Andrea Bocelli

itala tenoro

Andrea Bocelli [andrea boĉelli] (naskiĝis la 22-an de septembro, 1958 en Lajatico, en la regiono Toskanio, proksime de Pisa, Italio) estas popkantisto kaj tenoro kaj unu el la plej mondkonataj kaj ŝatataj italaj kantistoj. Li surbendigis plurajn operojn kaj 16 popmuzikajn kaj klasikmuzikajn albumojn.

Andrea Bocelli
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1958 (1958-09-22) (66-jaraĝa)
en Lajatico
Lingvoj italagermanaportugala
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Pizo Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Andrea Bocelli
Familio
Infanoj Matteo Bocelli (en) Traduki, Virginia Bocelli (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantoverkisto
komponisto
pianisto
gitaristo
saksofonisto
advokato
muzikproduktisto
operkantisto
kantaŭtoro
trumpetisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Andrea
TTT
Retejo https://www.andreabocelli.com
Andrea Bocelli
Ĝenroj opera popmuziko
Instrumentoj kantado, klavarinstrumento, saksofono, fluto, trumpeto, trombono, harpo, drumo
Tipo de voĉo tenoro
Aktivaj jaroj 1980 - nuntempo
Eldoninto Sugar, MT Opera&Blue's, Decca
Retejo Andrea Bocelli
vdr

Biografio

redakti

Ekde sia 12-a vivojaro li estas blinda. Li studis juron kaj doktoriĝis en la Universitato de Pisa[1]. Laborinte unu jaron kiel asistanto en advokata firmao, Bocelli decidis forlasi tiun laboron por dediĉi sin komplete al kantado. Por Bocelli, absorbita de opera muziko, la sonĝo kaj celo de lia tuta vivo estis la deziro fariĝi bonega tenoro. Li diplomiĝis pri lirika kantado ĉe la Konservatorio Giacomo Puccini de La Spezia[2].

La jaro 1992 estis decida jaro por la juna tenoro. Andrea sukcese aŭdiciis por la itala rokstelulo Zucchero Fornaciari kun kiu li kantis en 1993 la dueton Miserere.

En 1994 li gajnis la Festivalon de San Remo kaj ricevis premion en la kategorio Nova Propono pro "Il mare calmo della sera".

Inter la plej konataj kantoj, kiujn li interpretis, estas ankaŭ Vivo per lei (Mi vivas por vi) de ORO , kun tekstoj kaj muziko rearanĝita de la kantaŭtoro Gatto Panceri, kantita kune kun Giorgia kaj ankaŭ interpretita en aliaj lingvoj (hispana, angla, germana, franca kaj portugaloj) kun diversaj kantistoj, inkluzive de Judy Weiss.

Li poste kantis kun multaj aliaj famaj internaciaj prezentistoj, inkluzive de Luciano Pavarotti, Lady Gaga, Dua Lipa, Ed Sheeran, Jennifer Lopez, Céline Dion, Christina Aguilera, John Miles, Marta Sánchez, Stevie Wonder, Hélène Ségara, Sarah Brightman, Laura Pausini, Natalie Cole, Mary J. Blige kaj Ariana Grande.

En julio 2011 Andrea Bocelli kreis la ABF "Fondumo Andrea Bocelli"[3].

Esperanto

redakti

En 1995 li estis en kvara pozicio kun Con te partirò, de kiu ekzistas versio en Esperanto: Kun vi, iros mi [4].

Okaze de ties aperigo en Esperanto li deklaris ke la lingvo Esperanto estas "lingvo kiu esprimas la plusvaloron de esti 'statute' konceptita por unuigi kaj rompi barojn"[5][6].

 
La Teatro de la Silento en Lajatico la naskiĝloko de Andrea Bocelli, Toskanio

Diskografio

redakti

Albumoj

redakti

Videografio

redakti

Spektakloj

redakti
  • 1998: A Night in Tuscany.
  • 2000: Sacred Arias: The Home Video.
  • 2001: Tuscan Skies (Cieli di Toscana).
  • 2006: Credo: John Paul II.
  • 2006: Under the Desert Sky.
  • 2008: Vivere Live in Tuscany.
  • 2008: Incanto The Documentary.
  • 2009: My Christmas Special.

Muzik-videaĵoj

redakti
  • 1995: "Il Mare Calmo della Sera"
  • 1995: "Con te partirò" (versio en Esperanto sur Jutubo / YouTube, kanalo Artisti Online TV)
  • 1995: "Per amore"
  • 1996: "Vivo por ella" (portugala)
  • 1996: "Vivo por ella" (hispana)
  • 1996: Time to Say Goodbye (angla)
  • 1997: "Ich lebe für sie" (germana)
  • 1997: "Je vis pour elle" (franca)
  • 1999: "Canto della Terra"
  • 1999: "'O Mare E Tu"
  • 1999: "Tremo E T'Amo"
  • 2001: "Melodramma"
  • 2001: "Il Mistero Dell'Amore"
  • 2001: "L'Incontro"
  • 2001: "L'Ultimo Re"
  • 2001: "L'Abitudine"
  • 2001: "Resta Qui"
  • 2001: "Mille Lune Mille Onde"
  • 2001: "Mascagni"
  • 2001: "Tornera la Neve"
  • 2001: "E Sara' A Settembre"
  • 2001: "E Mi Manchi Tu"
  • 2004: "Dell'amore non si sa"
  • 2004: "Un Nuovo Giorno"
  • 2008: "Dare to live (Vivere)"

Referencoj

redakti
  1. (it) Bocelli dottore in canto al Conservatorio di La Spezia, La Republica, la 22-an de oktobro 2013, alirite la 2-an de majo 2021.
  2. (en) Il gran giorno di Bocelli, si laurea a pieni voti, Il Tirreno, la 22-an de oktobro 2013, alirite la 2-an de majo 2021.
  3. (en, it) Foundation Andrea Bocelli
  4. 1995: "Con te partirò" (versio en Esperanto enJutubo / YouTube, kanalo Artisti Online TV
  5. (it) Andrea Bocelli: “L’esperanto, lingua che porta con sé i valori della pace e dell’accoglienza” (Esperanto, lingvo kiu kunportas kun si valoroj de paco kaj gastigado), Disvastigo - Lingue e cultura, la 27-an de januaro 2019, alirite la 28-an de januaro 2019.
  6. (it) Andrea Bocelli: “L’esperanto, lingua che porta con sé i valori della pace e dell’accoglienza” (Esperanto, lingvo kiu kunportas kun si valoroj de paco kaj gastigado), Disvastigo - Lingue e cultura, la 27-an de januaro 2019, alirite la 28-an de januaro 2019.
  NODES
HOME 1
Idea 2
idea 2
Intern 1
os 8