Edward Doubleday (1811-1849) estis angla entomologo, ornitologo, naturalisto, kaj fakulo pri la papilioj Lepidopteraj. En 1830, li kuniĝis al iu angla kvakerano, Robert Foster[1], cele al vojaĝo al Usono, kaj dum lia restado tie li skribis serion da leteroj kiuj estis publikigitaj en la Entomologia Revuo de Londono sub la titolo "Komunikoj pri naturhistorio el Nord-Ameriko"[2]. Li ankaŭ longe restis en la Kaskadoj de Trenton[3], sur la rivero West Canada Creek[4], kiu estas alfluanto de la rivero Mohoko[5], en la subŝtato Nov-Jorkio. Kune kun John Obadiah Westwood (1805-1893) li partoprenis en la verko "The Genera of Diurnal Lepidoptera"[6], ilustrita de William Chapman Hewitson (1806-1878). Li estis frato de la entomologo Henry Doubleday (1808-1875).

Edward Doubleday
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1810 (1810-10-09)
en Epping
Morto 14-an de decembro 1849 (1849-12-14) (39-jaraĝa)
Religio Kvakerismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
de Granda Britio kaj Irlando
(1801–1922)
Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Gefratoj Henry Doubleday (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo ornitologo
lepidopterologio
entomologo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Selektita verkaro

redakti

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti
  NODES
Idea 2
idea 2