Azerables
Azerables estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 958 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Azerables | |
---|---|
komunumo en Francio vd | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Limoĝio |
Departemento | Creuse |
Arondismento | Guéret |
Kantono | La Souterraine |
INSEE kodo | 23015 [+] |
Poŝtkodo | 23160 |
Kodo laŭ INSEE | 23015 |
En TTT | Oficiala retejo [+] |
Politiko | |
Urbestro | S-ro Yves Aumaitre 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 958 (1 999) |
Loĝdenso | 24 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 46°21′17″N 1°28′40″O / 46.35472°N, 1.47778°O (mapo) Koordinatoj: 46°21′17″N 1°28′40″O / 46.35472°N, 1.47778°O (mapo) |
Alto | 273 m - 394 m |
Areo | 39,44 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
46° 21′ 17″ Nordo 1° 28′ 40″ Oriento / 46.3547222222 °N, 1.47777777778 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Azerables [+] | |
Ĝi situas ĉe la landlimo inter la departementoj Creuse, Indre kaj Haute-Vienne.
Geografio
redaktiAzerables etendiĝas sur 39,44 km², kaj havis 958 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 24 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.
La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Azerables situas je alteco de 394 metroj.
Historio
redaktiAntaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Azerables apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.
Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Yves Aumaitre, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Monumentoj
redaktiLa loka preĝejo datiĝas de la 12-a jarcento kaj estis klasifikita kiel Monumento historia.
Lokaj famuloj
redakti- Léonard-Léopold Forgemol de Bostquénard (1821-1897), generalo.
- Gérard Dubrac, deputito de la departemento Gers kaj eksa urbestro de Condom, naskiĝis en Azerables.
Administrado
redaktiAzerables apartenas al la kantono de La Souterraine, kies ĉefurbo estas La Souterraine. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.