Arthur et les Minimoys (filmo)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Arthur et les Minimoys |
Arthur et les Minimoys ("Arturo kaj la Minimojoj") estas franca filmo de Luc Besson, adaptita el la libro "Arthur et les Minimoys" kaj aperinta la 13-an de decembro 2006 en Francio.
Arthur et les Minimoys | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Arthur and the Minimoys |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 29 nov. 2006 |
Ĝenro | fantasta filmo, porfamilia filmo, aventura filmo, filmo bazita sur romano, aktora-movbilda filmo |
Kameraado | Thierry Arbogast |
Reĝisoro(j) | Luc Besson |
Produktisto(j) | Luc Besson |
Scenaro | Luc Besson • Céline Garcia |
Filmita en | Normandio |
Loko de rakonto | Normandio |
Muziko de | Éric Serra • John Powell |
Rolantoj | Freddie Highmore • Madonna • Snoop Dogg • David Bowie • Robert De Niro • Jason Bateman • Jimmy Fallon • Mia Farrow • Anthony Anderson • Ron Crawford • Adam LeFevre • Lee Delong • Christian Erickson • Penny Balfour • Tonio Descanvelle • David Suchet • Emilio Estevez • Harvey Keitel • Rob Corddry • Nate Corddry • Erik Sullivan • Chazz Palminteri • Kirsten Lehfeldt • Jean Bejote Njamba |
Produktinta firmao | Canal+ EuropaCorp |
IMDb | |
DVD de la filmo aperis la 11-an de julio 2007.
Temo
redaktiLa aventuroj de Arthur, dek-jarojn aĝa knabo, trapasanta ferion ĉe sia avino, minacata de forpelo fare de malbona dom-konstruisto. Ĉi tiu infano provos malkovri la sekreton de avo Archibald, mistere malaperinta, kiu povus konduki lin al grandega trezoro.
Iu minimoy nomita Bétamèche, malgrandega kreitaĵo kovrita de lentugoj, kun pintaj oreloj kaj blu-okula, enkondukos Arthur-on en mirindan mondon.
Transformita en minimoy-on, li enamiĝos al Sélénia, fratino de Bétamèche, ĉarma princino de la miniatura popolo, kaj batalos kontraŭ la terura malbenita Maltazard kaj lia malbona filo, Darkos, kiuj minacas tiun fantastan reĝlandon...
Teĥnikaj detaloj
redakti- Franca titolo: Arthur et les Minimoys
- Angla titolo: Arthur and the Invisibles aŭ Arthur and the Minimoys
- Reĝisoro: Luc Besson
- Scenaro: Luc Besson laŭ originala ideo de Céline Garcia
- Laŭ la verko de: Luc Besson
- Arta direktoro: Patrice Garcia
- Vid-efektoj: Buf Compagnie
- Muziko: Éric Serra
- Dekoracio: Hugues Tissandier
- Produktoro: Luc Besson por EuropaCorp (Francio)
- Originalaj lingvoj: franca, angla
- Aperdato: 13-a de decembro 2006 (Francio)
- Buĝeto: 65,200,000 Eŭroj
Rolularo
redaktiUsonaj roluloj
redakti- Freddie Highmore: Arthur
- Mia Farrow: avino de Arthur
- Toinette Laquière: movoj de Princino Sélénia
- Madonna: voĉo de Princino Sélénia
- David Bowie: voĉo de Maltazard
- Snoop Dogg: voĉo de Max
Francaj roluloj
redakti- Mylène Farmer: voĉo de Sélénia
- Cartman: voĉo de Bétamèche
- Alain Bashung: voĉo de Maltazard
- Rohff: voĉo de Max
- Marc Lavoine: voĉo de Darkos
- Cut Killer: voĉo de DJ Easy Low
Filmmuziko
redaktiDiverslingvaj titoloj
redakti- de: Arthur und die Minimoys
- en: Arthur and the Invisibles / Arthur and the Minimoys
- es: Arthur y los Minimoys
- fi: Arthur ja minimoit
- fr: Arthur et les Minimoys
- it: Arthur e il popolo dei Minimei
- ja: アーサーとミニモイの不思議な国
- nl: Arthur en de Minimoys
- pl: Artur i Minimki
- pt: Arthur e os Minimeus
- ru: Артур и минипуты
- sk: Artur a Minimojovia
- sv: Arthur och minimojerna
- th: อาร์เธอร์ ทูตจิ๋วเจาะขุมทรัพย์มหัศจรรย์
- uk: Артур і Мініпути