Baza legolisto
listo de gravaj originalaj Esperantlingvaj verkoj laŭ W. Auld
Jen la baza legolisto de originala Esperanto-literaturo. Ĝi citas tiujn librojn, kiuj estas laŭ la opinio de William Auld legendaj aŭ almenaŭ legindaj. La liston William Auld kompilis en 1988 kaj ĝisdatigis en 1997[1].
Proza fikcio
redakti- Baghy, Julio: Sur Sanga Tero
- Baghy, Julio: Viktimoj
- Boulton, Marjorie: Okuloj
- Bulthuis, Hendrik: Idoj de Orfeo
- Engholm, Stellan: Homoj sur la Tero
- Forge, Jean: Mr. Tot aĉetas mil okulojn
- Francis, John: La Granda Kaldrono
- Francis, John: Vitralo
- Lorjak: Regulus
- Luyken, Heinrich August: Pro Iŝtar
- Matthias, Ulrich: Fajron sentas mi interne
- Miyamoto Masao: Naskitaj sur la Ruino
- Nemere István: Sur Kampo Granita
- Newell, Leonard Nowell: Bakŝis
- Ošlak, Vinko: Jen la Sablo el Mia Klepsidro
- Piĉ, Karolo: La Litomiŝla Tombejo
- Ribillard, Jean: Vivo kaj Opinioj de Majstro M' Saud
- Robinson, Kenelm: Se Grenereto...
- Cezaro Rossetti: Kredu min, sinjorino!
- Rossetti, Reto: El la Maniko
- Rossetti, Reto kaj Szilágyi, Ferenc: 33 Rakontoj: la esperanta novelarto
- Schwartz, Raymond: Kiel akvo de l' rivero
- Schwartz, Raymond: Vole ... Novele
- Steele, Trevor: Sed nur Fragmento
- Szathmari Sandor: Vojaĝo al Kazohinio
- Szilágyi, Ferenc: Koko Krias Jam!
- Szilágyi, Ferenc: La Granda Aventuro
- Ŝirjaev, Ivan: Sen Titolo
- Štimec, Spomenka: Ombro sur Interna Pejzaĝo
- Tóth, Endre: Lappar, la Antikristo
- Urbanová, Eli: Hetajro Dancas
- Varankin, Vladimir: Metropoliteno
Poezio
redakti- Auld, William (red.): Esperanta Antologio
- Auld, W., Dinwoodie, J.S., Francis, J., Rosetti, R.: Kvaropo
- Auld, William: La Infana Raso
- Baghy, Julio: Pilgrimo
- Baghy, Julio: Preter la Vivo
- Boulton, Marjorie: Eroj
- Giŝpling, Miĥael: El sisma zono
- Goodheir, Albert: Merlo sur Menhiro
- Hohlov, Nikolao: La Tajdo
- Kalocsay Kalmán: Streĉita Kordo
- Kock, Edwin de: Fajro sur Mia Lango
- Kurzens, Nikolai: Mia Spektro
- Maura, G.E.: Duonvoĉe
- Miĥalski, Eŭgeno: Plena Poemaro
- Miyamoto Masao: Invit' al Japanesko
- Montagut, Abel: Poemo de Utnoa
- Neves, Camacho, Dek, Fernández: Ibere Libere
- Peneter, Peter: Sekretaj Sonetoj (en Libro de Amo)
- Privat, Edmond: Tra l' Silento
- Ragnarsson, Baldur: Ŝtupoj sen Nomo
- Rossetti, Reto: Pinta Krajono
- Sadler, Victor: Memkritiko
- Schwartz, Raymond: La Stranga Butiko
- Schwartz, Raymond: Verdkata Testamento
- Su, Armand: Poemoj de Armand Su
- Tárkony Lajos: Soifo
- Ungar, Krys: Meznokto Metropola
Aldona legolisto
redaktiEn 2023 la Baza legolisto estis kompletigita de Sten Johansson, kiu elektis pliajn prozajn verkojn, kaj de Nicola Ruggiero kaj Suso Moinhos, kiuj aldonis titolojn al la poezia parto. [2]
Aldono al la Baza legolisto, 2023
redaktiProzo
redakti- Adamson, Hendrik: Auli. 1934
- Bronŝtejn, Mikaelo: Mi stelojn jungis al revado. 2016
- Conterno Guglielminetti, Clelia: Ho, tomboj de l’ prapatroj. 2015
- Elgo, Serĝo (Lagrange, Georges): Surklifa. 2000
- Fernández, Miguel: Camacho, Jorge; Neves, Gonçalo; Liven Dek (Gutiérrez Adúriz, Miguel): Ekstremoj. 1997
- Gabrielli, Lina: Karnavalo. 1973
- García, Higinio: Kapturnoj. 1999
- Johansson, Sten: Sesdek ok. 2020
- Karpunina, Lena: La bato. 2000
- Löwenstein, Anna: La memoraĵoj de Julia Agripina. 2021
- Modest, Julian (Miĥalkov, Georgi): Maja pluvo. 1984
- Rodin, Sen (Franceschi, Filippo): Bildoj pri norda lando kaj aliaj rakontoj. 2006
- de Seabra, Manuel: La armeoj de Paluzie. 1996
- Štimec, Spomenka: Kroata milita noktlibro. 1993
Poezio
redakti- Auld, William: En barko senpilota. 1987
- Boulton, Marjorie: Unu animo homa. 2022
- Camacho, Jorge: En la profundo. 2013
- Camacho, Jorge: La silika hakilo. 2011
- Conterno Guglielminetti, Clelia: Eta vivo. 1969
- Dresen, Hilda: Norda naturo. 1967
- Fernández, Miguel: El miaj sonoraj soloj. 1996
- Fernández, Miguel: Semoj de matenruĝo. 2023
- de Kock, Edwin: Testamente. 2015
- Mao Zifu: Kantoj de Anteo. 2006
- Nervi, Mauro: La turoj de l’ ĉefurbo. 1978
- Nervi, Mauro: Havenoj. 2001
- Philippe, Benoît: Kvazaŭ varfo. 2016
- Ragnarsson, Baldur: La lingvo serena. 2007
- Rossi, Nicolino: Sur la vivopado. 1980
- Urbanová, Eli: Nur tri kolorojn. 1960
Referencoj
redakti- ↑ Baza legolisto de la originala Esperanto-literaturo (esperante). Alirita 2013-06-04 .
- ↑ Baza legolisto aktualigita proze kaj poezie, artikolo en Libera Folio aperinta 2023-09-12 esperante