Bibi Andersson
Bibi ANDERSSON [bibi anderŝon] (denaske Berit Elisabeth Andersson; 11-a de Novembro 1935 - 14-a de aprilo 2019) estis sveda aktorino.
Bibi Andersson | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Bibi Andersson | |||||
Naskonomo | Berit Elisabet Andersson | ||||
Naskiĝo | 11-an de novembro 1935 en Stokholmo | ||||
Morto | 14-an de aprilo 2019 (83-jaraĝa) en Stokholmo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Apopleksio vd | ||||
Lingvoj | sveda vd | ||||
Ŝtataneco | Svedio vd | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Gerd Andersson (en) vd | ||||
Edz(in)o | Per Ahlmark (1979–1981) Kjell Grede (en) (1960–1973) vd | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | teatra aktoro filmaktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1951– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post finkompletigi lernejajn studojn, ŝi akceptis aliĝi al la Reĝa Drama Teatro en Stokholmo, al kiu ŝi estis asocia dum 30 jaroj. Ŝia unua kunlaborado kun Ingmar Bergman estis en 1951, kiam ŝi partoprenis en lia produktado de reklamaĵo por lav-pulvoro "Bris". En la 1950-aj, 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, ŝi stelulis en pli ol dek Bergman-reĝisoritaj filmoj, kiaj La sepa sigelo (1957), Sovaĝaj fragoj (1957), Nära livet (1958), Ansiktet (1958), Persona (1966), En passion (1969), kaj Beröringen (1971).
Ŝi laboris ankaŭ kun John Huston (The Kremlin Letter: 1970) kaj Robert Altman (Quintet: 1979). Ŝi premieris en la usona teatro en 1973 per la verko de Erich Maria Remarque nome Plena Cirklo. Ŝia plej fama usona filmo estas I Never Promised You a Rose Garden (1977), kie stelulis ankaŭ Kathleen Quinlan.
Ŝi ankaŭ aperis en duaranga rolo en la dana filmo Babettes Gæstebud (1987).