Andelfingen (distrikto)
La distrikto Andelfingen estas distrikto en Kantono Zuriko en Svislando. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Andelfingen.
Distrikto Andelfingen | |
---|---|
district of the canton of Zürich | |
Kantono | Zuriko |
Ĉefloko | Andelfingen |
Geografia situo | CH1903: 692324 / 274721 (mapo)47.6166666666678.6666666666667Koordinatoj: 47° 37′ N, 8° 40′ O; CH1903: 692324 / 274721 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 28414 (2007-12-31) |
Areo | 166,64 km² |
Loĝantardenseco | 170,51 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0102 |
Geografio
redaktiLa distrikto Andelfingen situas en nordokcidento de la Kantono Zuriko. Kun nur 28414 loĝantoj (je la 31-a de decembro 2007) ĝi estas laŭ loĝantaro la plej malgranda de la zurikaj distriktoj. La regiono nomiĝas ankaŭ Zurika Vinlando (germane Zürcher Weinland), ĉar oni, kiel la nomo diras, en la regiono kultivas vinberojn ĉe la deklivoj de la monto-ĉeno Irchel, kiu estas la plej orienta parto de la Ĵuraso. La nordan limon de la distrikto formas la rivero Rejno kaj la fama Rejn-Akvofalo troviĝas duone sur la teritorio de la distrikto. Meze tra la distrikto fluas la rivero Turo, kiu alfluas la Rejnon ĉe Flaach kaj Ellikon ĉe Rejno.
Trafiko
redaktiTra Andelfingen pasas la nacia aŭtoŝoseo A4 de Vinterturo al Ŝafhaŭzo. La publika transporto estas garantiita per la trajnlinioj de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Vinterturo al Ŝafhaŭzo kaj per la linio de THURBO AG de Vinterturo al Stein ĉe Rejno. Diversaj poŝtaŭtolinioj zorgas por la atingeblo de la multnombraj etaj vilaĝoj kaj setlejoj en tiu-ĉi tre kampara regiono.
Limoj
redaktiEn nord-okcidento kaj nordo la distrikto Andelfingen limas al Germanio kaj al la Kantono Ŝafhaŭzo, en oriento al la Kantono Turgovio, en sudo al la distrikto Vinterturo kaj en sud-okcidento al la distrikto Bülach.
Politikaj komunumoj de la distrikto Andelfingen
redaktiLa distrikto Andelfingen en 2011 havis 24 komunumojn. Jen la listo:
Blazono | Poŝtkodo | Nomo | Loĝantoj (2009-12-31) |
Areo en km² |
Komunuma kodo |
---|---|---|---|---|---|
8452 | Adlikon ĉe Andelfingen | 621 | 6,71 | 0021 | |
8450 | Andelfingen | 1795 | 6,65 | 0030 | |
8463 | Benken ZH | 775 | 5,67 | 0022 | |
8415 | Berg ĉe Irchel | 593 | 7,06 | 0023 | |
8414 | Buch ĉe Irchel | 836 | 10,26 | 0024 | |
8447 | Dachsen | 1919 | 2,69 | 0025 | |
8458 | Dorf | 634 | 5,55 | 0026 | |
8245 | Feuerthalen | 3440 | 2,49 | 0027 | |
8416 | Flaach | 1228 | 10,16 | 0028 | |
8247 | Flurlingen | 1406 | 2,40 | 0029 | |
8444 | Henggart | 2172 | 3,01 | 0031 | |
8457 | Humlikon | 456 | 3,70 | 0032 | |
8451 | Kleinandelfingen | 2070 | 10,36 | 0033 | |
8248 | Laufen-Uhwiesen | 1516 | 6,27 | 0034 | |
8460 | Marthalen | 1896 | 14,11 | 0035 | |
8477 | Oberstammheim | 1066 | 9,36 | 0036 | |
8475 | Ossingen | 1349 | 13,07 | 0037 | |
8462 | Rejnaŭo | 1331 | 8,96 | 0038 | |
8478 | Thalheim ĉe Turo | 805 | 6,44 | 0039 | |
8466 | Trüllikon | 996 | 9,52 | 0040 | |
8467 | Truttikon | 474 | 4,42 | 0041 | |
8476 | Unterstammheim | 877 | 7,32 | 0042 | |
8459 | Volken | 309 | 3,21 | 0043 | |
8468 | Waltalingen | 688 | 7,25 | 0044 | |
Totale | 24 | 29120 | 166,64 | 0102 |
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redaktiBildoj
redakti-
Thalheim ĉe Turo en la distrikto Andelfingen