András Keve
András Keve [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keve András estis hungara zoologo, ornitologo, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kleiner András ĝis 1942.
András Keve | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Kleiner Endre | ||||
Naskiĝo | 10-an de novembro 1909 en Budapeŝto | ||||
Morto | 30-an de marto 1984 (74-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 30/2-1-18 vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - homa scienco (1933–1935) Universitato Eötvös Loránd - jurisprudenco (–1932) Piarista Gimnazio de Budapeŝto (–1927) vd | ||||
Memorigilo | |||||
Profesio | |||||
Okupo | ornitologo historiisto de scienco muzeologo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
András Kleiner[1] naskiĝis la 10-an de novembro 1909 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de marto 1984 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAndrás Keve maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1927, poste li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932 kaj li doktoriĝis pri geologio-paleontologio-zoologio en 1935. Jam dum la studentaj jaroj li frekventis ornitologian instituton. En 1930 li prelegis unuafoje ĉe la zoologia kongreso en Padovo. Inter 1932–1939 li havis posteneton en la ornitologia instituto, (eĉ inter 1927–1940 li estis bibliotekisto), poste li estis asistanto, lektoro (1940–1942), ĉeflektoro (1942–1947), scienca kolego (1947–1954), scienca ĉefkolego (1954–1973). En tiu periodo interrompoj okazis (pro soldatiĝo ((1941, 1944); militkaptiteco (1945)). Ankaŭ aliaj interrompoj okazis: en 1941 li esploris birdojn en Tihany, en la sekva jaro li laboris en muzeo en Vieno. Inter 1946 kaj 1950 li estis privata profesoro en Universitato Péter Pázmány, en 1953 li ricevis la statuson kandidato. Li emeritiĝis en 1974, sed poste li laboris en muzeo ĝis 1984. Li ricevis memormedalojn en 1977 kaj 1984. Li edziĝis en 1949 kaj 1954, la dua edzino naskis dufoje.
Lia disertaĵo
redakti- A sárga billegető Magyarországon előforduló fajtái (1935)
Elektitaj artikoloj
redakti- Madártani megfigyelések Dél-Franciaországban (1939)
- A földrajzi fajták elhatárolása (1941)
- Ornithologische Mitsommer-Beobachtungen am Békés-Pass. – Eine für Ungarn neue Rohrammer-Rasse. (1943)
- A barnakánya, mint halpusztító (1948)
- A fürj gazdasági jelentősége (kun aliaj, 1953)
- Aves. – Madarak. Magyarország madarainak határozója, leírása és életmódjuk rövid ismertetése. (kun aliaj, 1958)
- A vízityúk alfajainak rendszertani kérdése. – Ritka madárfajok faunisztikai jelentőségének újabb megítélése. (1966)
- Das Eichelhäher. – Garrulus glandarius. (monografio, 1969)
- Madarak (porinfana bildlibro, 1972; 1975; 1978; 1981)
- A Balaton-felvidék madárvilága (monografio, kunaŭtoro, 1978)
- Adatok a Balaton és környéke madárfaunájához (1984)
Memorigiloj
redakti- memortabulo pri András Keve en Budapeŝto (2009)
- ornitologia biblioteko en Budapeŝto prenis la nomon Keve András
- memormedalo "Keve András" fondita en 1994