Bustillo del Oro
Bustillo del Oro estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Alfoz de Toro en la centra oriento de la provinco. Bustillo del Oro estas etimologie rilata al Bustillo de Toro kiel fonetika deformaĵo.
Bustillo del Oro | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 49831 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 79 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 40′ N, 5° 28′ U (mapo)41.674444444444-5.4613888888889Koordinatoj: 41° 40′ N, 5° 28′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 704 m [+] | ||
Areo | 15,36 km² (1 536 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bustillo del Oro [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 14,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 81 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 900 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.
Limas kun loĝlokoj Pobladura de Valderaduey, Malva, Abezames, Vezdemarbán kaj Belver de los Montes. Ĝi distas 35 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj je 20 km de Toro.
Estas prahistoriaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis fine de la 11-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.