Artileria tirilo estas transporta rimedo difinita por haŭli kanonojn kaj haŭbizojn. La unuaj artileriaj tiriloj estis proponitaj jam antaŭ eksplodo de la unua mondmilito. Ili ofte estis bazitaj sur traktoroj, uzataj en agrikulturo, kiuj estis reguligitaj por haŭlado de artileriaj pecoj. Sed iom post iom ili evoluis tiel, por ke krom la haŭlado de la kanonoj kaj la haŭbizoj povis esti uzitaj ankaŭ al transporto de ilia priservo.

Usona artileria tirilo M4 High-Speed Tractor

Historio

redakti
 
Hornsby tractor – Brita armeo, 1910

En la unua mondmilito la ĉefa tirrimedo por transporto kaj haŭlado de armea tekniko estis ĉevaloj. Problemoj multfoje okazis ĉe pezaj kanonoj, kiuj tiris eĉ kelke da paroj de ĉavaloj. Kelkokaze por transporto de peza tekniko oni konstruis dumtempaj migraj fervojoj. Kun la evoluo de motorizo post la unua mondmilito komenciĝis senĉese pli enpraktikigi en la armeojn artileriaj tiriloj, eĉ kiam aperis problemoj kun la kanonoj kaj la haŭbizoj, kiuj estis akomoditaj por tirado per ĉevaloj. La ĉevalo tiel restadis plu tirrimedo por tiu ĉi transporto eĉ dum la dua mondmilito, sed dum ĝi la situacio komencis rapide ŝanĝiĝi. Por tari la kanonojn estis senĉese pli uzataj ŝarĝaŭtomobiloj, ĵipojduonkamionoj (kamionetoj), al tio aldoniĝis senĉese en pli granda mezuro specialigitaj artileriaj tiriloj. Post la dua mondmilito okazis evoluo de produktado de tiuj ĉi tiriloj kaj la tirado per la ĉevaloj jam apartenis al la pasinteco. Sed kun la evoluo de la armea tekniko la armeoj pase de la dua duono de la 20-a jarcento komencis la tirataj kanonoj kaj la haŭbizoj forlasi kaj ili estis iom post iom ekipataj per memmovigaj haŭbizoj aŭ per kontraŭtankaj teledirektataj pafaĵoj, pro tio la artileriaj tiriloj estis forŝovitaj en fonon.

Divido de la tiriloj

redakti

La artileriaj tiriloj laŭ speco de movo dividiĝas al radaj, raŭpaj aŭ rad-raŭpaj. La radaj tiriloj povas esti aŭ kutimaj ŝarĝaŭtomobiloj, akomoditaj por haŭlado de la artileriaj pecoj aŭ specialaj armeaj aŭtomobiloj kaj tiriloj. La raŭpaj tiriloj estis konstruataj kaj surbaze de raŭpaj traktoroj, kaj estis uzataj tankaj ĉasioj, akomoditaj por haŭlado de kanonoj kaj haŭbizoj kaj por transporto de ties homekipoj. La rad-raŭpaj artileriaj tiriloj estis aŭ duonkamionoj kun pendumo por haŭli, uzata kutime por transporti infanterion, aŭ specialaj maŝinoj difinitaj nur al transporto de artilerio kaj la priservo.

Artileriaj tiriloj laŭ landoj

redakti
 
Germana half-tracko SdKfz 11
 
Soveta artileria tirilo AT-L, uzata ankaŭ en la ĉeĥoslovaka armeo
 
Morris C8

Aŭstrio-Hungario

redakti

Ĉeĥoslovakio

redakti

La Ĉeĥoslovaka armeo solvis post la unua mondmilito enkonduko de artileriaj tiriloj unue per importo, sed iom post iom estis fabrikataj propraj tiriloj de la ĉeĥoslovaka fabrikado. Firmao Praga fabrikis konatan vicon de tiriloj Praga T-3, Praga T-4, Praga T-6, Praga T-7, Praga T-8 kaj Praga T-9. Škoda Plzeň fabrikis tirilojn Škoda U, Škoda Z, Škoda MTH kaj Škoda STH. Kiel artileriaj tiriloj servis ankaŭ ŝarĝaŭtomobiloj Praga RV, Škoda L, Tatra 85, Tatra T-27Škoda 6 ST 6-L.

Francio

redakti

Renault 31R, P107, Laffly S15, Laffly V15, SOMUA MCG

Germanio

redakti

SdKfz 6, SdKfz 7, SdKfz 8, SdKfz 9, SdKfz 10, SdKfz 11, Krupp Protze, Opel Blitz, Raupenschlepper Ost

Britio

redakti

Universal carrier, Loyd Carrier, AEC Matador, Morris C8, Scammell Pioneer

Pollando

redakti

C7P, Mazur D-350

Sovetunio

redakti

AT-L, AT-S, ATS-59, JA-12, Komintern, MT-LB, T-20 Komsomolec, Voroŝilovec, Stalinec STZ-5, GAZ AA, GAZ AAA

M2 Half Track Car, M3 Half-track, M3 Scout Car, M4 High-Speed Tractor, M5 High-Speed Tractor, Dodge WC, Studebaker US6

  NODES
HOME 1
Intern 1
os 12