Arondismento Prades
arondismento de Francio
La arondismento Prades (france arrondissement de Prades, okcitane arrondiment de Prada) estas administra parto de Francio nomata arondismento. Ĝi lokiĝas en la departemento Orientaj Pireneoj, france Pyrénées-Orientales [piʁene oʁjɑ̃tal], katalune Pirineus Orientals, okcitane Pirenèus Orientals, en la administra regiono Okcitanio. La arondismenta ĉefurbo estas la samnoma urbo Prades, okcitane Prada. Komence de la jaro 2022 en la arondismento vivis 60 911 personoj sur areo de 1 845 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 33 loĝantoj/km².
Arondismento Prades | |
france: Arrondissement de Prades
okcitane: Arrondiment de Prada | |
Administra unuo | |
Departementa mapo kun la arondismento ruĝe akcentita
| |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Okcitanio |
Departemento | Orientaj Pireneoj (Pirenèus Orientals/Pyrénées-Orientales) |
Ĉefurbo | Prades |
Areo | 1 845 km² (184 500 ha) |
Loĝantaro | 60 911 (2022) |
Denseco | 33 loĝ./km² |
INSEE-kodo | 663 |
Komunumoj | 123 |
Vikimedia Komunejo: Arrondissement Prades | |
La arondismento ekde administra reformo de marto 2015 inkludas komunumojn de 4 kantonoj.