Champs-sur-Marne
Champs-sur-Marne estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Seine-et-Marne kaj en la regiono Francilio, apud Torcy. Ĝi havas proksimume 25 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Campésiens.
Champs-sur-Marne | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Departemento | Seine-et-Marne | ||||
Arondismento | Torcy | ||||
Kantono | Champs-sur-Marne (ĉefurbo) | ||||
| |||||
INSEE kodo | 77083 [+] | ||||
Poŝtkodo | 77420 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 77083 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | S-ino Maud Tallet 2001-2007 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 24 105 (2008) | ||||
Loĝdenso | 3 280 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 51′ N, 2° 36′ O (mapo)48.8527777777782.6027777777778Koordinatoj: 48° 51′ N, 2° 36′ O (mapo) | ||||
Alto | De 38 al 106 m | ||||
Areo | 7,35 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Champs-sur-Marne [+] | |||||
Tiu mezgranda urbo ĝuas bonajn vivkondiĉojn : 50% el ĝia areo konsistas el verdaj parkoj aŭ akvujoj. La kastelo de Champs-sur-Marne, rekonstruita dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj, estis loĝita interalie de Madamo de Pompadour, fama amantino de Ludoviko la 15-a.
Geografio
redaktiChamps-sur-Marne troviĝas proksimume 20 kilometrojn el Parizo, kaj ĉe la flanko de plataĵo apud la rivero Marno, je la limo kun la departemento Seine-Saint-Denis. Ĝi havas landlimojn kun la komunumoj Chelles norde (preter la Marno), Noisiel oriente, Émerainville sude, Noisy-le-Grand okcidente kaj Gournay-sur-Marne nordokcidente.
Vidindaĵoj
redaktiLa preĝejo de Champs-sur-Marne situas apud la urbdomo, kaj estis menciita ekde la 7-a jarcento en malnova libro : ĝi estis rekonstruita ĉirkaŭ la 12-a jarcento far la loĝantoj de la dependa vilaĝeto Malnoue (kiu nun apartenas al Émerainville). La pastrejo (presbytère), renovigita en 2001, troviĝas tute antaŭ la preĝejo, kaj estas hodiaŭ uzata kiel ekspoziciejo aŭ kunvenigejo.
La kastelo de Champs-sur-Marne estas klasifikita kiel « nacia palaco » kaj cetere kiel « historia monumento ». Ĝi entenas francstilan ĝardenon, anglastilan parkon kaj rimarkindajn meblojn, elektitajn far Madamo de Pompadour dum la 18-a jarcento.
Ĝemelurboj
redaktiChamps-sur-Marne estas ĝemelita kun :