Dumnonia
Dumnonia estis antikva kelta regno en sudokcidenta Britio.
Dumnonia | |||||||||
| |||||||||
historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio | |||||||||
Ĉefurbo: | Isca Dumnoniorum
| ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Etimologio
redaktiLa regno nomiĝis tiel pro la loĝantoj, la Dumnonioj, kiuj, kiam la romianoj okupis Anglion, loĝis en Kornvalo, Devon kaj Somerset.
Historio
redaktiKontraste al aliaj regionoj de Anglio, la romianoj ne konstruis vilaojn en Dumnonia: anstataŭe estis ĉirkaŭbaritaj bienoj. Post la foriro de la romianoj, estiĝis nebaritaj bienoj, kaj oni renovigis antaŭajn terfortikaĵojn kaj konstruis novajn fortikaĵojn kiel Tintagel. La regiono restis kristana.
Ekde la 7-a jarcento estis konflikto inter Dumnonia kaj la anglosaksoj, kiuj iom post iom konkeris Somerset kaj Devon.
Legendo
redaktiLaŭlegende reĝo Arturo estis ano de la reĝa familio de Dumnonia.
Kornvala lingvo
redaktiDe la kelta dialekto de Dumnonia devenas la kornvala lingvo.