Angla virina nacia teamo de futbalo
La angla virina nacia teamo de futbalo reprezentas sian landon, Anglion, la kovejon de futbalo, en internaciaj turniroj de virina futbalado. La teamo interalie en la turniro pri la Virina Futbala Mondpokalo de 1995, 2007 kaj 2011 atingis la kvaronfinalon (la rondon de lastaj ok teamoj), kaj en la Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado 1984 kaj 2009 la finalon.
Anglio | ||
---|---|---|
Anglio | ||
asocio | The Football Association "La futbala asocio" (de Anglio) | |
konfederacio | UEFA | |
manaĝero | Sarina Wiegman | |
golreĝino | Ellen White (52) | |
FIFA kodo | ENG | |
unua matĉo | Anglio 3-2 Skotlando 1972 | |
plej granda gajno | Anglio 13-0 Hungario 2005 | |
plej granda perdo | Norvegio 8-0 Anglio 2000 | |
Virina Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 3 (unua en 1995) | |
plej bona rezulto | tria loko en 2015 | |
Eŭropa Virina Futbal-Ĉampionado | ||
aperoj | 8 (unua en 1984) | |
plej bona rezulto | finalo 1984 kaj 2009 | |
En la turniroj pri virina futbalo en la Someraj Olimpikoj la teamo ne rajtas partopreni, ĉar laŭ la regularo de la Internacia Olimpika Komitato la elekto ne konsideratas nacia teamo, nur regiona. Plurfoje la teamo kvalifikiĝis por la Someraj Olimpikoj, ekzemple en la monda ĉampionado de 2007 kiel tria eŭropa teamo en la kvaronfinalo, kaj la pozicion transprenis alia eŭropa teamo, ekzemple en 2007 la en tiu monda ĉampionado malpli sukcesa sveda teamo.
Aktuale, la trejnisto de la nacia teamo estas Sarina Wiegman, kaj la teamestro estas Steph Houghton. Laŭ la stato de oktobro 2023, la entute plej multajn golojn (52) atingis Ellen White kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (172) kadre de la teamo partoprenis la futbalistino Fara Williams.