Brulaĵo

ajna materialo, kiu stokas energion, kiu poste povas esti ĉerpita, en ĉeesto de oksidigilo aŭ katalizilo, aŭ sub la efiko de ilo, sed kiu ne konserviĝas post la reago

Brulaĵo (malofte nomata fuelo) estas materialo kiu produktas energion per fizikajĥemiaj reakcioj. La vorto brulaĵo estas pli uzata por ĥemiaj reakcioj, ĉefe oksidigado, sed ambaŭ povas esti konsiderataj sinonimoj en pli ampleksa senco.

Brulanta temperaturo de diversaj brulaĵoj

Kiam la procezo okazas en motoro, oni ankaŭ uzas la vorton karburaĵo.

Oni distingas ankaŭ nuancojn inter la terminoj brulaĵo kaj bruligaĵo: brulaĵo rilatas al materialo kiu povas bruli (laŭ NPIV[1]), dum bruligaĵo rilatas al materialo kiu povas produkti varmon (laŭ ReVo[2]). Kiam substanco kongruas kaj al unu difino kaj al la alia, la du terminoj estas sinonimoj.

Fuelo estas kemia materio, kies energienhavon oni plejofte utiligas per bruligo aŭ aliaj energitransmutaciaj formoj por produkti energion aŭ forpeladon en teknikaj sistemoj. Fuelojn oni uzas ofte en formoviloj (veturilo, ŝipo, raketo). Ĉar ili estas kunprenendaj, oni plejofte utiligas materiojn kun alta energikompakteco.

Oni ankaŭ uzas tiujn esprimojn en la okazo de nuklea energio, por nomi la uranion aŭ la plutonion, kvankam striktasence neniu brulado okazas en tiu procezo.

Peco de terkarbo.

Listo de brulaĵoj

redakti
 
Lignofajro en kameno.

Solidaj

redakti
 
Evoluo de la prezoj de karburaĵoj en Germanio depost 1950.

Likvaj

redakti
 
Brula tergaso.

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Bibliografio

redakti
  • esperante Georgiev, Evgeni 2013 : Gasojlo el lignaj defalaĵoj, Monato, 34/01, 20.
  NODES