Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Doma preĝejopreĝeja domo (en la latina: domus ecclesiae, tio estas domo de eklezio), estas ejo por kristana diservo starigita en privata domo.

Historio

redakti

Originoj

redakti

En la frua Eklezio, pro persekutado de kristanoj en la antikva Romo, kultado okazis ĉefe en privataj hejmoj, kiel priskribite en libro tiel nomata Agoj de la Apostoloj, kiu elvokas, ekzemple, la domon de Maria el Jerusalemo. Tiel estis ĝis la leĝigo de kristanismo fare de la imperiestroj Konstanteno la Granda kaj Licinio en aprilo 313 per la Edikto de Milano.

20-a kaj 21-a jarcentoj

redakti

Dum la 20-a kaj 21-a jarcentoj, novaj malpermesoj de kultado por kristanoj, la komplekseco de akirado de registaraj rajtigoj, kaj la persekuto de kristanoj plejparte en certaj landoj de la mondo, kiuj aplikas ŝarionkomunismon, signifis ke Domaj preĝejoj daŭre estis la nura elekto al multaj kristanoj, por vivi sian kredon en komunumo. Ekzemple, ekzistas evangeliaj movadoj por domaj preĝejoj en Ĉinio. Kunvenoj do okazas en privataj hejmoj, sekrete kaj “kontraŭleĝe”.

  NODES
os 1