Edmond de Goncourt

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Goncourt

Edmond de Goncourt respektive plennome Edmond Louis Antoine Huot de Goncourt estis franca verkisto, literatura kritikisto, artkritikisto, libroeldonisto kaj la fondinto de la Akademio Goncourt. Li naskiĝis la 26-an de majo 1822 en Nancy, Francio kaj mortis la 16-an de julio 1896 en Champrosay, kvartalo de Draveil, Francio.

Edmond de Goncourt
Edmond de Goncourt, franca verkisto
Persona informo
Edmond de Goncourt
Naskiĝo la 26-an de majo 1822
en Nancy, Francio
Morto la 16-an de julio 1896
en Champrosay, kvartalo de Draveil, Francio
Tombo Tombejo de Montmartre, 13 Redakti la valoron en Wikidata vd
Etno Francoj vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lycée Condorcet Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Edmond de Goncourt
Familio
Gefratoj Jules de Goncourt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
literaturkritikisto
dramaturgo
taglibristo
arthistoriisto
historiisto
kritikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1851–1896 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Goncourt naskiĝis en la franca urbo Nancy. Li donacis sian tutan bienon por la fondo kaj bontenado de la Akademio Goncourt. En honoro de sia frato kaj kunlaboranto, Jules de Goncourt (17-a de decembro 1830 ĝis 20-a de junio 1870), ĉiudecembre ekde la jaro 1903 la Akademio atribuas la Premion Goncourt. Ĝi estas la plej prestiĝa premio en franclingva literaturo, donita al "la plej bona fikcia proza verkaĵo de la jaro".

Marcel Proust, Simone de Beauvoir, Michel Tournier, Marguerite Duras kaj Romain Gary (kiu escepte gajnis dufoje) estas inter la plej konataj aŭtoroj kiuj gajnis la tradician premion.

Edmond de Goncourt mortis en Champrosay en 1896, kaj estis enterigita en la Tombejo de Montmartre en Parizo.

Citaĵo

redakti
 
 Pentraĵo en muzeo aŭdas pli da ridindaj opinioj ol io ajn alia en la mondo. 

Vidu ankaŭ

redakti
  NODES