Antonis Samaras
Greka ekonomikisto kaj politikisto
Antonis SAMARAS, ofte ankaŭ latinliterigita Andonis Smaras, origine per greka alfabeto Αντώνης Σαμαράς (naskiĝis la 23-an de majo 1951 en Ateno, do nun 73-aĝa) estas greka ekonomikisto kaj politikisto. Li estas membro kaj ekde novembro 2009 gvidanto de la konservativa partio Nea Dimokratia. La 20-an de junio 2012 li oficiale fariĝis la nova ĉefministro de Grekio, sekve de Lukas Papadimos.