Andrea M. Ghez
Usona astronomino
Andrea M. GHEZ (naskiĝinta la 16-an de junio 1965) estas usona astronomino kaj profesorino en la Fako de Fiziko kaj Astronomio de UCLA. En 2020, ŝi ricevis la Nobel-premion pri fiziko[1], dividante duonon de la premio kun Reinhard Genzel, "pro la malkovro de supermasa kompakta objekto en la centro de nia galaksio." La alia duono estis donita al Roger Penrose[2]. Ŝi estas la kvara virino, kiu gajnis la Nobel-premion pri fiziko.