Akesajĉino
Akesajĉino (simpligita ĉina: 阿克赛钦, tradicia ĉina: 阿克賽欽, pinjino: Ākèsàiqīn, Hindia: अकसाई चिन, latina transskribo: Aksai Chin) estas limregiono de Ĉinio, Pakistano kaj Barato. [1] Ĝi estas unu el du regionoj de limkonflikto inter Barato kaj Ĉinio, la alia estas Arunaĉal-Pradeŝo.
Akesajĉino | ||||
---|---|---|---|---|
Limregiono | ||||
pridisputata teritorio [+] | ||||
Landoj | Barato, Ĉinio, Pakistano | |||
- koordinatoj | 35° 0′ 0″ N, 79° 0′ 0″ O (mapo)3579Koordinatoj: 35° 0′ 0″ N, 79° 0′ 0″ O (mapo) | |||
Akvokolektejo | 37 245 km² (3 724 500 ha) [+] | |||
Areo | 37 245 km² (3 724 500 ha) [+] | |||
|
||||
Akesajĉino | ||||
Vikimedia Komunejo: Aksai Chin [+] | ||||
Akesajĉino estas administrata de Ĉinio kaj postulata de Barato. En 1962 okazis milito pro la limkonflikto. La batalhalta linio, kiu dividas la regionon estas nomata linio de aktuala kontrolo (LAK).
Akesajĉino (la nomo laŭvorte signifas "blankŝtona dezerto de Ĉin") estas altmontara salodezerto en alteco de 5 000 m. Ĝi kovras areon de 42 685 km², aŭ proksimume kvinonon de Ĝamuo kaj Kaŝmiro. Geografie ĝi apartenas al la Tibeta altebenaĵo. La regiono estas maldense loĝata. Ĝi ricevas tre malmulte da pluvo aŭ neĝo, ĉar la Himalajo blokas la musonon.
Referencoj
redakti- ↑ Aksai Chin: China's disputed slice of Kashmir. CNN.com. Arkivita el la originalo je 2012-03-08. Alirita 2007-07-23 .