Acehúche
Acehúche [azeUĉe] (Natura olivarbo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso) kaj la regiono Ekstremaduro. En la municipa blazono, montrata en la informkesto supre dekstre, videblas supre maldekstre la kruco de la Ordeno de Alcántara kaj dekstre la olivarbo kiu nomigas la vilaĝon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 802 loĝantoj sur areo de 91 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas acehucheños.
Acehúche | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10879 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Mariano Enrique Nolasco Julián | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 802 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 48′ N, 6° 38′ U (mapo)39.8027181282-6.63342837783Koordinatoj: 39° 48′ N, 6° 38′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 341 m [+] | ||
Areo | 91 km² (9 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Acehúche [+] | |||
Situo
redaktiAcehúche estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro inter la komarkoj aŭ distriktoj nome Valo de Alagón kaj Tierra de Alcántara, je altitudo de 341 m kaj en la norda flanko de la rivero Taĵo; je 65 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 125 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 91,06 km².
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado.
Historio
redaktiĜi estis domaro de la vilaĝo de Alcántara ĝis ĝia disiĝo en 1572. Ĝis 1873 la oficiala nomo de la vilaĝo estis El Aceúche.
Limoj de la municipa teritorio
redakti- Pescueza norde.
- Portaje oriente.
- Alcántara kaj Portezuelo sude.
- Ceclavín okcidente.
Demografía
redaktiDemografia evoluo de Acehúche inter 1900 kaj 2006 | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1900 | 1910 | 1920 | 1930 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | ||||||||||||||||
1768 | 1904 | 1994 | 2134 | 2311 | 2280 | 2069 | 1187 | 1039 | ||||||||||||||||
1991 | 1996 | 1999 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006 | ||||||||||||||||
917 | 1007 | 938 | 941 | 925 | 888 | 883 | 871 | 866 |
Videblas ke dum la 20a jarcento duoniĝis la populacio de la vilaĝo kaj dum la dua duono de tiu jarcento preskaŭ trioniĝis, ĉar suferis elmigrado kiel plej parto de la vilaĝoj el la regiono kaj el la provinco.
Monumentoj
redakti- Preĝejo de Sankta Johano Baptisto
- Ermito de Sankta Maria
- Ermito de Nuestra Señora de Fátima
- Ermito de Kristo
Festoj
redakti- Las Carantoñas, 20a kaj 21a de januaro, honore de Sankta Sebastiano, deklarita festo de regiona turisma intereso.
- Unua semajnfino de aŭgusto.
- Kamparfesto de la Virgulino de Fátima, unua dimanĉo post la Sankta Semajno.
- La Machorrita, la 23a kaj 24a de decembro.