Dolina pri Lendavi
Dolina pri Lendavi, hungare Völgyifalu estas malgranda vilaĝo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurska, en Občina Lendava.
Dolina pri Lendavi | |||
---|---|---|---|
setlejo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 363 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 54 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 32′ N, 16° 30′ O (mapo)46.53557216.505417Koordinatoj: 46° 32′ N, 16° 30′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 163,3 m [+] | ||
Areo | 6,69 km² ( 669 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 7 km²
- Alto super marnivelo: 163 m
- Koordinatoj: 46° 32′ N 16° 30′ O / 46.533 °N, 16.500 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ N 16° 30′ O / 46.533 °N, 16.500 °O (mapo)
- Loĝantaro: 340
- Poŝtkodo: 9220
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso:
Situo
redaktiDolina pri Lendavi situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ la hungara landlimo, laŭ traira flanka vojo. Ĉe la hungara flanko troviĝas Lovászi.
Historio
redaktiĜis fine de la 1-a mondmilito Völgyifalu apartenis al Hungara reĝlando, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Lendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la vilaĝon kaj post 10 tagoj transdonis al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio. Depost 2007 Slovenio kaj Hungario apartenas al interna zono de traktato Schengen, sekve la limoj ne estas gardataj, ili estas trapaseblaj senkontrole ie ajn.