Elizabeto de Aŭstrio-Hungario
Elisabeth Amalie Eugenie, dukino en Bavario (ankaŭ nomata Sisi aŭ Sissi; naskita la 24-an de decembro 1837 en Munkeno, mortis (murdita) la 10-an de septembro 1898 en Ĝenevo) estis princino de la duka flanka linio Zweibrücken-Birkenfeld-Gelnhausen de la dinastio Vitelsbaĥoj kaj per sia edziniĝo al Francisko Jozefo la 1-a ekde 1854 imperiestrino de Aŭstrio kaj ekde 1867 ankaŭ apostola reĝino de Hungario.
Parencaro | |
---|---|
patro | |
patrino | |
edzo | |
frato | |
frato | |
frato | |
fratino | |
fratino | |
fratino | |
fratino | |
filino | |
filino | |
filo | |
filino | |
avo | |
avino | |
avo | |
avino | |
bofratino | |
nevino |
Vivo
redaktiJunaĝo kaj geedziĝo
redaktiElisabeth Amalie Eugenie, pli konata kiel Sisi, estis bavara princino el la dinastio Vitelsbaĥoj. Ŝian feliĉan kaj senzorgan junaĝon ĉesigis neantaŭvidebla okazaĵo. Sophie, la fortovola patrino de la imperiestro Francisko Jozefo, deziris laŭeble pli rapide edzigi lin kaj samtempe plifortigi rilatojn inter la Habsburgoj kaj Vitelsbaĥoj. Ŝi elektis Helene, la plej aĝan filinon de sia fratino Ludovika. Sed la juna imperiestro verve enamiĝis je la pli juna fratino Elizabeto, kiun la familianoj karese nomis Sisi. La 24-an de aprilo 1854 la paro geedziĝis en la preĝejo de Sankta Aŭgusteno en Vieno[1].
Kortega vivo
redaktiLa kortega vivo draste diferencis de tiu, al kiu kutimis la juna princino. Striktaj reguloj kaj tradicioj ĝenis ŝin ne malpli ol la rigora bopatrino, kiu kontrolis la tutan privatan vivon de la filo. La unua filino de Sisi mortis, aliajn gefilojn edukis la bopatrino. Sisi deprimiĝis, speciale profunde post la sinmortigo de la filo Rudolfo, kaj evidente jam neniam forlasis tiun animstaton. Ĉiam trista kaj melankolia, ŝi pasigis plurajn horojn antaŭ spegulo, rigardante sin mem kaj prizorgante sian belecon. Multaj kutimoj de tiu tempo nun estus konsiderataj stultaj, foje krudaj kaj sovaĝaj. Ekzemple por gardi sian belecon Sisi ofte metis sur la vizaĝon kosmetikan maskon el freŝa viando — kaj tio daŭris horojn[1].
La imperiestro plu adoris sian edzinon, sed ŝi jam ne povis plene reciproki liajn sentojn. Oni scias ke ekde 1885 li havis rilaton kun Katharina Schratt, la ĉefaktorino de la Viena teatro kaj eĉ donacis al ŝi etan palacon en Vieno kaj bienon en Bad Ischl. Ilia intima amikeco (laŭdire pure platona) daŭris 34 jarojn kun silenta aprobo de la imperiestrino[1].
Ŝi mem provis silentigi doloron de sia koro per pluraj aktivaĵoj kiel ĉevalrajdado, aĉetado de belaj vestoj kaj vojaĝado. Plurajn monatojn ŝi pasigis survojaĝe aŭ en sia kastelo Vilao Aĥilejon sur Korfuo[1].
Morto
redaktiLa 10-an de septembro 1898 Sisi, vojaĝanta kun sia asistantino, ekis de Hôtel Beau-Rivage en Ĝenevo al la vaporŝipo, veturonta al municipo Montreux. Ŝi registriĝis ĉe la hotelo sub alia nomo, sed ŝia personeco baldaŭ estis malkovrita, pri kio raportis loka ĵurnalo. La ĉefpolicisto ricevis averton kaj sendis agentojn, sed Sisi rimarkis ilin tra fenestro kaj insistis ke la nepetitaj gardistoj foriru[1].
Ĉion ĉi atente observis Luigi Lucheni, la 25-jara itala anarkiisto, kiu decidis murdi iun ajn aristokraton, laŭeble plej altstatusan. Li planis murdi Philippe, princon de Orleano, sed tiu rezignis je vojaĝo al Ĝenevo. El gazetoj li eksciis pri alveno de la imperiestrino. Ŝi estis senarma kaj sengarda, do ideala viktimo. Luigi deziris aĉeti por la atako stileton, sed mankis mono eĉ por tio, do li simple prenis longan raspilon kaj ŝlife akrigis ĝin[1].
Kiam la du virinoj trankvile paŝis sub sunombreloj al la haveno, Luigi Lucheni proksimiĝis al ili, eltiris la raspilon kaj kelkfoje ponardis la imperiestrinon ĉe la brusto. Li anticipe legis libron pri homa anatomio, do esperis per sia 10 cm longa feraĵo trapiki ŝian koron. La 60-jara virino stumble atingis la ŝipon, situantan ĉirkaŭ 90 metrojn for kaj tie petis helpon. En la ŝipo haveblis nur eksa flegistino, do ses maristoj portis Sisi al la sama hotelo. Post unu horo ŝi forpasis[1].
Oni entombigis ŝin en la Kripto de la kapucenoj en Vieno.
Sekvoj de la murdo
redaktiLuigi Lucheni preskaŭ tuj estis kaptita de du koĉeroj kaj poste juĝita kiel ordinara murdisto (eĉ ne la politika) kaj kondamnita al ĝismorta malliberigo. 12 jarojn poste fiaskis lia lasta espero famiĝi — gardistoj konfiskis kaj detruis manuskripton kun liaj rememoroj. Tion li jam ne povis elteni. La neokazinta famulo pendumis sin en prizonĉelo per pantalona zono[1].
Ankaŭ liaj esperoj pri revolucia eksplodo tute fiaskis. Sekvis nur amasa indigno en Aŭstrio, direktita kontraŭ la italoj kaj anarkiistoj. Ordinaraj homoj kompatis la aĝulinon, kiu pasigis la vivon moderan kaj ĉiam zorgis pri aliuloj. Laŭe al ŝia heredaj paperoj, 600 mil pundoj estis donacitaj al religiaj kaj bonfaraj organizaĵoj. En Hungario, kies reĝino ŝi fariĝis la 8-an de junio 1867 kaj kiu estis dankema al la imperiestrino, ĉiam favorinta hungarojn kaj plendinta pri ili antaŭ sia edzo, oni honoris Elizabeton per nomo de pluraj preĝejoj, kapeloj, pontoj kaj eĉ urboparto de Budapeŝto[1].
Francisko Jozefo la 1-a fondis memore je ŝi la ordenon de la Elizabetanoj por virinoj kaj fraŭlinoj. Multloke estis starigitaj monumentoj omaĝe al ŝi, inter la unuaj estis tiu en Budapeŝto, malfermita en aprilo 1900.
Vidu ankaŭ
redaktiFonto
redakti- Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 5. Leipzig 1906, p. 714, kio legeblas tie ĉi interrete.
Eksteraj ligiloj
redakti- Pri ŝia familio Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Pri la atenco en la tiama gazetaro
- Sisi Muzeo de Wiener Hofburg
- Historietoj pri la imperiestrino Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine
- Prie ĉe fuenfseenland.de
- Stanislavo Belov (2018-07-24) Hofburgo: majesto kaj tragedioj de imperiestroj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-24. Alirita 2019-02-24 . (vivhistorio de la imperiestrino)
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 Stanislavo Belov (2018-07-24) Hofburgo: majesto kaj tragedioj de imperiestroj (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-02-24. Alirita 2019-02-24 .