Envio
indignema emocio, kiu "okazas kiam al persono mankas alies (perceptita) supera kvalito, atingo aŭ posedo kaj deziras, ke al la alia mankas ĝi"
Envio estas deziro havi ion, kion alia posedas. La envianto ofte sentas malĝojon kaj malamon kontraŭ iu, kiu posedas ion, kion oni mem malhavas. Oni ofte akuzas la kredantojn de egaligaj ideoj (socialdemokratismo, marksismo aŭ aliaj emancipaj movadoj) je envio. La kritikistoj asertas, ke la deziro pri egaligo naskas envion, sed la envio ofte instigas enviantojn por pli bona, efika laboro por plibonigi sian vivon. Malo de envio estas afableco.
Homoj ofte fiere montras sian riĉaĵon por enviigi aliajn.
Proverbo
redaktiEkzistas pluraj proverboj pri envio en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ Envia moko sukceson ne detruas. ” „ Feliĉo kaj riĉo envion elvokas. ” „ Se mi scius, kion mi ne scias, ĉiuj saĝuloj min envius. ”
Referencoj
redakti- ↑ Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-12-20 .