Allianz Arena
La Allianz Arena estas futbala stadiono en la nordo de la urbo Munkeno en la federacia lando Bavario de Germanio.
Allianz-areno | ||
---|---|---|
Allianz Arena | ||
futbala stadiono | ||
Situo | ||
Loko | Munkeno, Bavario Germanio | |
Geografia situo | 48° 13′ 7″ N, 11° 37′ 28″ O (mapo)48.21861111111111.624444444444Koordinatoj: 48° 13′ 7″ N, 11° 37′ 28″ O (mapo) | |
| ||
Datumoj | ||
Malfermita | la 30-an de majo 2005 | |
Posedanto | FC Bayern München | |
Kosto | estimate 365 milionoj da Eŭroj | |
Arkitekto | firmao Herzog & de Meuron | |
Kapacito | principe 69.901 lokoj (dum internaciaj matĉoj 66.000 lokoj) | |
Luantoj | ||
FC Bayern München kaj TSV 1860 München | ||
Retejo | https://allianz-arena.com/de, https://allianz-arena.com/es, https://allianz-arena.com/cn, https://allianz-arena.com/jp, https://allianz-arena.com/ru, https://allianz-arena.com/ar, https://allianz-arena.com/it, https://allianz-arena.com/fr Oficiala retejo | |
La stadiono principe havas 69.901 sid- kaj starlokojn por spektantoj de futbalaj matĉoj (el tio 13.769 estas starlokoj, 2.152 pli multekostaj "ekonomiistaj" sidlokoj, 1.374 aparte privilegiaj loĝiaj sidlokoj kaj 165 lokoj por rulseĝe veturantaj handikapitoj - dum internaciaj matĉoj laŭ reguloj de la internacia tegmenta asocio UEFA tamen nur uziĝas 66.000 lokoj.
Oficiale la stadiono malfermiĝis la 30-an de majo 2005; la produktokostoj laŭ estimoj ampleksis proksimume 365 milionojn da Eŭroj. Ekde la futbala sezono 2005/2006 la sportejo estas la hejma stadiono de la futbalaj kluboj FC Bayern München kaj TSV 1860 München. Krome ĝi estis stadiono de la Futbala Mondpokalo 2006 kaj dum la jaro 2012 ankaŭ la stadiono por la finala matĉo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA. [1]