British Ornithologists' Union
La British Ornithologists' Union (BOU) aŭ Britia Unio de Ornitologoj celas enkuraĝigi la studon de birdoj ("ornitologio") en Britio, Eŭropo kaj ie pli, por kompreni ties biologion kaj por helpi al ties konservado.
British Ornithologists' Union | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo karitata organizaĵo erudicia societo | ||
Komenco | 1858 vd | |
Lando(j) | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd | |
Situo | Peterborough | |
Agareo | ||
Fondinto(j) | Alfred Newton • Henry Baker Tristram vd | |
Posedatoj | The British list (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La BOU estis fondita en 1858 de Profesoro Alfred Newton, Henry Baker Tristram kaj aliaj sciencistoj. Ties gazeto Ibis publikiĝas ekde 1859.
La British Ornithologists' Union Records Committee (BOURC) estas komitato de la BOU starigita por pluhavi la Britan Liston, la oficialan liston de birdoj vidataj en Britio.