Enver Hoĝa
Enver Hoĝa (albane Enver Hoxha, pron. enver hoĝa, IPA : ɛnvɛɾ hɔʤa, naskiĝis la 16-an de oktobro 1908 en Gjirokastër, mortis la 11-an de aprilo 1985 en Tirano) estis la unua sekretario de Albana Laborista Partio kaj ekde la Dua Mondmilito ĝis sia morto gvidanto de la lando.
En 1930 li ekstudis en la universitato de Montpellier (Francio), kie li studis kontraŭ ŝtata stipendio, sed baldaŭ li estis eksigita pro nesukcesa studo. Inter 1934 kaj 1936 Hoĝa estis sekretario ĉe la ambasadejo de Albanio en Bruselo, samtempe li studis tie juron. En 1936 li revenis al sia lando kaj instruis la francan.
En 1939 Hoĝa perdis sian instruistan postenon, ĉar post anekso de Albanio fare de Italio li ne konsentis aliĝi al la Albana faŝista partio. Li malfermis tabakvendejon en Tirano, kiu baldaŭ iĝis renkontiĝejo por komunista grupo. Helpe de jugoslaviaj komunistoj novembre de la jaro 1941 Enver Hoĝa fondis kaj ekestris la Komunistan Partion de Albanio (pli poste ĝi ŝanĝis sian nomon al Albana Labora Partio) kaj ankaŭ la kontraŭstaran movadon (Nacia Liberiga Armeo), kiu venis al potenco novembre de 1944.
Diktatoro
redaktiHoĝa estis eble la plej sovaĝa diktatoro komunisma en la orienta Eŭropo. Sub lia regado trafis la landon kun apenaŭ pli ol miliono da loĝantoj en 1944 amasaj ekzekutoj (ĝis 6000), politikaj enprizonigoj (ĝis 1945: 10 000), koncentrejoj, devigaj laborejoj, deportejoj kaj internigejoj, kie ĝis 1991 suferis centmiloj da albanoj. Lernejoj, preĝejoj, kazernoj, fabrikoj, stadionoj kaj privataj domoj transformiĝis en prizonojn, ĉar ne sufiĉis jam ekzistantaj.[1]Enver Hoĝa estas fondulo de la hoĝaismo (marksismo-antirevizionismo), daŭrigo de la stalinismo.