Karlo la 2-a, duko de Loreno (n. 1364)
- 1494: Ferdinando la 1-a, reĝo de Napolo (n. 1423)
- 1505: Herkulo la 1-a, duko de Ferrara (n. 1431)
- 1559: Kristiano la 2-a, reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio (n. 1481)
- 1586: Lucas Cranach la pli juna, germana pentristo (n. 1515)
- 1712: Heinrich Wilhelm Ludolf, germana slavisto (n. 1655)
- 1761: Sámuel Détsei, hungara pastro, memuaristo (n. 1703)
- 1815: Mózes S. Pataki, hungara dramtradukisto, filologo (m. 1784)
- 1830: Benedek Virág, hungara poeto, tradukisto, pastro, pedagogo (n. 1752)
- 1852: Fabian Gottlieb von Bellingshausen, rusia maroficiro (n. 1778)
- 1865: Peter Karl Thurwieser, aŭstra pastro, geodeziisto kaj orientalisto
- 1866: Minna Planer, germana aktorino (n. 1809)
- 1879: Áron Benedek, hungara reformita pastro, poeto (n. 1792)
- 1881: Konstantin Thon, rusa arkitekto (n. 1794)
- 1881 Teodor Tripplin, pola kuracisto, fantasta verkisto, partoprenanto de la Novembra ribelo kaj de sendependecaj bataloj en Italio kaj Serbio, vojaĝisto (n. 1812)
- 1884: Johann Gottfried Piefke, germana komponisto de milita muziko (n. 1815)
- 1892: Áron Berde, hungara juristo, natursciencisto (n. 1819)
- 1899: František Rybička, ĉeĥa literatura historiisto (n. 1812)
- 1908: Ouida, angla romanverkistino (n. 1839)
- 1926: Ignác Kuncz, hungara juristo, profesoro (n. 1841)
- 1941: Timuhha Hvedĕrĕ, ĉuvaŝa lingvisto (n. 1887)
- 1942: Agatangel Krimskij, ukraina verkisto, historiisto, literatursciencisto, orientalisto, tradukisto, viktimo de stalinismo (n. 1871)
- 1947: Al Capone, usona gangstero (n. 1899)
- 1951: Sergej Vavilov, sovetia fizikisto (n. 1891)
- 1952: Sveinn Björnsson, unua prezidento de Islando (n. 1881)
- 1956: András Balázs, rumania hungara kanoniko, papa prelato (n. 1869)
- 1960: Stellan Engholm, sveda instruisto kaj esperantisto, konata de romanoj Al Torento, Homoj sur la Tero, Infanoj en Torento, esperantigoj de la verkoj de Selma Lagerlöf kaj kontribuo al Sveda Antologio (n. 1899)
- 1969: Irene Castle, usona dancistino (n. 1893)
- 1971: Ilona Beness, hungara aktorino (n. 1889)
- 1978: Imre Palló, hungara operkantisto (n. 1891)
- 1981: Adele Astaire, usona dancistino (n. 1897)
- 1986: Ernst Schnabel, germana verkisto de sondramoj, scenaroj kaj libretoj (n. 1913)
- 1988: Anna Seprődi, K., hungara porjunulara verkistino (n. 1902)
- 1990: Ava Gardner, usona aktorino (n. 1922)
- 1991: Andor Bajor, hungara verkisto (n. 1927)
- 1994: Stephen Kleene, usona matematikisto kaj komputikisto okupiĝinta pri teorio de rikuro (n. 1909)
- 1997: Jeane Dixon, usona klarvidantino, astrologo kaj parapsikologo (n. 1904)
- 1998: Attila Zoller, hungara ĵazmuzikisto, gitaristo (n. 1927)
- 2004: Fanny Blankers-Koen, nederlanda atletino (n. 1918)
- 2004: Miklós Fehér, hungara futbalisto (n. 1979)
- 2009: Eleanor Francis Helin, usona astronomino (n. 1932)
- 2010: Ali Hasan al-Maĝid, iraka politikisto, respondeculo pri krimoj kontraŭ kurdoj, ekzekutita (n. 1941)
- 2011: Károly Ferenc Szabó, rumania hungara inĝeniero, politikisto (n. 1943)
- 2014: Kurt Krenn, aŭstra teologo kaj episkopo (n. 1936)
- 2015: Demis Roussos, greka kantisto (n. 1946)
- 2017: Mary Tyler Moore, usona aktorino (n. 1936)
- 2019: Krishna Sobti, barata verkistino (n. 1925)
- 2019: Duŝan Makavejev, serba reĝisoro kaj scenaristo (n. 1932)
- 2019: Jarl Hammarberg, sveda verkisto, bildartisto kaj esperantisto], rolanta kiel Martelmonto (n. 1940)
- 2022: Wim Jansen, nederlanda futbalisto (n. 1946)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Rememoroj kaj festoj en Katolika Eklezio:
- Konvertiĝo de la sankta apostolo Paŭlo de Tarso
- Sankta Ananias de Damasko
- Fino de la Preĝo-Semajno pri Unueco de Kristanoj
- Pollando: Tago de Kriptologio - ekde 2008
- Skotlando, Kanado, Aŭstralio, Usono: Nokto de Burns (aŭ ĉirkaŭ la dato)
La 25-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.