Bôrka
Bôrka, hungare Barka estas malgranda vilaĝeto en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.
Bôrka | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 049 42 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 616 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 26 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 38′ N, 20° 46′ O (mapo)48.63194420.764722Koordinatoj: 48° 38′ N, 20° 46′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 560 m [+] | ||
Areo | 23,74 km² (2 374 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bôrka [+] | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 24 km²
- Supermara alteco: 564 m
- Loĝantaro: 470
- Poŝtkodo: 049 42
- Aŭtokodo: RV
- Telefonprefikso:
Situo
redaktiBôrka situas en strikta valo inter montoj 831 kaj 924 m-ojn altaj, laŭ rojo, fine de longa sakovojo. Rožňava troviĝas 20 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1409 en formo "Barka". En 1828 oni nombris 72 domojn kaj 591 homojn. En 1873 pesto, en 1879 inundo okazis. Tiutempe en la vilaĝo segejo, ferofarejo kaj minejo pri ercoj funkciis. En 1910 loĝis en Barka 464 da homoj, (449 hungaroj, 15 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon Barka apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rozsnyó, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Bôrka 418 da homoj, (22 hungaroj, 135 ciganoj, 47 slovakoj).
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redaktiEn la iama Barka naskiĝis hungara pastro, universitata profesoro Béla Breznay.