Andrea Absolonová
Andrea Absolonová (naskiĝinta la 26-an de decembro 1976 – mortinta la 9-an de decembro 2004) estis ĝis sia vundo en la jaro 1996 esperema ĉeĥa plonĝistino. Poste ŝi ĵetiĝis sur vojo de pornoaktorino, kie ŝi estis konata sub pseŭdonomo Lea De Mae.
Andrea Absolonová | |
---|---|
Persona informo | |
Dato de naskiĝo | 26-an de decembro 1976 |
Loko de naskiĝo | Ĉeĥoslovakio |
Naskonomo | Andrea Absolonová |
Dato de morto | 9-an de decembro 2004 |
Alto | 170 cm |
Okuloj | bluaj |
Haroj | Blondaj |
Haŭto: | Blankulino |
Naturaj mamoj: | jes |
Nacieco | ĉeĥino |
Kromnomo | Lea De Mae, Lea, Big Leah, Lea Demay, Lea Di Mea |
Nombro de filmoj | 161 |
Rilataj paĝaroj | |
Oficiala ttt paĝo | |
Andrea Absolonová ĉe IMDb | |
Andrea Absolonová ĉe IAFD | |
Andrea Absolonová ĉe EGAFD | |
Andrea Absolonová ĉe AFDB | |
Vivo
redaktiAndrea Absolonová estis kelkfoja majstrino de Ĉeĥio, tenantino de bronza medalo el ĉampioneco de Eŭropo kaj ano de ĉeĥa olimpika nacia teamo; ŝia disciplino estis salto el dekmetra turo. Rompo en ŝia kariero okazis post lezo de spino dum akcidento en trejnado dum Someraj olimpikaj ludoj en Atlanto en 1996. Post tiu ĉi vundiĝo Andrea komencis agadi sub arta nomo Lea De Mae en filmado de pornografia materialo.
Morto
redaktiEn junio de 2004 estis ĉe ŝi diagnozita rara formo de cerba kancero, al kiu ŝi subiĝis en aĝo de ne ĝisvivintaj 28 jaroj.
Filmografio
redaktiKiel Lea Da Mae ŝi prezentiĝis en pli ol cent da pornografiaj filmoj, kelkaj el tiuj ĉi filmoj estis eldonitaj nur post ŝia morto.