Barbara-herbo
Barbara-herbo | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Barbarea vulgaris R.Br. | ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
Priskribo
redaktiLa Barbara-herbo (Barbarea vulgaris) estas dujara kutima herbo en Eŭropo. Ĝi estas specio el kruciferacoj.
Ĝi kreskas 30-100 cm, la bazaj folioj estas liutoformaj, la tigfolioj estas sagoformaj aŭ orelhavaj. Ĝi floras de majo ĝis julio. La petaloj estas flavaj, longaj de 5-7 mm. La fruktoj estas silikvoj, grandas 15-30 mm, maturiĝas inter julio kaj decembro.
Ĝi ŝatas la herbejojn, sablajn, ŝtonetajn bordojn de rojoj, riveroj.
La planto ricevis la nomon post la frua kristana martiro Sankta Barbara, kiu vivis en la 3-a jarcento ĉ. Nikomedia, hodiaŭa Turkio.
Manĝado
redaktiPluku la foliojn prefere antaŭ la florado, ĉar poste ili fariĝas pli amaraj. La folioj gustas kiel brasiko. (La du specioj estas parencaj.) Krude metu en salato, simile kiel oni faras kun ĝardenkreso. La florburĝonoj, antaŭ florado, prepareblas kiel brokolo.
Trinkado
redaktiDe la tigoj, folioj kaj floroj oni antaŭe preparis stimulan teon. (5g/taso)
Kuraca efiko
redaktiBarbaro-herbo apetitigas, stimulas digestadon kaj purigas la sangon. En vino, la premita semo donas diurezan efikon. Ĝi enhavas vitaminon C.