Blansko
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Blansko (apartigilo) |
Blansko estas urbo en Ĉeĥio kun 20 185 loĝantoj (2024), situanta en meza Moravio en valo de rivero Svitava, ĉe kunfluejo de mergrivero Punkva, 18 km de urbo Brno.
Blansko | |||
germane Blanz | |||
urbo | |||
Panoramo de Blansko
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Blansko | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Blansko | ||
Administra municipo | Blansko | ||
Historia regiono | Moravio | ||
Montaro | Drahana montetaro | ||
Rivero | Svitava | ||
Situo | Blansko | ||
- alteco | 276 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 21′ 49″ N 16° 38′ 39″ O / 49.36361 °N, 16.64417 °O (mapo) | ||
Areo | 44,99 km² (4 499 ha) | ||
Loĝantaro | 20 185 (2024) | ||
Denseco | 448,66 loĝ./km² | ||
Geologia konsisto | Moravia karsto | ||
Unua skribmencio | 1136 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 678 01 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0641 | ||
NUTS 5 | CZ0641 581283 | ||
Katastraj teritorioj | 8 | ||
Partoj de urbo | 12 | ||
Bazaj setlejunuoj | 24 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Blansko | |||
Retpaĝo: www.blansko.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Šebrov-Kateřina, Vilémovice, Vranov, Rudice, Černá Hora, Vavřinec, Lipůvka, Spešov, Jedovnice, Ráječko kaj Olomučany.
Historio
redaktiBlansko estas elirloko por vojaĝoj al la norda parto de Moravia karsto, ĉe kies okcidenta flanko ĝi situas. Blansko fariĝis urbo en la jaro 1905, sed la unuaj mencioj devenas pri ĝi el la jaro 1131. Vilaĝo Staré Blansko (Malnova Blansko) situis en ĉirkaŭaĵo de hodiaŭa paroĥeja preĝejo sur la dekstra bordo de Svitava, en la 2-a duono de la 13-a jarcento olomouca episkopo Bruno el Schauenburg fondis sur monteto sur la maldekstra bordo de Svitava Novan Blanskon. Blansko ne estis fondita kiel urbo, kaj tio montriĝas en ties neregula bazplano.
La urbo etendiĝas sur deklivo de la valo, sur monteto super hodiaŭa placo situas kastelo. En urbocentro elkreskis modernaj konstruaĵoj, inter kiuj estiĝis novaj spacoj. Fondo de ferfabriko kaj maŝinfabriko, konstruo de fervojo kaj en nelasta vico ankaŭ avantaĝa situo por la vojaĝoj al Moravia karsto kontribuis por evoluo de Blansko. La kastelo sur loko de eksa burgo estis komence de la 17-a jarcento alikonstruita renesance. Kreas ĝin kvar aloj kun pilieraj arkadoj, kiuj fermas kortegon, la enirej-alo estas pli alta, duetaĝa. El la devena gotika burgo el la 15-a jarcento konserviĝis cilindra bastiono. En la kastelo estas muzeo, kies ekspozicioj estas celitaj parte al historio de esploroj de la grotoj de Moravia karsto parte al artprilaborado de gismetaloj el ĉi tiea gisejo.
Vico da memorindaĵoj de Blansko koneksas kun evoluo de ferindustrio, kiu ĉi tie havas forajn radikojn. En la proksima ĉirkaŭaĵo de la urbo estis dum arkeologia esploro trovitaj gisfornoj, en kiuj oni fandis ferercon kaj fabrikis feron jam en la 8-a jarcento. La unua novtempa metalurgia uzino estiĝis fine de la 17-a jarcento. La metalurgia produktado en la uzinoj en Blansko unue celis al artaj objektoj el gismetalo, ĉi tie eĉ estiĝis specialigita ateliero por gisado de figuraj plastikaĵoj. Alia interesaĵo de Blansko estas konstruaĵo de maŝinindustrio Adast, kiu estas konstruita en duono de la 19-a jarcento en stilo de tudora gotiko, laŭ modelo de kastelo Miramare en Triesto.
Alirvojo ĝis Moravia karsto estas profunda valo de rivero Punkva. Ties parto antaŭ la kunfluejo kun Svitava estas nekarsta, la valo estas profundigita parte eĉ en granodiorito kaj ĝi nomiĝas Valo de Arnoštov, ĉi tie situas parto de Blansko nomata Arnoštov. Antaŭ vojo ĝis la valo de Punkva kaj Moravia karsto eblas interkonatiĝi kun geologia konsisto de la ĉirkaŭaĵo de Blansko en inundita minejo antaŭ stacidomo Blansko-Macocha. Krutaj rokmuroj kun glataj tektonaj speguloj kreas granodioriton, sur kiu sedimentas sablozaj sedimentoj.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 5 002 |
1880 | 5 565 |
1890 | 5 545 |
1900 | 6 278 |
1910 | 7 562 |
1921 | 7 544 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 8 496 |
1950 | 8 883 |
1961 | 9 521 |
1970 | 11 846 |
1980 | 19 508 |
1991 | 21 361 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 20 594 |
2012 | 20 768 |
2014 | 20 845 |
2016 | 20 664 |
2017 | 20 639 |
2018 | 20 650 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 20 572 |
2020 | 20 484 |
2021 | 19 900 |
2022 | 19 715 |
2023 | 20 174 |
2024 | 20 185 |