Aŭgusto de 2022
monato de la jaro 2022
aŭgusto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | |||
5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 |
12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 |
19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 |
26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | |
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en aŭgusto 2022:
- Usona prezidento Joe Biden informis, ke dimanĉe en Kabulo, Afganio per atako de armita telestiraviadilo usonaj sekretservoj mortigis Ajman az-Zaŭahiri, estron de al-Kaida.
- Pli ol 2000 homoj mortis en Hispanio dum julio pro enorma varmego.
- Inundoj okazigis 69 mortojn dum la semajnfino en Irano, dum en ĉefurbo Teherano okazis manifestacioj por kaj kontraŭ la registaro.
- Eliris el Odeso, Ukrainio, unua ŝipo transportanta cerealon, antaŭe blokitan pro la milito. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Finiĝas la 95-a SAT-Kongreso 2022 en Moskvo (Rusio).
- La armeo de Ĉinio realigis militajn ekzercojn ĉirkaŭ Tajvano.
- Enpoviga ceremonio en Kolombio de Gustavo Petro (unua maldekstra prezidento) kaj Francia Márquez (unua altranga postenulo kaj virina kaj nigrula).
- Nova interbombado inter Israelo kaj la Gaza Sektoro rezultas en 29 palestinaj mortintoj, vunditoj kaj detruado.
- Inundoj en Seulo, ĉefurbo de Sud-Koreio okazigis fortajn damaĝojn kaj naŭ mortojn.
- La baratdevena verkisto Salman Rushdie estis atencita kaj ponardita kole dum prelego en Novjorko, Usono. Li estis mortkondamnita per fatvo de la irana islamisma reĝimo antaŭ pli ol 33 jaroj pro sia libro La satanaj versoj.
- La aktorino Anne Heche mortis kelkajn tagojn post aŭto-akcidento en Los-Anĝeleso, Usono.
- Incendio en kopta preĝejo okazigis 42 mortojn kaj diversajn vunditojn en la urbo Gizo, Provinco Gizo, Egiptio.
- Almenaŭ 23 mortoj pro inundoj en Ĉinghajo, Ĉinio.
- Almenaŭ 37 mortoj pro incendioj en Alĝerio.
- Turkio kaj Israelo restarigis rilatojn post unu jardeko de malkonsentoj.
- Politika krizo en Montenegro, post kiam la parlamento elpostenigis la registaron de ĉefministro Dritan Abazović.
- Mortis 91-jaraĝa Miĥail Gorbaĉov, iama prezidento de Sovetunio. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj.
- Mortis 70-jarulo kiu vivis tute sole en Amazonio, Brazilo, dum 26 jaroj sen ajna kontakto kun homoj post kiam senarbarigistoj murdis la ceteron de lia popolo Tanaru post la 1970-aj jaroj.
- Subtenantoj de la ŝijaisma gvidanto Muktada al-Sadr sturmokupis registaran kvartalon en Bagdado (Irako) kaj batalis kontraŭ polico en armeo, sekve de kio pereis 30 kaj estis vunditaj pli ol 700 homoj; fine ili retiriĝis laŭ ordono de sia estro.