Anne Frank
Anne FRANK [Ane frank] (naskiĝis la 12‑an de junio 1929; mortis en marto 1945 en la nazia koncentrejo en Bergen-Belsen) estis juda junulino, kies taglibro priskribis la vivon de juda familio loĝanta kaŝe dum la nazia okupo de Nederlando.
Anne Frank | |
---|---|
Anne Frank en Amsterdamo en 1940 | |
Persona informo | |
Naskonomo | Annelies Marie Frank |
Naskiĝo | 12-an de junio 1929 en Maingau Clinic of the Red Cross, Frankfurto ĉe Majno, Vajmara Respubliko |
Morto | 1-an de februaro 1945 (15-jaraĝa) en Bergen-Belsen, Nazia Germanio |
Mortokialo | Tifo |
Tombo | Bergen-Belsen |
Lingvoj | nederlanda • germana |
Loĝloko | Frankfurto ĉe Majno • Merwedeplein 37-II • annex Prinsengracht 263 • Frankfurto ĉe Majno • Bergen-Belsen |
Ŝtataneco | sennacieco (1941–) Nazia Germanio (–1941) Vajmara Respubliko |
Alma mater | 6th Montessori School Anne Frank (en) |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Otto Frank |
Patrino | Edith Frank-Holländer (en) |
Frat(in)oj | Margot Frank (en) kaj Eva Schloss |
Parencoj | Eva Schloss (vicfratino) |
Okupo | |
Okupo | taglibristo verkisto |
Verkoj | Taglibro de Anne Frank Tales from the Secret Annex |
TTT | |
Retejo | https://www.annefrank.org |
Anne Frank naskiĝis en Frankfurto ĉe Majno kiel filino de juda komercisto. En 1933 la familio de Anne, ŝiaj gepatroj kaj fratino, fuĝis de la nazioj al Amsterdamo. En julio 1942, kiam la germanoj okupis Nederlandon, la familio kaj kvar aliaj personoj kaŝis sin en la alkonstruaĵo (alo, domflanko, postdomo) de la firmao de la patro de Anne en Amsterdamo ĉe la strato Prinsengracht. Kvar nederlandaj geamikoj: Miep Gies, Bep Voskuijl, Johannes Kleiman kaj Victor Kugler ilin helpadis kaj provizis per nutraĵoj. La 4an de aŭgusto 1944 post la denunco de anonima nederlandano la germanoj malkovris la kaŝejon, la SS-ano Karl Silberbauer arestis la judojn kaj du helpantojn (Johannes Kleiman kaj Victor Kugler) kaj portis la judajn kaŝitojn al naziaj koncentrejoj kaj la du arestitajn helpantojn al: unu al trudlaborejo kie li pasigis 5 monatojn kaj la dua restis en arestejo 6 semajnojn.
Anne Frank mortis en la koncentrejo Bergen-Belsen iam en februaro-marto 1945; la preciza dato ne estas konata. Ŝia taglibro poste estis trovita de la supre menciita helpantino Miep Gies - ŝi trovis la taglibron en la iama kaŝejo, kiu nuntempe funkcias kiel muzeo.
Dum sia tempo en la kaŝloko Anne Frank priskribis ĉiujn pensojn kaj sentojn en sia taglibro: la unuan senton de amo, kverelojn kun la gepatroj, timojn kaj esperojn kaj la deziron fariĝi verkistino. Ŝia patro Otto Frank, estis la sola persono el la kaŝitoj, kiu travivis la militon. La patrino Edith Frank-Holländer mortis la 6an de januaro 1945 en la koncentrejo Aŭŝvico [1]. Margot Frank - la fratino de Anne Frank mortis en la koncentrejo Bergen-Belsen iam en februaro-marto 1945, pli-malpli samtempe kiel Anne.
Post la milito Otto Frank redaktis la taglibron kaj publikigis ĝin en 1947 sub la titolo Het achterhuis ("La postdomo"). La libro aperis intertempe en pli ol 50 lingvoj kaj ankaŭ kiel teatraĵo. En 1959 ĝi estis reĝisorita sub la titolo The Diary of Anne Frank kaj filmita en Usono, kun la aktorino Millie Perkins ludanta la rolon de Anne.
La 11-an de januaro 2010 en kadukulejo en Amsterdamo forpasis la 100-jaraĝa nederlandanino Miep Gies, kiu helpis Anne Frank kaj ŝian familion kaŝi sin dum la germana okupado de Nederlando. Miep Gies, kiu estis aŭstro-devena, kun alia persono, kiu helpis la kaŝintojn, ne estis arestitaj ĉar ankaŭ la SS-ano estis aŭstro-devena, do feliĉe ili ambaŭ travivis. Nome ŝi (Miep Gies) poste savis la faman taglibron de Anne kaj transdonis ĝin al ŝia patro Otto Frank post lia reveno el la koncentrejo Aŭŝvico[2].
Tradukoj en Esperanto
redakti- Taglibro de Anne Frank, el la nederlanda originalo trad. G. J. Degenkamp. Scheveningen: Heroldo de Esperanto, 1959. 219 p.: ilustr.
- Taglibro de Anne Frank, Trad. Nora Bartels. Tokio: Libroteko Tokio, 1997. 299 p.
Referencoj
redakti- ↑ Anne Frank (1929–1945), Diarist (angle). Litopia. Arkivita el la originalo je 2003-04-29. Alirita 2006-02-05 .
- ↑ Голландка, сохранившая дневник Анны Франк, умерла в возрасте 100 лет (ruse) (2010-01-12). Arkivita el la originalo je 2016-03-15. Alirita 2016-06-05 .
Vidu ankaŭ
redakti- Dawid Rubinowicz
- Tanja Saviĉeva
- Aŭŝvico / Auschwitz
- Bergen-Belsen
- Holokaŭsto
- Nederlanda rezistado
- Hejmo de Anne Frank
- Centro Anne Frank
- Bouhuys, Mies. (1988) Anne Frank ne estas de hieraŭ, tradukita de Nora Bartels. Rakonto pri la juda knabino, kies taglibro fariĝis fama atestaĵo kontraŭ la naziismo.
- 5535 Annefrank
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.annefrank.nl nederlande
- http://www.annefrank.org angle
- Taglibro de Anne Frank: Fragmento[rompita ligilo], trad. Nora Bartels