Angéla Németh
Angéla Németh [angEla nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Angéla estis hungara sportisto (lancoĵetisto, korbopilkisto), olimpiano, altlerneja instruisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Ránky Mátyásné.
Angéla Németh | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de februaro 1946 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de aŭgusto 2014 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Miklós Németh (lancoĵetisto) |
Okupo | |
Okupo | lancoĵetisto basketbalisto |
Angéla Németh[1] naskiĝis la 18-an de februaro 1946 en Budapeŝto, ŝi mortis la 5-an de aŭgusto 2014 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAngéla Németh estis sportisto en pluraj branĉoj ekde 1959. Inter 1965-1972 ŝi apartenis al la hungara nacia elektita teamo kiel lancoĵetisto, ŝi faris trifoje hungarajn rekordojn. Ŝi apartenis ankaŭ lu hungara junulara nacia teamo en korbopilko. Ŝi estis ĉampiono en Somera Olimpiko 1968, poste ĉampiono de Eŭropo en 1969. En 1970 pro nasko ŝi ne sportis kaj en 1972 pro sporta malsaneto ŝi forlasis la sporton. Intertempe en 1968 ŝi akiris sportopedagogian diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto, poste ŝi estis sporta pedagogo en la Scienca Universitato Loránd Eötvös, baldaŭ en la Veterinara Universitato de Budapeŝto. En la lasta universitato ŝi estis katedrestro ekde 1990.
Memorigiloj
redakti- du memortabuloj en Budapeŝto