Ambliramfo
La Ambliramfo, Amblyramphus holosericeus, estas birdo de la familio de ikteredoj de suda Sudameriko en humidejoj. Ĝi estas la ununura specio de la genro Amblyramphus.
Ambliramfo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ambliramfo, plenkreskulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Amblyramphus holosericeus (Scopoli, 1786) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu specio estas ĉirkaŭ 24 cm longa. La beko estas iom stranga: nigra, fortika ĉebaze, longa, svelta kaj tre akrapinta. Plenkreskuloj de ambaŭ seksoj estas nigraj kun ruĝoranĝaj kapo, kolareo kaj supra brusto. Estas iom da nigreca bridareo el la bekobazo al la okuloj. Ankaŭ kruroj estas nigrecaj. Junuloj havas tutnigran plumaron; ruĝoranĝaj plumoj aperas en brusto kaj gorĝo, poste etendas al kolo, kapo kaj femuroj. La kanto estas "laŭta, klara kaj melodia, sonorila 'klia-klia-klua, klulululu'." La alvokoj estas pli simplaj sed havas similan kvaliton.[1]
Ambliramfoj vivas en paroj en grandaj kareksejoj en suda Brazilo, Paragvajo, Urugvajo kaj nordorienta Argentino; Bolivio havas izolatan populacion je altitudoj de ĝis 600 m. Ili ofte ripozas elstare sur tigopintoj. Ili estas nekomunaj, ĉefe for de marbordo.[1]
Ili manĝas ĉefe fruktojn, suplemente ĝin per semoj kaj senvertebruloj, ĉefe insektoj. Ili uzas sian bekon kiel martelo por malfermi manĝerojn.[2]
Ambliramfoj estas monogamaj, kaj teritorioj grupiĝas kune. La nesto estas malferma taso situa en la interbranĉaro de arbusto aŭ teksita inter vegetaĵaro, kie la ino demetas 2 ovojn.[2]
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Ridgely, Robert S.. (1989) The Birds of South America: The Oscine Passerines. University of Texas Press, p. 345. ISBN 0-292-70756-8.
- ↑ 2,0 2,1 Scarlet-headed blackbird. Meet the Animals. Toronto Zoo. Alirita 2007-02-19 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Filmetoj de Ambliramfo ĉe Internet Bird Collection
- Poŝtmarkoj (de Argentino, Urugvajo) kun teritoria mapo
- Fotaro de Ambliramfo VIREO
- Foto-Alta Rez; Artikolo Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine borderland-tours
- Fotoj de Ambliramfo (Brazilo)