Antinoo

grekia junulo, kunulo kaj amanto de la imperiestro Hadriano

Antinoo estis grekia junulo, kunulo kaj amanto de la imperiestro Publio Elio Hadriano. Temis pri nobelo el Klaŭdiopolo (la nuna Bolu en Turkio), kiu fariĝis Hadriana protektato kaj favorato. En la jaro 130 dum vizito de Hadriano en Egiptio Antinoo dronis en Nilo. Laŭ iuj fontoj temis pri akcidento, laŭ aliaj fontoj pri sinofero por sia sinjoro, ĉar profetantoj asertis, ke nur tiel prilongiĝos la imperiestra vivo. Ĉiuokaze morto de la deknaŭjara viro emocie tre atencis Hadrianon. Li memore al Antinoo konstruigis en Egiptio urbon Antinoopolison (nun aš-Šajch Ibáda), agnoskigis al Antinoo diajn honorojn kaj konsekris al li templon.

Antinoo
Persona informo
Naskiĝo 111 (supozeble)
en Bolu
Morto 30-an de oktobro 130 (0130-10-30)
en Nilo
Mortokialo Drono Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Hadrian's Villa (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Roma regno Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Amkunulo Hadriano Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo favoratulo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Statuo de Antinoos en Luvro
  NODES