Alexandre Schaumasse
Alexandre SCHAUMASSE (naskiĝis en 1882 en Saint-Quay-Portrieux, mortis 1958 en Vichy) estis franca astronomo Li laboris en la observatorio de Nico.
Alexandre Schaumasse | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Alexandre Schaumasse | |||||
Naskonomo | Alexandre Jean Marie Schaumasse | ||||
Naskiĝo | 3-an de majo 1882 en Saint-Quay-Portrieux | ||||
Morto | 25-an de julio 1958 (76-jaraĝa) en Vichy | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | astronomo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
971 Alsatio | 23-a de novembro 1921 |
1114 Loreno | 17-a de novembro 1928 |
Li malkovris la periodan kometon 24P/Schaumasse la 1-an de decembro 1911[1] kaj la ne-periodajn kometojn C/1913 J1 (Schaumasse) la 6-an de majo 1913[2] kaj C/1917 H1 (Schaumasse) la 15-an de aprilo 1917[2].
Dum la unua mondmilito li estis grave vundita kaj restis pli ol unu jaro en kuracejo.
Li malkovris du asteroidojn, kies nomoj refera al Alzaco kaj Loreno, ĉar lia familio fuĝis el Alzaco post la germania anekso de 1871.
En 1931, Alexandre Schaumasse estas nomumita respondeculo pri instrumento tiel nomata "Serĉanto de kometoj" : lorno de 25 cm de diametro donita de Germanio al Francio kiel kompenso de milito. Bedaŭrinde, ĝia lenso, riĉa je aberacioj, permesis neniajn seriozajn malkovrojn. Li prefere uzis teleskopojn tiel nomataj la "Grandan Foldan Ekvatorialon" kaj la "Malgrandan Ekvatorialon".
Li mortis je 76 jaroj. En lia honoro, oni donis lian nomon al
- Unu kupolo de la observatorio de Nico[3],
- La asteroido 1797 Schaumasse[4],
Noto kaj referencoj
redakti- ↑ Eléments provisoires et éphéméride de la Comète 1917 b (Schaumasse) (provizoraj elementoj kaj efemeridoj de la kometo 1917 b (Schaumasse)) (france)
- ↑ 2,0 2,1 Comet Data (Kometdatumoj). Arkivita el la originalo je 2015-07-09. Alirita 2010-10-28 .
- ↑ La coupole Schaumasse de l'Observatoire de Nice (La kupolo Schaumasse de la observatorio de Nico) (france)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser 1797 Schaumasse (1936 VH) (angle)