Azrieli Centro

komplekso de turoj
3 ŝanĝoj en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 20 aŭg. 2024.

Azrieli Centro (hebree מֶרְכָּז עַזְרִיאֵלִי, Merkaz Azrieli) estas komplekso de tri ĉielskrapantoj en Tel-Avivo. Ĉe la bazo de la komplekso situas granda butikcentro (multvendejo).

panorama vido el la tegmento de la ronda turo
w1
Azrieli Centro
konstruaĵa komplekso Redakti la valoron en Wikidata
Bazaj datoj
Konstrustilo contemporary architecture vd
Estiĝo 1999
Malfermo 1998
Lando Israelo Redakti la valoron en Wikidata vd
Situo Tel-Avivo
Situo
Geografia situo 32° 4′ 28″ N, 34° 47′ 31″ O (mapo)32.07432222222234.792080555556Koordinatoj: 32° 4′ 28″ N, 34° 47′ 31″ O (mapo) [+]
Map
Azrieli Centro
Posedata de Azrieli Group Ltd vd
vdr

La Azrieli Centro situas plej proksime al la Ajalon Aŭtovojo ĉe la HaShalom- vojnodo, najbara al la fervoja stacidomo de la sama nomo, kaj la loko de la centro foje estas ankaŭ nomita HaShalom. Unu el la elirejoj de la stacidomo kondukas rekte al la butikcentrokonstruaĵo.

La komplekso estas nomita laŭ la iniciatinto de la projekto, kanada entreprenisto de israela origino David Azrieli.

Priskribo

redakti
  • La ronda turo, la plej alta el la tri, havas 49 etaĝojn kaj altecon de 187 m. Ĝia konstruo komenciĝis en 1996 kaj estis finita en 1999. Dum la konstruo, ĝi vicis unue en la listo de plej altaj konstruaĵoj en Israelo; aktuale en 2020, ĝi estas la kvina plej alta en la lando. Ekzistas 84 fenestroj sur ĉiu etaĝo de la rondturo, farante totalon de 8,000 fenestroj. La perimetro de la turo estas 141 metroj, diametro  - 44 metroj. La etaĝa areo estas 1,520 m². Supre estas endoma observejo Azrieli Observatory kaj restoracio. La oficejo de David Azrieli situas sur la 48-a etaĝo.
  • La triangula turo, 169 m alta, havas 46 etaĝojn kaj ankaŭ estis konstruita en 1996-1999. Ĝia horizontala sekcio estas egallatera triangulo. La Telefona Kompanio Bezeq okupas 13 etaĝojn de la konstruaĵo.
  • La kvadrata turo havas 42 etaĝojn kaj 154 m, ĝi estas la plej malsupra el la tri turoj de la Azrieli-komplekso. Ĝia konstruo estis suspendita en 1998 pro malkonsentoj kun la Tel-Aviva Urbodomo kaj rekomencita en 2006, kaj kompletigita en junio 2007. La Crowne Plaza City Center komercklasa hotelo situas sur siaj pli malaltaj 13 etaĝoj.

Galerio

redakti

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
  NODES
os 1