Deuil-la-Barre

komunumo en la departemento Val-d'Oise de Francio

Deuil-la-Barre estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Val-d'Oise kaj en la regiono Francilio. Ĝi situas apud Enghien-les-Bains, en la arondismento de Sarcelles.

Deuil-la-Barre
Strato Haute.
Strato Haute.
Strato Haute.
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio
Regiono Francilio
Departemento Val-d'Oise
Arondismento Sarcelles
Kantono Enghien-les-Bains
INSEE kodo 95197 [+]
Poŝtkodo 95170
Kodo laŭ INSEE 95197
Retpaĝaro http://www.mairie-deuillabarre.fr/
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Claude Noyer
2001-2008
Demografio
Loĝantaro 20 160  (1999)
Loĝdenso 5 359 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 59′ N, 2° 20′ O (mapo)48.9752.3286111111111Koordinatoj: 48° 59′ N, 2° 20′ O (mapo)
Alto De 40 al 110 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 3,76 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Deuil-la-Barre (Val-d'Oise)
Deuil-la-Barre (Val-d'Oise)
DEC
Situo de Deuil-la-Barre

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Deuil-la-Barre [+]
vdr

Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 22 510 loĝantoj sur areo de 3,76 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 5 987 loĝantoj/km².

Geografio

redakti

Deuil-la-Barre situas proksimume 9 kilometrojn norde de la limoj de Parizo, ĉe la forsto de Montmorency. La urbo ŝajnas kiel vockruciĝo inter la departementoj Seine-Saint-Denis kaj Val-d'Oise. Deuil sukcese konservis la aspekton de kampara vilaĝo, kun fruktarbejoj kaj arbara monteto. Sed la urbo ankaŭ entenas malsekuran kvartalon, La Galathée.

Deuil-la-Barre havas landlimojn kun la komunumoj Montmorency, Groslay, Montmagny kaj Enghien-les-Bains en Val-d'Oise, sed ankaŭ kun Épinay-sur-Seine en najbara Seine-Saint-Denis.

Famulo

redakti

Vidindaĵoj

redakti

La preĝejo Dipatrino (antaŭe Sankta Eugène) estis starigita dum la 11-a kaj la 12-a jarcentoj, sur la loko de antaŭa, verŝajne merovida konstruaĵo. Oni aldonis gotikan ĥorejon al la romanika preĝejo en 1220. La kastelo La Chevrette, loĝejo de Louise d'Épinay, estis malbonŝance detruita en 1786 : nur restas el ĝi, ene de malgranda publika parko, la domgardistejo de la 17-a jarcento kaj la enireja krado.

La lago Marchais estas lageto lokita apud Groslay. Ĝi estis sendube loko de paganistaj ritoj dum la gaŭla periodo.

Partneraj urboj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
 
Preĝejo Dipatrino
  NODES
admin 1