Dōgen
Dōgen (japane 道元; 19-an de januaro 1200, 22-an de septembro 1253), estas japana bikŝuo, fondinto de la budhisma skolo Sōtō de Zeno.
Dōgen (Japane) | |
| |
Aliaj nomoj: | Kigen |
Titoloj: | Dōgen-zenji, Eihei Dōgen, Kōso Jōyō-daishi, Busshō Dentō-kokushi |
Japane: | 道元 |
Informoj | |
---|---|
Skolo: | Sōtō |
Instruisto: | Tiāntóng Rújìng |
Morto: | 22-an de Septembro de 1253 |
Dōgen | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
道元 | ||
Naskonomo | 文殊丸 | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1200 en Koga | |
Morto | 29-an de septembro 1253 (53-jaraĝa) en Kioto | |
Religio | Soto vd | |
Etno | japanoj vd | |
Lingvoj | japana vd | |
Ŝtataneco | Japanio vd | |
Familio | ||
Dinastio | Koga family vd | |
Patro | Minamoto no Michichika (en) vd | |
Patrino | Fujiwara no Ishi (en) vd | |
Profesio | ||
Alia nomo | 高祖 vd | |
Okupo | bikŝuo filozofo instruisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Shōbōgenzō ❦ Fukan zazengi ❦ Shōbōgenzō Zuimonki ❦ Hōkyōki vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Unue li bikŝuiĝis sub la skolo Tendai en Kioto, sed la instruoj de la skolo ne kontentigis lin, do li vojaĝis al Ĉinio por serĉi pli aŭtentan budhismon, kie li restis dum kvin jarojn kaj finfine trejnis sub la bikŝuo Tiāntóng Rújìng, zena majstro de la skolo Cáodòng. Post reveni al Japanio, li komencis disvastigi la praktikadon de zazen (sidanta zeno) per verkoj kiel Fukanzazengi kaj Bendōwa.
Li finfine malligiĝis de la skolo Tendai kaj post daŭraj konfliktoj kun la povhava skolo, li forlasis Kioton kaj iris al la monta kamparo kie li fondis la bikŝuejon Eiheiji, kiu ankoraŭ estas la ĉefa bikŝuejo de la skolo Sōtō.
Dōgen estas konata pro sia kolekto da eseoj, Shōbōgenzō (正法眼蔵), kaj aliaj verkoj, kiel Eihei Kōroku kaj Eihei Shingi, la unua kodo por bikŝuoj verkita en Japanio.
Nomoj
redaktiDōgen estas konata per sia titolo kiel ĉefbikŝuo ĉe Eiheiji, Dōgen-zenji (道元禅師); per la nomo de sia bikŝuejo, Eihei Dōgen (永平道元); per nomo, kiun li uzis en la estinteco, Kigen (希玄); per la postmorta titolo (okurina) donita al li de la imperiestro Meiji en 1879, Kōso Jōyō-daishi (高祖承陽大師), aŭ per la titolo Busshō Dentō-kokushi (仏性伝東国師) donita al li en 1854 de la imperiestro Kōmei.[1]