Dionizo de Halikarnaso
Dionizo de Halikarnaso (54 a.K. - 7 a.K.), malnovgreke Διονύσιος Ἁλικαρνασσεύς aŭ simple Διονύσιος, latine Dionysius Halicarnassensis, estis greka retorikulo, erudiciulo, historiisto, kronikisto, latinisto kiu floris dum la regado de Aŭgusto Cezaro. Kiel klare indikas la nomo, li venis de la urbo Halikarnaso en antikva Grekio, situa sur la sudokcidenta marbordo de la romia provinco Asia, antaŭe ĝis 133 a.K. la post-aleksandra greka regno de Pergamono, ĉe la Egea Maro. Iom post la fino de la civilaj militoj li translokiĝis al Romo, kaj pasigis dudek du jarojn studinte la latinan kaj literaturon kaj preparante materialojn por sia historio. Dum ĉi tiu periodo, li donis lecionojn pri retoriko, kaj ĝuis la societon de multaj eminentaj viroj. En la 19-a jarcento, oni ofte supozis, ke li estis la prapatro de Aelius Dionysius de Halicarnassus.
Διονύσιος ο Αλικαρνασσεύς (54 a. K. - 7 a. K.) | ||
---|---|---|
Bildo de Dionizo de Halikarnaso, el la libro "Dionysii Halicarnassensis de compositione verborum liber", eldonita en 1808 de Gottfried Heinrich Schäfer (1764-1840).
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 54 a. K. en Halikarnaso, Bodrum, Romia Respubliko, nuna Turkio | |
Morto | 7 a. K. en Halikarnaso, Bodrum, Romia Respubliko, nuna Turkio | |
Etno | Romianoj vd | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Loĝloko | Romo vd | |
Profesio | ||
Okupo | historiisto verkisto oratoro vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Roman Antiquities ❦ Opuscula rhetorica ❦ O Tukididovom stilu ❦ Art of rhetoric vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiLia ĉefa verko, titolita "Rhōmaïkḕ Arkhaiología" (Ῥωμαϊκὴ Ἀρχαιολογία, "Romiaj Antikvaĵoj"), rakontas la historion de Romo ekde la mita periodo ĝis la komenco de la Unua Punika Milito en dudek libroj, el kiuj la unuaj naŭ restas ekzistantaj dum la ceteraj libroj ekzistas nur kiel fragmentoj, en la eltiraĵoj de la romia imperiestro Konstantino Porphyrogenitus kaj en epitomo malkovrita de Angelo Mai (1782-1854) en Milana manuskripto.
Dionysius estas la unua grava historiisto de frua romia historio kies laboro nun ekzistas. Pluraj aliaj antikvaj historiistoj, kiuj verkis pri ĉi tiu periodo, preskaŭ certe uzis Dionizo-n kiel fonton por ilia materialo. La verkoj de Apiano, Plutarko kaj Livio ĉiuj priskribas similajn homojn kaj eventojn de la Antikva Romo kiel Dionizo.
Verkaro
redakti- The Roman Antiquities of Dionysius Halicarnassensis, 1758
- De compositione verborum liber, 1808
- On Thucydides, Hermann Karl Usener, Ludwig Radermacher, 1975
- Menander Rhetor, (Dionysius of Halicarnassus), Ars Rhetorica, 2019
- Antiqvitatvm romanorvm qvae svpersvnt, 1860
- Dionysius of Halicarnassus On Isocrates, 1964
- Antiquitatum romanarum quae supersunt, 1886
- De structura orationis liber, 1702
Literaturo
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Ancus Marcius (675 a. K. - 616 a. K.)
- Tullus Hostilius (673 a. K. - 642 a. K.)
- Lucius Tarquinius Priscus (616 a. K. - 579 a. K.)
- Lisio (445 a. K. - 380 a. K.)
- Isokrato (436 a. K. - 338 a. K.)
- Izeo de Ateno (420 a. K. - 348 a. K.)
- Aristotelo (384 a. K. - 322 a. K.)
- Demosteno (384 a. K. - 322 a. K.)
- Dinarĥo (361 a. K. - 291 a. K.)
- Porcius Cato (234 a. K. - 149 a. K.)
- Polibio (210 a. K. - 128 a. K.)
- Poseidonios (135 a. K. - 51 a. K.)
- Diodoro Sicila (80 a. K. - 20 a. K.)
- Quintus Aelius Tubero (74 a. K. - 11 a. K.)
- Aŭgusto Cezaro (63 a. K. - 14 AD)
- Titus Livius (59 a. K. - 17 AD)
- Plutarko (45-125)
- Apiano (95-170)
- Kasio Diono (155-235)
- Karl Jacoby (1849-1939)
- Eduard Schwartz (1858-1940)
- Hermann Usener (1834-1905)
- Julius Ambrosch (1804-1856)
- Georg Ammon (1861-1929)
- Friedrich Karl Rumpf (1772-1824)