Blade: Trinity
Blade: Trinity [blejd-triniti] estas horora (vampira) kinofilmo de 2004, reĝisorita de David S. Goyer. Ĝi estas lia film-reĝisora debuto kaj la tria filmo en la Blade-trilogio, sekvanta al Blade kaj Blade II, kaj ĝi baziĝas je la komiksa karaktero Blade de Marvel Comics. La titolo aludas la triunuon formiĝintan inter Blade, Hannibal King kaj Abigail Whistler en la filmo.
Blade: Trinity | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Blade: Trinity |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 2004, 20 jan. 2005, 8 dec. 2004 |
Ĝenro | agfilmo, suspensa filmo, horora filmo, fantasta filmo, vampirfilmo, novnigra filmo, sciencfikcia filmo |
Kameraado | Gabriel Beristáin |
Reĝisoro(j) | David S. Goyer |
Produktisto(j) | David S. Goyer • Wesley Snipes • Lynn Harris • Avi Arad • Toby Emmerich |
Scenaro | David S. Goyer |
Filmita en | Vankuvero |
Loko de rakonto | Sirio |
Muziko de | Ramin Djawadi • RZA |
Rolantoj | Kris Kristofferson • Jessica Biel • Ryan Reynolds • Parker Posey • Dominic Purcell • Triple H • Wesley Snipes • Natasha Lyonne • Callum Keith Rennie • John Michael Higgins • Patton Oswalt • James Remar • Françoise Yip |
Produktinta firmao | New Line Cinema Marvel Entertainment |
IMDb | |
Esperanto
redaktiOni uzas en la filmo ŝildojn en Esperanto en la policejo. Eblas vidi Esperantajn skribojn, sur la konstruaĵoj, pordoj, afiŝoj kaj E-flagojn[1].
Oni ankaŭ aŭdas esperanton kiam Abraham Whistler aĉetas ĵurnalon. Li kaj la vendisto interŝanĝas kelkajn vortojn esperantajn. En jen alia epizodo oni montras homon, kiu rigardas filmon Incubus, kie ĉiuj herooj parolas en Esperanto[1].
Aktoroj
redakti- Wesley Snipes – Blade
- Kris Kristofferson – Abraham Whistler
- Ryan Reynolds – Hannibal King
- Jessica Biel – Abigail Whistler
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 (angla) Esperanto always alive Arkivigite je 2017-07-04 per la retarkivo Wayback Machine, Leisureforyou.eu