Courbevoie
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Courbevoie (stacidomo). |
Courbevoie [kuʁbəvwa] estas franca komunumo kaj nordokcidenta pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine (kiu banano-forme ĉirkaŭvolbas la okcidentan parton de Parizo) kaj en la Pariza Regiono, 8,2 kilometrojn de la centro de Parizo.
Courbevoie | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo | |||||
la publika biblioteko de Courbevoie
| |||||
komunumo en Francio urbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Regiono | Aŭvernjo-Rodano-Alpoj | ||||
Departemento | Savoie | ||||
| |||||
INSEE kodo | 92026 [+] | ||||
Poŝtkodo | 92400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 81 945 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 19 651 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 54′ N, 2° 15′ O (mapo)48.8972222222222.2522222222222Koordinatoj: 48° 54′ N, 2° 15′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 25 m [+] | ||||
Areo | 4,17 km² ( 417 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Courbevoie [+] | |||||
Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 81 945 loĝantoj sur areo de 4,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 19 651 loĝantoj/km², kaj estas unu el la plej dense loĝata en Eŭropo.
La fama pariza afera kvartalo La Défense, kiu entenas la plej altajn konstruaĵojn de la Pariza Regiono, situas parte sur la teritorio de Courbevoie. La loĝloko situas borde de la rivero Seine, en flua direkto maldekstre, kaj interalie en 1900 gastigis la remajn konkursojn de la Somera Olimpiko 1900 sur la rivero inter Courbevoie kaj la najbara komunumo Asnières-sur-Seine. En la urbo, borde de la rivero Seine, ankaŭ situas unu el la tradicie gvidaj remaj kluboj de Francio, Société Nautique de la Basse Seine (SNBS), el kiu inter 1900 kaj 1948 fontis 14 olimpianoj[1].
Historio
redaktiLa nomo Courbevoie devenas de la latina Curva Via, tio estas "Kurba Vojo", verŝajne pro la ĉeesto de romia vojo el Lutetia al Normandio.
Famuloj
redakti- Arletty (1898-1992), aktorino kaj kantistino, naskiĝis en Courbevoie.
- Michel Delpech (1946-2016), kantisto, naskiĝis en Courbevoie. La kafejo de la kanzono Chez Laurette situis sur Strato de l'Alma.
- Michel Blanc (1952-2024), aktoro, reĝisoro kaj scenaristo, naskiĝis en Courbevoie.
- En Courbevoie sinmortis hungara politikisto Béla Grünwald.