Aprilo de 2011
aprilo | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
1-a de aprilo
redakti- Sekve de atako kontraŭ oficejo de la misio UN en la urbo Mazar-i Ŝarif (Afganio) pereis almenaŭ 20 homoj, inkluzive de 7 UN-kunlaborantoj (4 gardistoj el Nepalo, aviadistino el Norvegio, svedo kaj ĝis nun ne civitdifenita homo). Almenaŭ 2 el ili estis senkapigitaj. Tiun agon provokis bruligo de Korano, kiun la 20-an de marto faris la evangelista pastro Wayne Sapp el Florido (Usono).[1][2]
- La gvidanto de la Nacia Transira Konsilio de Libio Mustafa Abdel Ĝalil deklaris, ke la opozicio pretas pafĉesigi, se armeaj trupoj de Muamar Kadafi forlasos urbojn en la okcidenta parto de la lando, ties loĝantoj rajtos libere esprimi siajn opiniojn kaj ĉiuj fremdlandaj dungitoj foriros el Libio.[3] Libiaj ribeluloj komencis ofensivon al Brega.[4]
- La armeo de Japanio subtenata de usonaj militistoj komencis la grandan operacon pri serĉado de homoj, malaperintaj post la tertremo kaj cunamo de la 11-an de marto.[5]
2-a de aprilo
redakti- Gvatemala tribunalo haltis la divorcon de la politikistino Sandra Torres kaj ŝia edzo Álvaro Colom Caballeros, nuna prezidanto de la lando, okazigita por ke ŝi povu partopreni la prezidantan balotadon.[6]
- Matene du talibanoj atakis la militbazon de NATO Feniks en Kabulo (Afganio) kaj estis mortigitaj. Ankaŭ estis vunditaj tri militistoj.[7]
- En Kandaharo (Afganio) komenciĝis grandaj manifestacioj proteste al bruligo de Korano de la usona evangelista pastro Wayne Sapp. Ilin partoprenas kelkmiloj da homoj. Dum interpuŝiĝoj kontraŭ polico pereis ĝis 10 kaj estis vunditaj ĉirkaŭ 70 homoj. Protestantoj bruligas aŭtojn kaj domojn, deklaras: "Morton al Usono!", "Morton al Karzai!", "Ili malsanktigis nian Koranon!".[8]
- Je la nokto al la 2-an de aprilo la aerarmeo de Israelo faris batojn al Sektoro Gaza, mortiginte tri supozitajn teroristojn en aŭto apud la urbo Ĥan Junis. Oni sciigas ankaŭ pri unu vundito. Laŭ israelaj oficialaj informoj mortigitoj planis okazigi teroran agon dum Pesaĥo.[9]
- Ruĝa Kruco sciigas, ke almenaŭ 800 homoj pereis dum batalado en la urbo Duekoue (Eburbordo), precipe la 29-an de marto.[10]
- Muamar Kadafi refutis proponojn de la Nacia Transira Konsilio de Libio pri pafĉesigo kaj nomis proponitajn kondiĉojn neplenumeblaj.[11]
3-a de aprilo
redakti- En Najrobio (Kenjo) estis deklarite pri establo de la nova ŝtato Azania, kiu naskiĝis en la suda parto de Somalio. La prezidanto iĝis eksa somalia ministro pri defendo Moĥamed Abdi Gandi. La ĉefa celo estis proklamita batalo kontraŭ la islamisma grupo Al-Ŝabaab.[12]
- En la Atlantika Oceano estis trovitaj vrakoj de la aviadilo Airbus A330-200, kiu kraŝis tie la 1-an de junio 2009.[13]
- Polico uzis larmogason kaj pripafis kontraŭregistaran manifestacion en la urbo Taizo (Jemeno). 1 homo pereis, 1200 estis damaĝitaj.[14] Poste oni sciigis, ke pereis almenaŭ 12 homoj.[15]
- La prezidanto de Sirio Baŝar al-Asad ordonis al la eksa ministro pri agrikulturo Adel Safar formi novan registarn. Samtage en Damasko okazis manifestacio, kiun partoprenis miloj da homoj. Ĝi estis aranĝita tuj post enterigo de 8 homoj, pereintaj dum antaŭaj tumultoj.[16]
- En la sufisma moskeo de la urbo Dera Gazi Ĥan (Pakistano) dum religia festo okazis du sinsekvaj eksplodoj. 41 homoj pereis, inter 70 kaj 100 estis vunditaj.[17]
- Aerarmeo de Usono ĉesigis bombardon de Libio kaj baldaŭ retiriĝos el la regiono.[18]
- Komenciĝis la prezidanta balotado en Kazaĥio. Partoprenas ĝin: la nuna ŝtatestro Nursultan Nazarbajev, reprezentanto de la Komunista Unueca Partio de Kazaĥio Ĵambil Aĥmetbekov, la senatano Gani Kasimov kaj la ekologo Mels Eleŭsizov.[19]
- AFP sciigas, ke dum la enlanda batalado en Eburbordo jam pereis 1000 homoj. Daŭras batalo en Abiĝano.[20]
4-a de aprilo
redakti- La nuna usona prezidanto Barack Obama anoncis intencon reelektiĝi.[21]
- Laŭ antaŭaj oficialaj informoj pri rezultoj de la prezidanta balotado en Kazaĥio, la nuna prezidanto Nursultan Nazarbajev gajnis 95,5 % de la voĉdonoj, ĝiaj rivaloj draste malpli: Ĵambil Aĥmetbekov — 1,4 %, Gani Kasimov — 1,9 %, Mels Eleŭsizov — 1,2 %. La balotadon partoprenis 84 % de elektantoj.[22]
- Italio agnoskis la Transiran Nacian Konsilion de Libio sola laŭleĝa reprezentanto de la libia popolo.[23]
- La reprezentanto de la Nacia Transira Konsilio de Libio Ŝamseddin Abdulmelaĥ deklaris, ke la opozicio tute rifuzas transdonon de la ŝtatpovo al filoj de Muamar Kadafi — varianto, pri kio skribis antaŭe The New York Times.[24]
- Golfa Koopera Konsilo dum la eksterordinara kunsido akuzis Iranon pri subteno de kontraŭregistara protestado en Barejno.[25]
- Aerarmeo de Usono daŭrigos bombardon de Libio je plia diurno (ĝis la 4-an de aprilo) pro malbonigo de veterkondiĉoj, kaŭzinta ĝenadon por aliancanoj.[26]
- La subtenantoj de Alassane Ouattara sieĝis Abiĝanon (Eburbordo).[27] Aerfortoj de la UN kaj Francio bombardis fortikaĵojn de subtenantoj de la eks-prezidanto Laurent Gbagbo, lian rezidejon kaj la prezidantan palacon. Oni substrekas, ke tio kongruas kun la rezolucio de la UN N 1975.[28]
- Dum alteriĝo ĉe pluvego en la flughaveno de Kinŝasa (Demokratia Respubliko Kongo) kraŝis la aviadilo Bombardier CRJ-100 de la flugkompanio Airzena Georgian Airways. El 33 skipanoj kaj pasaĝeroj 32 homoj pereis (2 belgoj, 3 sudafrikanoj, 1 eburbordano), 1 kongano estis vundita.[29]
- Daŭras tumultoj en Kandagaro (Afganio), kie pereis jam pli ol 100 homoj.[30]
5-a de aprilo
redakti- Ramzan Kadirov estis inaŭgurita kiel prezidanto de Ĉeĉenio.[31]
- Subtenantoj de la elektita prezidanto de Eburbordo Alassane Ouattara okupis la oficejon de la antaŭa prezidanto Laurent Gbagbo.[32] Li kaŝis sin en bunkro kaj diris, ke li rifuzas rezigni je sia posteno kaj kapitulaci.[33]
- La reprezentanto de jemena opozicio Muĥammed Kaĥtan deklaris, ke ĝi pretas intertrakti kun la registaro ĉe perado de la Golfa Koopera Konsilo. Li substrekis, ke akceptata povas esti nur unu temo — kondiĉoj de transdono de la povo de la nuna prezidanto Ali Abdula Saleh al transira registaro, kiu okazigos liberan kaj demokratian balotadon.[34]
6-a de aprilo
redakti- En La-Pazo (Bolivio) okazis interpuŝiĝoj kontraŭ polico de manifestaciantoj, kiuj postulis plialtigon de salajroj.[35]
- Portugalio petis Eŭropan Union pri financa helpo.[36]
- La Internacia Olimpika Komitato aprobis inkludon en la programon de la Vintra Olimpiko de 2014 de kvin pliaj sportoj: virina skisaltado, duontuba neĝtabulado (vira kaj virina), miksita stafeto en biatlono, teama arta sketado, teama stafeto en sledado.[37]
- Rusio transdonis al Pollando pliajn 14 volumojn de la dokumentoj pri la kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010.[38]
- La sudana ministro pri eksteraj aferoj Ali Aĥmad Karti akuzis Israelon pri bombardo de teritorio de la lando. Laŭ li sekve de aeratako estis neniiginta aŭton, en kiu troviĝis du homoj. Tio okazis apud Sudanhavenurbo.[39]
- La eks-prezidanto de Kosovo Behgjet Pacolli konsentis ne reelektiĝi.[40]
- Subtenantoj de la elektita prezidanto de Eburbordo Alassane Ouattara ekŝturmis la bunkron de la antaŭa prezidanto Laurent Gbagbo. Ili ricevis ordonon kapti lin viva.[41]
- La milita gvidanto de libia opozicio Abdel-Fataĥ Junis akuzis NATO pri senfarado, pro kio aeratakoj ofte malfruas.[42] La reprezentanto de NATO Carmen Romero malaprobis tion.[43]
- Iu viro provis membruligi sin en la placo de Dam antaŭ reĝa palaco en Amsterdamo (Nederlando).[44]
- Ĉirkaŭ la 4-a horo je 70 km de la insulo Lampedusa (Italio) renversiĝis boato enhavanta kontraŭleĝajn elmigrintojn el Tunizio. 48 homoj estis savitaj, 15 korpoj trovitaj, pliaj 150 homoj estas konsiderataj malaperintaj.[45]
7-a de aprilo
redakti- Aerfortoj de NATO erare atakis libiajn ribelulojn. Pereis inter 5 kaj 13 homoj.[46]
- En nord-orienta parto de la insulo Honŝu, ĉe la bordo de la gubernio Mijagi (Japanio) okazis la tertremo forta je 7,4 gradoj laŭ la skalo de Richter.[47] Pereis 3 homoj, pli ol 100 estis vunditaj. Okazis liko de la radioaktiva akvo el la atomstacio Onagava.[48]
- La Golfa Koopera Konsilo proponis al la prezidanto de Jemeno Ali Abdula Saleh planon, laŭ kiu li ricevas azilon kaj garantiojn de sentuŝeco kontraŭ transdono de la povo al transira registaro.[49]
- La prezidanto de Sirio Baŝar al-Asad subskribis kelkajn ordonojn, inkluzive de tiu pri eldono de siriaj pasportoj al kurdoj (ĉirkaŭ 300 mil homoj) kaj forigo de malpermeso pri surhavo de nikabo en publikaj lokoj.[50]
- Estis elektita nova prezidanto de Kosovo — Atifete Jahjaga, unu el gvidanto de la polico de la lando. Por ŝi voĉdonis 80 el 100 ĉeestintaj deputitoj de la parlamento (el 120 entute). Ŝi estas komuna kandidato de la reganta koalicio (la Alianco por la Estonto de Kosovo kaj la Partio Demokratia de Kosovo) kaj la opozicia Ligo Demokratia de Kosovo.[51]
- En Rio-de-Ĵanejro (Brazilo) loka loĝanto Wellington Menezes de Oliveira pripafis lernejanojn en lernejo kaj poste pafmurdis sin aŭ estis mortigita de polico. Almenaŭ 12 homoj pereis kaj ĉirkaŭ 30 esti vunditaj.[52]
- Apud la urbo Netanja (Israelo) koliziis du trajnoj. 59 pasaĝeroj estis vunditaj.[53]
- En la ŝtato Tamaulipas (Meksiko) estis trovita amastombejo, enhavanta pli ol 40 kadavrojn. Oni supozas, ke temas pri viktimoj de la narkokartelo Los Zetas.[54]
8-a de aprilo
redakti- Oficialaj reprezentantoj de Eŭropa Unio taksis bezonatan helpon al Portugalio je 90 miliardojn da eŭroj.[55]
- Kelkcent homoj kolektiĝis en la placo Tahrir (Kairo, Egiptio) por postuli submeton al juĝo de la eks-prezidanto Hosni Mubarak.[56]
- Aerfortoj de NATO bombardis arsenalojn de la armeo de Muamar Kadafi, situantajn je 15 km sud-oriente de la urbo Az Zintan (Libio).[57]
- La prezidanto de Jemeno Ali Abdula Saleh rifuzis la planon, proponitan de la Golfa Koopera Konsilo.[58]
- En la urbo Taizo (Jemeno) polico kruele dispelis manifestacion, sekve de kio 4 homoj pereis, ĉirkaŭ 400 estis vunditaj.[59]
- Dum interpafado de armeo de Pakistano kaj talibanoj en apudaj al la limo de Afganio distriktoj estis mortigitaj 54 talibanoj, 3 militistoj kaj 3 lokaj civiluloj.[60]
- La prezidanto de Eburbordo Alassane Ouattara petis Eŭropan Union nuligi ekonomiajn sankciojn rilate al lia lando, establitajn la 30-an de marto.[61]
- En Rusio ekvalidis la leĝo pri cifereca subskribo.[62]
- La prezidanto de Kazaĥio Nursultan Nazarbajev renomumis Kerim Mesimov ĉefministro.[63]
- Hamaso deklaris pafĉesigon rilate al Israelo.[64]
- Nekonataj armitaj viroj kaptis rusiajn ĵurnalistojn apud la urbo Aĝdabija (Libio).[65] Post kelkaj horoj ili estis liberigitaj.[66]
- Miloj da sirianoj post vendreda preĝo eliris stratojn por manifestacii. Protestoj okazis en Daraa, Damasko kaj aliaj urboj. Polico dispelis homamasojn per larmogaso. Oni sciigas pri almenaŭ 3 pereintoj.[67] Vespere oni sciigis, ke en Daraa manifestaciantoj frakasis oficejon de la reganta partio Baazo kaj damaĝis la statuon de Bazil Asad, frato de la prezidanto. Post tio polico pripafis ilin, sekve de kio estis mortigitaj almenaŭ 17 homoj.[68] Sekvatage AFP sciigis pri 24 pereintoj. La registara novaĵagentejo SANA — pri 19 mortigitaj kaj 75 vunditaj sekurecservistoj.[69]
9-a de aprilo
redakti- Aerfortoj de NATO unuan fojon kaptis la aviadilon de libiaj ribeluloj, kiu rompis malpermeson pri flugado super la lando. La aviadilo MiG-23 alteriĝis post donitaj al ĝi ordonsignoj pri tio.[70] Samtage britaj aviadiloj Tornado GR4 neniigis 7 tankojn de subtenantoj de Muamar Kadafi.[71] Kadafiuloj trafis du helikopterojn de ribeluloj apud Brega.[72]
- Vespere subtenantoj de la eks-prezidanto de Eburbordo Laurent Gbagbo atakis la stabejon de la elektita prezidanto Alassane Ouattara en la hotelo Golf ((Abiĝano). Neniu estis damaĝita. Responde al tio trupoj de la UN-misio pripafis atakintojn.[73]
- En la vendocentro Ridderhof de la urbo Alphen aan den Rijn (Nederlando) 24-jara Tristan van der Vlis pripafis homojn kaj poste pafmortigis sin. Pereis 6 kaj estis vunditaj inter 10 kaj 15 homoj.[74][75]
- Ĉirkaŭ 100 mil homoj eliris stratojn de Taizo (Jemeno) kaj aliaj urboj de la lando por partopreni kontraŭregistarajn manifestaciojn.[59]
- Post la 2-a horo, kiam ekvalidas elirblokado, polico dispelis manifestaciantojn el de la placo Tahrir (Kairo, Egiptio).[56]
- Aerarmeo de Israelo faris kelkajn batojn en Gaza Sektoro. Estis mortigitaj almenaŭ 4 hamasanoj.[76]
10-a de aprilo
redakti- Dum enterigo de 27 pereintoj sekve de interpuŝiĝo kontraŭ polico la 8-an de aprilo miloj da homoj eliris stratojn de Daraa (Sirio) kaj estis pripafitaj de polico. Pereis 26 homoj. Oni sciigas ankaŭ pri 2 pereintoj en la urbo Homs.[77]
- Israelo deklaris sin preta ĉesigi pripafadon de Gaza Sektoro, se palestinanoj ne plu lanĉos raketojn al Israelo.[78]
- Irano elpelas 3 kuvajtojn diplomatojn responde al elpelo el Kuvajto komence de marto de 3 iranaj diplomatoj, akuzitaj pri spionado.[79]
11-a de aprilo
redakti- La eks-prezidanto de Eburbordo Laurent Gbagbo estis kaptita en sia bunkro kaj arestita. La elektita prezidanto Alassane Ouattara en televida alparolo al nacio diris, ke li estos juĝata.[80]
- En la metrostacio Oktjabrskaja en Minsko (Belorusio) je 18:00 (loka horo) eksplodis telestirita bombo kies povo konsistigis inter 5 kaj 7 kg je TNT-ekvivalento, sekve de kio 11 homoj pereis tuj kaj unu baldaŭ mortis en malsanulejo, ĉirkaŭ 149 estis vunditaj.[81]
- En Vieno (Aŭstrio) estis arestita la fama novnazio Gottfried Kuessel.[82]
- La prezidanto de Jemeno Ali Abdula Saleh aprobis la planon, proponitan de la Golfa Koopera Konsilo, kaj forlasi sian postenon. Li transdonos la povon al la vic-prezidanto Abdrabuh Mansur Hadi.[83]
12-a de aprilo
redakti- La egipta ministro pri antikvaĵoj Zaĥi Havass sciigis, ke en la Kairan muzeon estis revenigitaj la statuo de Tutanĥamono, 1 el 10 statuoj de uŝebti, bronza tubo kun ligna dampilo kaj parto da ventumilo — ĉiuj el la kolekto de Tutanĥamono.[84]
- En Latvio forpasis farmakologo Jānis Polis, kreinto de la kontraŭvirusa kuracilo rimantadino. Li havis 72 jarojn.[85]
- La siria rajtdefenda organizaĵo Siria deklaro sciigis, ke ekde komenciĝo de kontraŭregistaraj protestoj en la lando jam pereis ne malpli ol 200 homoj.[86]
- Apud la gubernio Ĉiba (Japanio) je 08:08 (loka horo) okazis la tertremo forta je 6,3 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ĝia epicentro troviĝis je 77 km oriente de Tokio.[87]
- La Administracio de UN pri kunordigo de la proksimorienta pacprocezo deklaris, ke la administracio de Palestina Aŭtonomio ĝenerale pretas iĝi la registaro de sendependa ŝtato.[88]
- Forpasis Sidney Harman, usona miardulo, posedanto de la magazeno Newsweek. Li havis 92 jarojn kaj mortis pro leŭkemio.[89]
- En la provinco Amran (Jemeno) policanoj atakis kontrolan punkton de armeanoj, subtenantoj de la opozicio, mortiginte oficiron kaj vundinte 2 soldatojn. Militistoj pafis responde, mortiginte 4 policanojn.[90]
- Microsoft eldonis la unuan provversion de Internet Explorer 10.[91]
13-a de aprilo
redakti- La senato de Urugvajo voĉdonis por abolicio de la amnestio por militistoj, kiuj faris krimojn kontraŭ homaj rajtoj dum la milita diktaturo.[92]
- La ĉefministro de Italio Silvio Berlusconi diris, ke ne plu kandidatiĝos en la parlamenta balotado 2013 kaj proponis kiel sia anstataŭulo la ministron pri justico Angelino Alfano.[93]
- En Jordanio ekfunkciis MEGA-Jordan, la plej granda en la mondo internet-katalogo de antikvaĵoj, entenanta informojn pri 10 750 vidindaĵoj. Ĝian kreadon dum 4 jaroj partoprenis la registaro de la lando, Getty Institute of Los Angeles kaj World Monuments Fund.[94]
- En Adeno (Jemeno) armeanoj pafmortigis 2 opoziciulojn, kiuj penis plifortigi barikadojn por protestakcioj.[90]
- Reprezentanto de la usona armeo agnoskis, ke certa kvanto da usonaj aviadiloj daŭre partoprenas operacon en Libio, sed ludas nur helpan rolon.[95]
- La ĉefministro de Kirgizio Omurbek Babanov eksiĝis laŭ propra iniciato por unu monato, pro akuzoj pri korupto.[96]
- La prezidanto de Belorusio Aleksandr Lukaŝenko deklaris, ke hieraŭ je 09:00 estis arestitaj organizantoj de la terora ago en la minska metroo. Ili ankaŭ agnoskis sin kulpaj pri eksplodoj la 3-an de julio 2008 en Minsko kaj la 23-an de septembro 2005 en Vitebsko.[97]
- Estis arestita la eks-prezidanto de Egiptio Hosni Mubarak.[98]
- Germanaj potencoj sciigis pri elpelo el la lando de 5 libiaj diplomatoj.[99]
- En amastombejo apud la urbo San Fernando (Tamaulipas, Meksiko) estis trovitaj pliaj 32 kadavroj — entute 120, ekde la 7-an de aprilo.[100]
- La partio Unueca Rusio deklaris, ke ĝi subtenos en la sekvontjara prezidanta balotado Dmitrij Medvedev nur se ne kandidatiĝos Vladimir Putin, estro de la partio. Ĝi ankaŭ opinias, ke la balotadon partoprenos unu el ili, laŭ farota interkonsento.[101]
14-a de aprilo
redakti- La ĉefministro de Sirio Adel Safar formis novan registaron.[102]
- Vespere en Vagaduguo (Burkino) militistoj pafis antaŭ la prezidenta palaco. Oni diras, ke tiel soldatoj de elita trupo, gardanta prezidanton, postulas pagon de salajroj.[103]
- Je la nokto al la 15-an de aprilo la prezidanto de Usono Barack Obama, tiu de Francio Nicolas Sarkozy kaj la ĉefministro de Britio David Cameron deklaris, ke la milita operaco de NATO en Libio daŭros ĝis eksiĝo de Muamar Kadafi.[104]
- Je ĉirkaŭ 06:00 (loka horo) okazis la tertremo en Japanio, forta je 6,1 gradoj laŭ la skalo de Richter. Ĝia epicentro troviĝis je 537 km nord-oriente de Tokio.[105]
15-a de aprilo
redakti- En Sirio post vendreda preĝo okazis kontraŭregistaraj manifestacioj en la urboj Homs, Daraa, Kamiŝli, Latakio kaj Ĝobar. En Homs protestantoj mortbatis polican oficiron.[106]
- La registaro de Armenio decidis igi ŝakon deviga fako en mezlernejoj jam ekde nuna jaro.[107]
- La Federacia Konsilio de Germanio aprobis la leĝon, laŭ kiu ekde la 1-an de julio deviga militservo estos haltigita por sendefinita tempo.[108]
- La Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio kondamnis du kroatajn generalojn pro krimoj faritaj de ili en 1995 kontraŭ lokaj serboj. Ante Gotovina estis kondamnita al 24 jaroj de malliberigo, Mladen Markač al 18 jaroj. La generalo Ivan Čermak estis agnoskita senkulpa kaj liberigita.[109]
- En Kandagaro (Afganio) kamikazo penetris en la policoficejon kaj eksplodigis sin. Pereis almenaŭ 3 homoj, inkluzive de estro de la provinca polico Ĥan Moĥammad Muĝaĥid.[110]
- En Sektoro Gaza stis trovita korpo de la itala ĵurnalisto Vittorio Arrigoni, kunlaboranto de la internacia bonfara organizaĵo International Solidarity Movement. Antaŭtage li estis kaptita de anoj de islamisma organizaĵo, kiu postulis de Hamas dum 30 horoj liberigi ĉiujn siajn anojn el malliberejoj.[111]
16-a de aprilo
redakti- Okazis la prezidanta balotado en Niĝerio.[112]
- La prezidanto de Sirio Baŝar al-Asad deklaris, ke esceptostato estos nuligita ene de proksima semajno.[113]
- Ekvalidas simpligita viza reĝimo inter Rusio kaj Turkio.[114]
- Associated Press informas, ke pro fulmotondroj kaj ventro ĝis 35 metrojn sekunde, inter la 14-an kaj la 15-an arilo pereis almenaŭ 9 homoj en la usonaj ŝtatoj Oklahomo, Arkansaso, Tenesio, Luiziano kaj Misisipio.[115]
- Forpasis la fama usona dezajnisto, juvelisto kaj parfumisto Bijan Pakzad.Li havis 68 jarojn kaj mortis pro apopleksio.[116]
- La Supera administracia tribunalo de Egiptio decidis malestabli la Naci-demokratian partion. Tuta havaĵo de la partio estu transdonita al la ŝtato.[117]
- Taĝikaj aŭtoritatoj konfirmis, ke la komandestro de la eksa Unuiĝinta taĝika opozicio Abdulo Raĥimov (kromnomo Mulo Abdulo) kaj ties bando estis likviditaj. Speciala operaco komenciĝis la 14-an de aprilo en la vilaĝo Samsolik (Nurabada distrikto), kie troviĝis kaŝtendaro de teroristoj. La 15-an de aprilo estis mortigitaj 15 gerilanoj, sekvan tagon — aliaj. Pereis 2 lokaj loĝantoj, kiuj helpis al milico, 2 milicanoj estis vunditaj.[118] Entute estis mortigitaj ĉirkaŭ 20 gerilanoj.[119]
17-a de aprilo
redakti- Laŭ Associated Press pro tornadoj en Usono pereis almenaŭ 45 homoj.[120]
- Forpasis la 16-jara israelano Daniel Viflih, grave vundita la 7-an de aprilo, kiam raketo, lanĉita de palestinaj teroristoj el Sektoro Gaza, trafis lernejan buson.[121]
- En Finnlando okazis la parlamenta balotado. Laŭ antaŭaj informoj, la unuan lokon gajnis Nacia koalicio, kiu ricevos 44 lokojn el 200. Do la nova ĉefministro evidente iĝos Jyrki Katainen. La duan lokon okupis Finnlanda socialdemokratia partio (42 lokoj), la trian — Veraj finnoj, la kvaran — Finnlanda Centro (35 lokoj). La balotadon partoprenis 70,4 % de voĉdonantoj.[122]
- La egipta ministro pri antikvaĵoj, unu el plej aŭtoritataj egiptologoj en la mondo Zaĥi Havass estis kondamnita por unu jaro de malliberigo kaj monpuno je 1600 usonaj dolaroj.[123]
- La Filadelfia orkestro (Usono) deklaris sin bankroto.[124]
- Ekfunkciis la unuaj retpaĝoj kun la "porna" domajna nomo .xxx.[125]
18-a de aprilo
redakti- Je la nokto al la 19-an de aprilo polico dispelis en la urbo Homs (Sirio) kontraŭregistaran manifestacion per larmogaso aj pafado. Almenaŭ 2 homoj estis vunditaj. Vespere la urbo estis blokita.[126]
- La Moskva urba juĝejo (Rusio) agnoskis la Movadon kontraŭ kontraŭleĝa enmigrado ekstremisma, do ĝi estu malpermesita.[127]
- Post sciigo pri antaŭaj rezultoj de la prezidanta balotado en Niĝerio eksplodis tumultoj, kiujn premas polico. Laŭ lastaj informoj la nuna prezidanto Goodluck Jonathan venkis en 21 balotdistriktoj el 36, gajninte 22,5 milionojn da voĉoj. Lia ĉefa rivalo Muhammadu Buhari venkis nur en 12 balotdistriktoj kaj ricevis 8,7 milionojn da voĉoj. Liaj subtenantoj kulpigas la prezidanton pri falsado.[112]
- Ribelintaj soldatoj en Burkino bruligis la domon de armeestro en la urbo Kaya kaj forrabis domon de alia alta oficiro. Ekde la 14-an de aprilo tumultoj flamas en kvar urboj: Kaya, Vagaduguo, Tenkodogo kaj Pô. Ili postulas pagu promesitan monon.[128] Samtage la prezidanto de la lando nomumis novan ĉefministron — tiun postenon okupis la burkina ambasadoro en Francio Luc-Adolphe Tiao.[129]
- Tri kaŝvestitaj teroristoj penetris oficejon de la Ministerio pri defendo en Kabulo (Afganio), sed estis malkovritaj kaj mortigitaj.[130]
- Haled Abu Falgha, la ĉefa kuracisto de unu el malsanulejoj de Misurata (Libio) diris, ke dum unu kaj duona sieĝo estis mortigitaj ĉirkaŭ milo kaj vunditaj ĉirkaŭ 3 miloj da homoj, el kiuj 80 % estis civiluloj.[131]
19-a de aprilo
redakti- En la VI kongreso de la Komunista partio de Kubo la unua sekretario estis elektita Raúl Castro, do Fidel Castro forlasis tiun postenon — unue ekde 1965.[132]
- Matene apud la urbo Goma (Demokratia Respubliko Kongo) rapide veturanta kamiono trafis apud rivero grupon da homoj, sekve de kio 32 homoj pereis kaj 9 estis vunditaj. Inter viktimoj dominas infanoj.[133]
- Britio refutis je konsiderado de la amendo de pakistana tribunalo pri ekstradicio de la eksa prezidanto Pervez Muŝaraf.[134]
- La siria ministro pri internaj aferoj Muhamad Ibragim aŝ-Ŝaar deklaris en ŝtata televido, ke la registaro jam aprobis la leĝon pri abolicio de esceptostato kaj baldaŭ ĝin subskribos la prezidanto. Ankaŭ estis malestablita la Supera tribunalo de ŝtata sekureco. Samtempe li diris, ke de nun estas malpermesitaj ĉiuj nesankciigitaj manifestacioj.[135]
- En Sanao (Jemeno) okazis interpuŝiĝoj de manifestaciantoj kaj polico, sekve de kio 5 opoziciuloj pereis, 60 estis vunditaj (el ili 23 tre grave). En Taizo dum pafado de polico kontraŭ manifestaciantoj pereis hazarda preteriranto.[136]
- La kurdoj okazigis protestojn en almenaŭ tri urboj de Turkio post kiam la Supera elektokonsilio rifuzis registri 7 kurdajn kandidatojn por la parlamenta balotado. En Dijarbakiro ĉirkaŭ 3 miloj da protestintoj priĵetis ŝtonojn kaj fajrojn al policanoj kaj estis dispelitaj per larmogaso kaj akvoĵetiloj, 5 manifestantoj kaptitaj. En Van kurdoj ekbruligis kelkajn bankojn kaj aliajn oficejojn, ĵetis brulbombojn al policanoj, el iuj 2 estis vunditaj. En Istanbulo ĉirkaŭ 3 mil homoj pace manifestaciis en centra placo.[137]
- Apud la urbo Tavango (Arunaĉal-Pradeŝo, Barato) kraŝis pasaĝera helikoptero, sekve dekio pereis almenaŭ 20 kaj estis vunditaj 3 homoj.[138]
- Reprezentanto de la Tutmonda manĝaĵa programo diris, ke ekde Tunizio al Libio tra interkonsentita kun libiaj potencoj humaneca koridoro ekveturis la unua karavano kun 240 tunoj da faruno kaj altkaloriaj biskvitoj. Manĝaĵon ricevos loĝantoj de la urboj Tripolio, Az Zintan, Nalut, Zavija, Efrin, Mezda, Al-Rejba.[139]
20-a de aprilo
redakti- La libia ministro Abdul Ati al-Obejdi en intervjuo al okcidentaj amaskomunikiloj diris, ke la registaro pretas okazigi liberan balotadon duonjaron post fino de la civila milito.[140]
- La ĉefo de la brita diplomataro en Malavio Fergus Cochrane-Dyet estis deklarita persona non grata kaj devas forlasi la landon ene de 72 horoj. Tion elvokis publikigo de malafablaj rimarkoj de la diplomato pri la nuna pezidanto Bingu wa Mutharika, skribitaj en diplomatia letero, sed iel likintaj en amaskomunikilojn.[141]
- En la urbo Al-Hudaida (Jemeno) nekonata motorciklisto pripafis tendaron de opoziciuloj. 1 homo pereis kaj 8 estis vunditaj. En Adeno okazis interpuŝiĝoj de manifestaciantoj kaj polico, sekve de kio 1 policano pereis kaj 3 estis vunditaj.[136]
21-a de aprilo
redakti- Usono sendis al Libio senstiritajn aviadilojn.[142]
- La prezidanto de Sirio Baŝar al-Asad subskribis la dekreton pri nuligo de esceptostato kaj malestablo de la Supera tribunalo de ŝtata sekureco.[143]
- En la brazilia subŝtato Amazonio kraŝis malgranda aviadilo 7 homoj pereis (3 viroj, 3 virino, 1 infano), 8 postvivis. Ĝi apartenas al la flugkompanio Amazonav Taxi Aereo kaj flugis el la urbo Manaus al Santarém.[144]
22-a de aprilo
redakti- Ĉe la limo inter Kamboĝio kaj Tajlando, apud la templo Pra Vihear je la 6-a horo komenciĝis interpafado, daŭrinta 4,5 horojn. Ambaŭ flankoj kulpigas unu la alian. Almenaŭ 1 tajlanda militisto pereis, 5 estis vunditaj.[145]
- Forpasis la fama soveta, rusia, israela artisto kaj reĝisoro Miĥail Kozakov. Li havis 76 jarojn kaj mortis pro pulma kancero.[146]
- La admiralo Mikle Mullen, prezidanto de la Usona Stabestraro sciigis, ke batala potencialo nur surteraj trupoj de la libia armeo estis malaltigita je 30-40 %.[147]
- Interpuŝiĝoj de manifestantoj kaj polico okazis en la siriaj urboj Homs, Hama, Daraa, Damasko. Laŭ opoziciuloj polico uzis batalajn kartoĉojn, laŭ la registaro — ne. Pereis laŭ diversaj informoj inter 40 kaj 68 homoj.[148]
23-a de aprilo
redakti- En Japanio forpasis Norio Ohga, eks-prezidanto de Sony (1982-1995). Li havis 81 jarojn kaj mortis pro multorgana manko.[149]
- La reganta jemena partio Ĝenerala Popola Kongreso sciigis al la Golfa Koopera Konsilo, ke ĝi pretas plene aprobi la proponitan planon pri solvo de la politika krizo en tiu ĉi lando.[150]
- Je 65 km de la urbo Har (Pakistano), ĉe la limo kun Afganio, kamikazo eksplodigis sin apud aŭto, en kiu troviĝis Malik Manasib Khan, ĉefo de loka milico, batalanta kontraŭ Talibano. Li kaj 4 liaj kunvojaĝantoj pereis, 5 homoj estis vunditaj.[151]
- En Akapulko (Meksiko) oni trovis en salono de beligado kadavrojn de du virinoj kaj 14-jara knabino kun distranĉitaj gorĝoj. Poste surstrate estis trovitaj kadavroj de 2 pliaj virinoj, laborintaj en sama salono kaj same murditaj. Oni supozas, ke temas pri interbatalo de narkotikaj karteloj.[152]
- Je la nokto al la 24-an de aprilo proksime de la urbo Nabluso (Israelo), apud la tombejo de Josefo, estis pripafita fare de palestina polico grupo da judaj kredantoj kiuj estis enirintaj tien kontraŭleĝe. 1 homo estis mortigita, 2 aŭ 3 vunditaj.[153]
- En Damasko (Sirio) polico pripafis funebran procesion honore al 80 manifestantoj pereintaj la 22-an de aprilo. Oni sciigas, ke en la urboparto distrikto Duma estis mortigitaj 4 homoj, en la distrikto Barzeh — 3. En la urbo Ezreh pereis 3 homoj.[154]
- En la urbo Brindizio (Italio) estis arestita Francesco Campana, 38-jara ĉefo de la mafia grupo Sacra Corona Unita.[155]
- Sekve de interpafado ĉe la limo inter Kamboĝio kaj Tajlando pereis 4 homoj. Entute jam pereis 6 kamboĝanoj kaj 4 tajlandanoj[156]
- Aviadiloj de NATO bombardis Tripolio (Libio). Libiaj potenculoj deklaris, ke pro aeratakoj de NATO libia armeo retiriĝos el apud Misurata, post kio lokaj triboj interkonsentos kun ribeluloj aŭ daŭrigos sieĝon memstare.[157] La usona senatano John McCain dum sia vizito en Bengazi alvokis ĉiujn landojn kaj aparte Usonon agnoski la Nacian Transiran Konsilion sola laŭleĝa reprezentanto de la libia popolo kaj doni al ĝi armilojn kaj militinstruistojn. Usono tuj refutis tiun ideon.[158]
24-a de aprilo
redakti- En Turkmenio estis nuligita la elira ekzameno en mezlernejoj pri Ruĥname — libro, verkita de la antaŭa prezidanto Saparmurat Nijazov. Ĝin anstataŭos tiu pri informadiko.[159]
25-a de aprilo
redakti- Komenciĝis la prezidanta balotado en Ĉado.[160]
- En la urbo Sibi (Pakistano) 4 motorciklistoj pripafis kaj bruligis buson, pereis almenaŭ 15 homoj, inter ili multaj virinoj kaj infanoj.[161]
- Irana ambasadoro en Barejno estis deklarita persona non grata.<[162]
- Usono decidis evakui el Sirio plejparton da kunlaborantoj de ambasadorejo kaj ĉiujn iliajn familianojn.[163]
- Matene en Daraa (Sirio) estis enigitaj armeaj trupoj, inter 3 kaj 5 mil militistoj kun pezaj kirasaŭtoj. Dum interpuŝiĝoj pereis almenaŭ 25 homoj. Elektroprovizado estis ĉesigita, telefonio preskaŭ ne funkcias.[164] Sirio fermis limon ĉe Jordanio.[165]
- Armeaj trupoj faris raketan baton al Misurata (Libio). Pereis ĉi 30 homoj, 60 estis vunditaj.[166]
- En Abiĝano (Eburbordo) okazas milita operaco kontraŭ subtenantoj de la eks-prezidanto Laurent Gbagbo.[167]
- Italio decidis aliĝi al la milita operaco de NATO en Libio.[168]
- Aviadiloj de NATO bombardis rezidejon de Muamar Kadafi en Tripolio (Libio), kiu estis detruita. Laŭ libiaj aŭtoritatoj pereis 3 kaj estis vunditaj 45 homoj.[169][170]
26-a de aprilo
redakti- En Kairo (Egiptio) komenciĝis juĝprocezo super la eks-ministro pri internaj aferoj Habib al-Adli.[171]
- En Nord-Koreion alveturis kun tritaga vizito delegacio, inkluzivanta eksajn ŝtatestrojn Jimmy Carter, Martti Ahtisaari, Mary Robinson kaj Gro Harlem Brundtland.[172]
- En Karaĉio (Pakistano) matene estis eksplodigitaj du busoj kun militistoj. Pereis 3 kaj estis vunditaj pli ol 30 homoj.[161]
- Oni sciigas, ke en Daraa (Sirio) jam pereis 35 kaj estis kaptitaj ĉirkaŭ 500 homoj.[173]
27-a de aprilo
redakti- Al ribelantaj soldatoj en Burkinio aliĝis reprezentantoj de polico.[174]
- Matene en la flughaveno de Kabulo (Afganio) la 45-jara eksa piloto de la afgana aerarmeo pripafis siajn usonajn kolegojn kaj estis pafmortigita mem. Pereis 8 militistoj kaj 1 civilulo.[175]
- La eks-prezidanto de Kostariko Miguel Ángel Rodríguez estis kondamnita al 5-jara malliberigo pro tio, ke li prenis koruptomonon je 800 mil usonaj dolaroj de la firmao Alcatel kontraŭ registara kontrakto je 149 milionoj da usonaj dolaroj.[176]
- Forpasis Igor Kon, fama rusia seksologo. Li havis 82 jarojn.[177]
- Sekve de aeratako de NATO en Misurata (Libio) pereis 11 ribeluloj.[178]
- En Sanao (Jemeno) dum dispelo de kontraŭregistara manifestacio pereis 11 kaj estis vunditaj pli ol 100 homoj.[179]
- Egipta skoltado informis, ke danke al ĝia perado Hamaso kaj Fath interkonsentis pri establo de regisrato de la nacia unuiĝo kaj okazigo de balotado.[180]
- 30 anoj de la siria partio Baazo publike deklaris sian eksiĝon post kiam en ilian urbon Banijazo estis enigitaj armeaj trupoj.[181]
28-a de aprilo
redakti- En populara inter fremdlandaj turistoj kafeo en la placo Ĝamaa el-Fanaa de Marakeŝo (Maroko) eksplodiĝis bombo. Pereis 16 kaj estis vunditaj 23 homoj, precipe fremdlandanoj.[182]
- Oni sciigas, ke en la irana meĝliso komenciĝis la procedo pri impiĉmento (eksigo) de la prezidanto Mahmud Ahmadineĵad.[183]
- Pro tornado en Usono dum tri tagoj pereis almenaŭ 70 homoj (45 en Alabamo, po 11 en Misisipio kaj Arkansaso, 3 en Misurio kaj Tenesio).[184] Poste oni sciigis, ke en sola Alabamo pereis ne malpli ol 128 homoj.[185]
- Matene je 90 km de Dako (Bangladeŝo) pramo koliziis kontraŭ ŝarĝoŝipo, droninta antaŭ kelkaj tagoj. El inter 70 ĝis 200 pasaĝeroj saviĝis 60, estis trovitaj jam inter 28 kaj 32 kadavroj.[186]
- Armeestroj de Tajlando kaj Kamboĝio interkonsentis pri pafĉesigo.[187]
- Rusiaj aŭtoritatoj deklaris, ke en majo 2011 rusiaj firmaoj ĉesigos eksportadon de nafto por plenigi internan merkaton.[188]
29-a de aprilo
redakti- En Hanovro (Germanio) forpasis la fama rusia pianisto Vladimir Krajnev. Li havis 67 jarojn.[189]
- Hungara prokuroraro postulis senigi je imuneco la eksan ĉefministron de la lando Ferenc Gyurcsány. Li estas akuzata pri trouzo de plenpovoj.[190]
- Kvanto da pereintoj pro tornado en Usono jam atingis almenaŭ 305. En Alabamo pereis 204 kaj estis vunditaj almenaŭ 1700 homoj, en Tenesio pereis 34, en Misisipio 33, en Georgio 14, en Arkansaso 12, en Virĝinio 5, en Misurio 2, en Kentukio 1.[191]
- La ĉerko kun restaĵoj de la papo Johano Paŭlo la 2-a estis elportita el la baziliko de Sankta Petro de Romo. La 1-an de majo devos okazi lia beatigo.[192]
- En Westminster (Britio) okazis geedziĝa ceremonio de la princo Vilhelmo kaj Kate Middleton.[193]
- Tunizia armeo elbatis libiajn armeajn trupojn el la tunizia teritorio, inkluzive de la urbo Dehiba. Libiaj ribeluloj denove okupis la apudliman kontrolpunkton Dahiba-Vazen.[194]
- Estis decidita atribui la titolon la urbo de milita gloro al tri pliaj rusiaj urboj Anapa, Kolpino kaj Starij Oskol.[195]
- En la vilaĝo Progres (Kabardio-Balkario, Rusio) dum speciala operco estis likviditaj 10 islamismaj teroristoj, inkluzive de 2 virinojn kaj supozeble la gvidanto de lokaj islamistoj Asker Ĝapujev.[196]
- En Sirio okazis la tago de kolerego, kiun partoprenis loĝantoj de 50 loĝlokoj. Laŭ informoj de AFP pereis 55 homoj, inkluzive de 4 militistoj. En Daraa estis mortigitaj 32 civiluloj kaj 4 militistoj. En Homs pereis 15 civiluloj kaj 3 policanoj. En Latakio pereis 1 homo.[197] Parto da militistoj transiris al opozicio.[198]
- En la provinco Beni Suef (Egiptio) renversiĝis pramo, sekve de kio pereis almenaŭ 43 homoj.[199]
30-a de aprilo
redakti- Forpasis la argentina verkisto kaj rajtdefendanto Ernesto Sábato. Li havis 99 jarojn kaj mortis pro bronkito.[200]
- Talibano oficiale deklaris pri komenco de la printempa ofensivo en Afganio kaj avertis pacajn civilulojn kontraŭ ĉeestado en publikaj lokoj kaj apud militbazoj.[201]
- En la ĉefurbo de la Maldivoj Maleo okazis vespere kontraŭregistara manifestacio, kiun partoprenis 5000 homoj. Ili protestis kontraŭ malplibonigo de ekonomia situacio kaj postulis eksiĝon de la prezidanto Mohamed Naŝid. Polico dispelis manifestaciantojn per gumbastonoj kaj larmogaso. Ĉirkaŭ 30 homoj estis kaptitaj.[202]
- Je la nokto al la 30-an de aprilo la libia ŝtatestro Muamar Kadafi en televida alparolo alvokis NATO al intertraktado kaj alvokis ribelulojn ĉesigu militon.[203] NATO refutis tiun proponon.[204]
- La prezidanto de Jemeno Ali Abdula Saleh refutis subskribi la interkonsenton pri sia eksiĝo. Li diras, ke ĝin devas subskribi ne li, sed reprezentantoj de la reganta Ĝenerala Popola Kongreso. Ankaŭ li postulas resti en sia posteno dum 30 tagoj por observi transdonon de povo.[205]
Referencoj
redakti- ↑ Совет безопасности ООН собрался на экстренное совещание ruse
- ↑ UN Staff Killed In Afghan Koran Protest angle
- ↑ В Бенгази озвучили условия возможного перемирия ruse
- ↑ Ливийские повстанцы пошли в организованное наступление ruse
- ↑ 3-day intensive search for missing tsunami victims begins angle
- ↑ Guatemala first couple's divorce on hold angle
- ↑ Талибы напали на базу НАТО в Кабуле ruse
- ↑ Талибы присоединились к массовым беспорядкам в Кандагаре ruse
- ↑ Израиль уничтожил трех боевиков ХАМАСа ruse
- ↑ На западе Кот-д'Ивуара погибли не менее 800 человек ruse
- ↑ Каддафи отверг предложение о перемирии с повстанцами ruse
- ↑ В Африке появилось новое государство ruse
- ↑ Wreckage from Air France jet found in Atlantic angle
- ↑ На юге Йемена полиция ранила 1200 демонстрантов ruse
- ↑ При разгоне демонстрации в Йемене убиты более десяти человек ruse
- ↑ Президент Сирии назначил нового премьер-министра ruse
- ↑ 41 человек погиб в результате теракта на востоке Пакистана ruse
- ↑ US begins withdrawing forces from Libya no-fly zone angle
- ↑ В Казахстане начались президентские выборы ruse
- ↑ Число жертв столкновений на западе Кот-д'Ивуара достигло тысячи ruse
- ↑ Обама начал предвыборную кампанию ruse
- ↑ Назарбаев набрал на президентских выборах более 95 процентов голосов ruse
- ↑ Италия признала Национальный переходный совет законной властью Ливии ruse
- ↑ Ливийская оппозиция отказалась от переговоров с детьми Каддафи ruse
- ↑ Арабские страны обвинили Иран в поддержке беспорядков в Бахрейне ruse
- ↑ США согласились продлить бомбардировки в Ливии на одни сутки ruse
- ↑ Повстанцы взяли в осаду главный город Кот-д'Ивуара ruse
- ↑ В Кот-д'Ивуаре началась военная операция ООН и Франции ruse
- ↑ Найден "черный ящик" разбившегося в Конго самолета ООН ruse
- ↑ Афганцы протестуют против убийства мирных жителей солдатами НАТО ruse
- ↑ Кадыров вступил в должность главы Чечни ruse
- ↑ В Кот-д'Ивуаре захвачена резиденция бывшего президента ruse
- ↑ Президент Кот-д'Ивуара отказался сложить полномочия ruse
- ↑ Йеменская оппозиция согласилась на переговоры с властями ruse
- ↑ Una violenta manifestación de mineros asedia la casa de Gobierno en La Paz hispane
- ↑ Португалия обратилась за помощью к ЕС ruse
- ↑ В программу Сочи-2014 включили пять новых дисциплин ruse
- ↑ Россия передала Польше новые материалы по катастрофе Ту-154 ruse
- ↑ Судан обвинил Израиль в авианалете ruse
- ↑ Afër marrëveshjes albane
- ↑ В столице Кот-д'Ивуара начался штурм президентского бункера ruse
- ↑ Ливийские повстанцы обвинили НАТО в бездействии ruse
- ↑ НАТО отвергло обвинения ливийских повстанцев в бездействии ruse
- ↑ Man steekt zichzelf in brand op de Dam nederlande
- ↑ В Средиземном море перевернулся баркас с 200 мигрантами ruse
- ↑ НАТО отказалось признать удар по ливийским повстанцам своей ошибкой ruse
- ↑ Новое землетрясение в Японии вызвало угрозу цунами ruse
- ↑ На японской АЭС "Онагава" произошла утечка радиоактивной воды ruse
- ↑ Страны Персидского залива подготовили план отставки президента Йемена ruse
- ↑ Президент Сирии дал местным курдам гражданство ruse
- ↑ Женщина-полицейский стала новым президентом Косово ruse
- ↑ Autoridades confirmam mortes de crianças após invasão de escola em Realengo portugale
- ↑ Dozens hurt in train collision near Netanya angle
- ↑ На севере Мексики нашли 40 трупов ruse
- ↑ Portuguese Bailout Terms Discussed angle
- ↑ 56,0 56,1 Egypt military beats protesters, fires shots Arkivigite je 2011-08-10 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Авиация НАТО разбомбила военные склады сил Каддафи ruse
- ↑ Президент Йемена отверг план передачи власти переходному правительству ruse
- ↑ 59,0 59,1 На улицы йеменского города Таиз вышли 100 тысяч протестующих ruse
- ↑ В результате боя в Пакистане убиты 54 боевика ruse
- ↑ Ouattara calls for Ivory Coast sanctions to be lifted angle
- ↑ В России ввели электронную подпись ruse
- ↑ Назарбаев подписал указ о назначении Масимова премьер-министром Казахстана ruse
- ↑ ХАМАС объявил о прекращении огня ruse
- ↑ В Ливии вооруженные люди захватили российских журналистов ruse
- ↑ В Ливии освобождены российские журналисты ruse
- ↑ В Сирии возобновились акции протеста ruse
- ↑ Число погибших в Сирии достигло 17 человек ruse
- ↑ В Сирии погибли 24 участника акций протеста ruse
- ↑ Самолеты НАТО перехватили истребитель повстанцев над Ливией ruse
- ↑ ВВС Великобритании уничтожили 7 танков сторонников Каддафи ruse
- ↑ Сторонники Каддафи сбили два вертолета повстанцев ruse
- ↑ В Кот-д'Ивуаре совершено нападение на штаб избранного президента ruse
- ↑ Жертвами голландского стрелка стали шесть человек ruse
- ↑ Личность голландского стрелка установлена ruse
- ↑ Palestinians: Hamas commander, 2 bodyguards killed in IDF Gaza strike angle
- ↑ В Сирии застрелены 26 демонстрантов ruse
- ↑ Израиль согласился на перемирие с ХАМАСом ruse
- ↑ Iran expels 3 Kuwait diplomats in spy row Arkivigite je 2011-04-14 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Ivory Coast: Gbagbo held after assault on residence angle
- ↑ Выросло число погибших в минском метро ruse
- ↑ Sechs Wohnungen durchsucht germane
- ↑ Yemen's Saleh accepts Gulf peace plan - office Arkivigite je 2011-07-27 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ В Каирский музей вернули статую Тутанхамона ruse
- ↑ В Латвии скончался изобретатель римантадина ruse
- ↑ Сирийские правозащитники насчитали 200 убитых манифестантов ruse
- ↑ Недалеко от Токио произошло землетрясение ruse
- ↑ ООН увидела в Палестинской автономии признаки государства ruse
- ↑ Sidney Harman 1918-2011 angle
- ↑ 90,0 90,1 В Йемене произошла перестрелка между военными и полицией ruse
- ↑ Native HTML5: First IE10 Platform Preview Available for Download angle
- ↑ Сенат Уругвая отменил амнистию военных преступников ruse
- ↑ Silvio Berlusconi names justice minister Angelino Alfano as likely successor angle
- ↑ Иордания открыла самый большой в мире интернет-каталог древностей ruse
- ↑ Самолеты США продолжили бомбить Ливию ruse
- ↑ Обвиненный в коррупции вице-премьер Киргизии сложил полномочия ruse
- ↑ Лукашенко объявил о раскрытии теракта в минском метро ruse
- ↑ Мубарака арестовали ruse
- ↑ Из Германии выслали пятерых ливийских дипломатов ruse
- ↑ В приграничном мексиканском штате нашли 32 трупа ruse
- ↑ "Единая Россия" назвала условия поддержки Медведева в 2012 году ruse
- ↑ В Сирии сформировано новое правительство ruse
- ↑ Недовольные военные открыли стрельбу в резиденции президента Буркина-Фасо ruse
- ↑ Лидеры коалиции в Ливии пообещали свергнуть Каддафи ruse
- ↑ На северо-востоке Японии произошло сильное землетрясение ruse
- ↑ Сирии демонстранты насмерть забили полицейского ruse
- ↑ В Армении решили сделать шахматы обязательным школьным предметом ruse
- ↑ Bundesrat besiegelt Aussetzung der Wehrpflicht Arkivigite je 2011-04-20 per la retarkivo Wayback Machine germane
- ↑ Хорватский генерал получил 24 года за массовые убийства сербов ruse
- ↑ В результате теракта погиб глава полиции Кандагара ruse
- ↑ В секторе Газа похитили и убили итальянского активиста ruse
- ↑ 112,0 112,1 Результаты президентских выборов спровоцировали беспорядки в Нигерии ruse
- ↑ Глава Сирии назвал сроки отмены режима чрезвычайного положения ruse
- ↑ Россия и Турция перешли на упрощенный визовый режим ruse
- ↑ Powerful spring storms kill 9 in Ark., Okla. angle
- ↑ Продавец шика ruse
- ↑ Египетский суд распустил партию Мубарака ruse
- ↑ Власти Таджикистана подтвердили ликвидацию Мулло Абдулло ruse
- ↑ Президент Таджикистана велел позаботиться о детях убитых боевиков из банды Мулло Абдулло ruse
- ↑ Число жертв торнадо в США возросло до 45 человек ruse
- ↑ Скончался раненный при обстреле школьного автобуса израильтянин ruse
- ↑ "Истинные финны" заняли третье место на выборах в Финляндии ruse
- ↑ Главный археолог Египта приговорен к году тюрьмы ruse
- ↑ 'A chance . . . to save this great treasure' Arkivigite je 2011-04-23 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ XXX domain names go live angle
- ↑ В сирийском городе по демонстрантам открыли огонь ruse
- ↑ Мосгорсуд запретил ДПНИ ruse
- ↑ Повстанцы в Буркина-Фасо сожгли дом командующего армией ruse
- ↑ В Буркина-Фасо назначен новый премьер-министр Arkivigite je 2011-04-21 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- ↑ Смертник в военной форме проник в здание минобороны Афганистана ruse
- ↑ Потери повстанцев в Мисурате достигли тысячи человек ruse
- ↑ Фидель Кастро официально ушел с поста главы кубинских коммунистов ruse
- ↑ В Конго грузовик на скорости въехал в толпу детей ruse
- ↑ UK refuses to handover Pervez Musharraf angle
- ↑ Правительство Сирии отменило режим чрезвычайного положения ruse
- ↑ 136,0 136,1 В Йемене мотоциклист обстрелял спящих манифестантов ruse
- ↑ Курды устроили беспорядки в нескольких городах Турции ruse
- ↑ В авиакатастрофе в Индии погибли 20 человек ruse
- ↑ В Ливию начала поступать гуманитарная помощь ООН ruse
- ↑ Режим Каддафи согласился провести свободные выборы ruse
- ↑ British diplomat ordered to leave Malawi after branding president 'autocratic' and 'combative' angle
- ↑ США направили в Ливию беспилотники ruse
- ↑ Президент Сирии официально отменил полувековой режим ЧП ruse
- ↑ В авиакатастрофе над бразильской Амазонией погибли семь человек ruse
- ↑ границе Таиланда и Камбоджи произошла новая перестрелка Arkivigite je 2012-01-05 per la retarkivo Wayback Machine ruse
- ↑ Старый солдат ruse
- ↑ Американцы оценили потери войск Каддафи ruse
- ↑ В столкновениях с полицией погибли 68 сирийцев ruse
- ↑ Умер бывший глава Sony ruse
- ↑ Saleh agrees to quit under GCC deal: spokesman Arkivigite je 2011-04-26 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ В Пакистане убили главного по борьбе с "Талибаном" ruse
- ↑ Five women brutally murdered in Mexico beach resort Arkivigite je 2011-04-25 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ На Западном берегу обстреляли группу верующих ruse
- ↑ В Сирии снайперы открыли огонь по похоронной процессии ruse
- ↑ Top mobster nabbed in Italy angle
- ↑ Число погибших в боях на границе Камбоджи и Таиланда возросло до десяти ruse
- ↑ Самолеты НАТО нанесли новые удары по центру Триполи ruse
- ↑ Джон Маккейн предложил признать мятежное правительство Ливии ruse
- ↑ В Туркмении "Рухнаму" заменили на информатику ruse
- ↑ Президентские выборы начались в Чаде ruse
- ↑ 161,0 161,1 В Пакистане при нападении на три автобуса погибли 18 человек ruse
- ↑ Иранского дипломата в Бахрейне объявили персоной нон грата ruse
- ↑ Из Сирии эвакуируют сотрудников американского посольства ruse
- ↑ В сирийском городе Дараа погибли 25 человек ruse
- ↑ Сирия закрыла границу с Иорданией ruse
- ↑ При ударе сторонников Каддафи по Мисурате погибли 30 человек ruse
- ↑ В крупнейшем городе Кот-д'Ивуара возобновилась стрельба ruse
- ↑ Итальянские ВВС присоединятся к операции НАТО в Ливии ruse
- ↑ Резиденция Каддафи повреждена в результате бомбардировки ruse
- ↑ Авиация НАТО нанесла новые удары по Триполи ruse
- ↑ В Египте начался суд над бывшим министром внутренних дел ruse
- ↑ Экс-президент США Джимми Картер прибыл в Северную Корею ruse
- ↑ Число жертв в сирийском городе Дараа выросло до 35 человек ruse
- ↑ К беспорядкам в Буркина-Фасо присоединилась полиция ruse
- ↑ Все убитые в аэропорту Кабула были американцами ruse
- ↑ Экс-президента Коста-Рики отправили в тюрьму за взятку от Alcatel ruse
- ↑ Умер ученый Игорь Кон ruse
- ↑ Witness: NATO airstrike kills 11 rebels in Misrata Arkivigite je 2011-08-17 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Security forces open fire on protesters in Yemen, sources say Arkivigite je 2016-03-08 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ Египет помог движениям ФАТХ и ХАМАС помириться ruse
- ↑ Из сирийской партии власти начался исход активистов ruse
- ↑ Власти Марокко увидели во взрыве след "Аль-Каеды" ruse
- ↑ Иранский парламент решил сместить Ахмадинеджада ruse
- ↑ Число погибших от торнадо в США возросло до 70 человек ruse
- ↑ Число жертв торнадо в США превысило 160 человек ruse
- ↑ Число утонувших при крушении парома в Бангладеш выросло до 33 человек ruse
- ↑ Таиланд и Камбоджа договорились о прекращении огня ruse
- ↑ Россия прекратит экспорт нефтепродуктов ради внутреннего рынка ruse
- ↑ Умер пианист Владимир Крайнев ruse
- ↑ Прокуратура Венгрии потребовала лишить бывшего премьера иммунитета ruse
- ↑ От торнадо в США погибли более 300 человек ruse
- ↑ Гроб с телом Иоанна Павла II вынесли из склепа ruse
- ↑ Принц Уильям и Кейт Миддлтон поженились ruse
- ↑ Сторонников Каддафи выбили из Туниса ruse
- ↑ В России появятся еще три "Города воинской славы" ruse
- ↑ Убит лидер боевиков Кабардино-Балкарии ruse
- ↑ В ходе сирийского "Дня гнева" погибли 55 человек ruse
- ↑ Сирийский "День гнева" прошел в 50 городах страны ruse
- ↑ В Ниле утонули 43 пассажира парома ruse
- ↑ Argentine writer Ernesto Sabato dies, age 99 angle
- ↑ Талибы объявили о начале весеннего наступления в Афганистане ruse
- ↑ Демонстрация на Мальдивах закончилась арестами ruse
- ↑ Libya's Gaddafi calls for negotiation with NATO Arkivigite je 2014-11-26 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ НАТО отказалось от переговоров с Каддафи до прекращения огня ruse
- ↑ Президент Йемена передумал уходить в отставку ruse