Avela muskardeno
La avela muskardeno aŭ ordinara muskardeno (Muscardinus avellanarius) estas musosimila, nokta ronĝulo en la familio de la gliredoj (Gliridae) kaj la sola vivanta specio en la genro muskardeno (Muscardinus).
Avela muskardeno | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Avela muskardeno (Muscardinus avellanarius)
| ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Muscardinus avellanarius (Linnaeus), 1758 | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Priskribo
redaktiLa muskardeno pezas 15 ĝis 40 gramojn kaj atingas longecon ĝis preskaŭ 15 cm; la vosto havas preskaŭ la duonon (5,8 ĝis 6,8 cm) de la longeco. La felo estas flava-bruneta ĝis ruĝa-bruneta kun blanka makulo ĉe gorĝo kaj brusto, ĉe la vosto ĝi estas plejofte iom pli malhela. La muskardeno iĝos 3 ĝis 4 jaroj en la naturo kaj estos seksmatura kun unu jaro.
Manĝoj
redaktiLa muskardeno manĝas burĝonojn, semojn, berojn, insektojn, birdajn ovojn, malgrandajn senvertebrulojn, juglandojn kaj avelojn. Ĝi do apartenas al ĉiomanĝantoj.
Naturaj malamikoj
redaktiLa naturaj ĉefmalamikoj de la muskardeno estas ruĝa vulpo (Vulpes vulpes), vizelo (Mustela nivalis) kaj ermeno (Mustela erminea). Pliaj malamikoj estas musteloj (Mustela), akcipitroformaj birdoj kaj strigoformaj birdoj, ekz. turstrigo (Tyto alba) kaj arbarstrigo (Strix aluco).
Ĉar ĝi ne povas defendi sin, muskardenoj estas fuĝaj bestoj.
Dum la portempa vintrodormo ĝi estas kelkfoje elterigata kaj manĝata de aproj (Sus scrofa).