Esperanta Vikimanio
Esperanta Vikimanio estis internacia renkontiĝo de uzantoj de la Vikipedio en Esperanto, esperantlingva versio de la interreta enciklopedio Vikipedio. Ĝi okazis de merkredo la 26-a ĝis dimanĉo la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy (Ĉeĥio), omaĝe al la dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto (fondita en novembro 2001). Partoprenis proksimume 80 personoj[1] el 9 landoj.[2] Similan renkontiĝon de uzantoj de ĉiuj lingvaj versioj de la Vikipedio organizas jam ekde 2005 ĉiujare la Fondaĵo Vikimedio sub nomo Wikimania.
- Ĉi tiu artikolo temas pri la esperantista renkontiĝo. Por la renkontiĝo de ĉiulingvaj vikipediistoj vidu Vikimanio.
Organizintoj
redaktiLa renkontiĝon organizis Ĉeĥa Esperanto-Asocio (iniciatinto de la ideo Pavla Dvořáková kun edzo Vladimír Dvořák) kunlabore kun aktivuloj de la organizo E@I (ĉefe Marek Blahuš kaj Yves Nevelsteen). Lokaj kunorganizantoj estis Klubo de geamikoj de Esperanto Svitavy, precipe ties prezidantino kaj ĈEA-vicprezidantino Libuše Dvořáková, kaj Gimnazio Svitavy. La aranĝo okazis kun financa subteno de la urbo Svitavy kaj de Regiono Pardubice.
Loko
redaktiLa aranĝon gastigis en ejoj de la Gimnazio Svitavy (Gymnázium Svitavy), studenta domo de la komerca akademio kaj ekonomika altlernejo (Domov mládeže Obchodní akademie a Vyšší odborné školy ekonomické), kaj la Esperanto-Muzeo en Svitavy (situanta en la Domo de Ottendorfer sur la ĉefa urba placo). La partoprenantoj loĝis en la studenta domo kaj por precipe vesperaj aktivaĵoj uzis unu el ties salonoj, honore nomitan "salono Chuck" laŭ la fondinto de la Vikipedio en Esperanto (kaj parodie al la tradicia ĉefsalono Zamenhof dum la Universala Kongreso de Esperanto).
Programo
redaktiKomence de la renkontiĝo, ĵaŭde la 27-an de oktobro la partoprenantoj estis solene akceptitaj ĉe la urbestro de Svitavy, sinjoro David Šimek. Sekvis tuttaga vikipedia trejnado ĉe komputiloj por kaj progresintoj kaj komencantoj (inkluzive lokan neesperantan publikon), okazis prelegoj (ne nur pri Vikipedio mem) kaj kunvenis specialaj laborgrupoj.
Solena prelega kaj muzika programo ("matineo") omaĝe al dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto okazis vendrede la 28-an de oktobro en kultura salonego de la Domo de Ottendorfer kaj sekva tosto en Esperanto-muzeo troviĝanta en teretaĝo de la domo. Pro la fakto ke tiu tago samtempe estas la nacia festo de Ĉeĥio (fondiĝo de la respubliko Ĉeĥoslovakio en 1918) en kiu oni ne laboras, ankaŭ multaj ĉeĥaj esperantistoj povis alveni kaj partopreni la programon tiutage.
Sabata posttagmeza ekskurso la 29-an de oktobro gvidis al la urbo Litomyšl kaj ties kastelo, inkluzive de omaĝo super la tombo de Karel Píč.
Partoprenintoj
redaktiFormale al la aranĝo aliĝis kaj almenaŭ du tagojn ĝin partoprenis 33 esperantistoj;[3] aldone al ili proksimume 15 personoj partoprenis la ĵaŭdan trejnadon kaj proksimume 35 pliaj ĉeĥaj esperantistoj alvenis por partopreni la vendredan solenan programon. Sume do la Esperantan Vikimanion vizitis proksimume 80 personoj.[1] La partoprenintoj venis el Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Germanio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Usono.[2]
Prelegoj
redaktiLa Esperantan Vikimanion ĉeestis kaj prelegis dum ĝi interalie:
- Chuck Smith / Fondinto de la Vikipedio en Esperanto
- Miroslav Malovec Fondinto de la Ĉeĥa Vikipedio, estrarano de ĈEA kaj aktiva kontribuanto de la Vikipedio en Esperanto
- Pavla Dvořáková Estrarano de ĈEA kaj organizanto de vikipediaj trejnadoj
- Marek Blahuš / Estrarano de E@I kaj partopreninto de Vikimanio 2011 en Haifa
- Yves Nevelsteen Estrarano de E@I kaj aŭtoro de Vikipedio - praktika manlibro kaj de la plurlingva komputila terminkolekto Komputeko
Referencoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 La nombroj pri partoprenintoj baziĝas parte sur la interreta listo de aliĝintoj kiu aperas ĉe Jam aliĝis (kie en la ĉefa listo enestas 33 personoj) kaj precipe sur taksoj ricevitaj de la organizinto Vladimír Dvořák, laŭ precizigo de la ĉeforganizintino kaj lia edzino Pavla Dvořáková (laŭ kiu ne nepre mendo de loĝado, sed pli ol unu-taga partopreno estas decida).
- ↑ 2,0 2,1 Tiuj ĉi landoj aperas en la interreta listo de aliĝintoj ĉe Jam aliĝis kaj estis eksplicite konfirmitaj de la organizinto Vladimír Dvořák.
- ↑ Esperanta Vikipedio festis sian dekjariĝon dum Vikimanio
Vidu ankaŭ
redakti- Vikipedio:Vikimanio Svitavy 2011
- Vikipedio:Rezultoj de Esperanta Vikimanio 2011
- Vikimanio (renkontiĝo de ĉiuj lingvaj versioj de la Vikipedio, kun oficiala lingvo la angla)
Eksteraj ligiloj
redakti- Retpaĝaro de la unua Esperanta Vikimanio esperante
- Wikipedisté ve Svitavách[rompita ligilo] – gazetara komunikilo de la urbo Svitavy ĉeĥe
Tekstoj de prelegoj
redakti- Smith, Chuck: Historio de Vikipedio[rompita ligilo]
- Malovec, Miroslav: Mia aktivado ĉe Vikipedio (Vikifontaro)
- Blahuš, Marek: Libereco de panoramo kaj Vikimedia Komunejo (Vikimedia Komunejo)
Raportoj post la aranĝo
redaktiTelevid- kaj radioelsendoj
redakti- Ve Svitavách se sešli tvůrci Wikipedie v esperantu Události v regionech (Brno). Česká televize. 2011-10-27, ekde 18:00. ĉeĥe (En Svitavy renkontiĝis kreantoj de Vikipedio en Esperanto)
- Sraz Wikipedistů Studio 6. Česká televize. 2011-10-27, ekde 05:59. ĉeĥe (Rendevuo de vikipediistoj)
- Wikipedie pomáhá popularizaci Esperanta (ankaŭ en Youtube). Regionální televize CMS TV Svitavy. 2011-11-08. ĉeĥe (Vikipedio helpas popularigon de Esperanto)
- Reportérka Věra Pavlasová o esperantské Wikimánii ve Svitavách Odpolední Radiožurnál s Hankou. Český rozhlas 1 - Radiožurnál. 2011-10-28, ekde 15:00 (serĉu la parton 38:14-40:25). ĉeĥe (Raportistino Věra Pavlasová pri Esperanta Vikimanio en Svitavy)
- Dobré ráno, Česko - 27. října[rompita ligilo] Uslyšíme ve čtvrtek. Český rozhlas 2 Praha. 2011-10-27. ĉeĥe (Ni aŭdos ĵaŭde)
- Tip na výlet - Esperanto Svitavy[rompita ligilo] (ankaŭ en Youtube). Televize Prima - regionální magazín Zkraje týdne. 2011-11-01. ĉeĥe (televida rubriko Rekomendo pri ekskurso - Esperanto Svitavy - prezento de Esperanto-Muzeo kaj de Vikimanio)
- 10. výročí Wikipedie v esperantu[rompita ligilo] Monitor. Český rozhlas Leonardo. 2011-11-04, ekde 10:00. (serĉu la parton 22:02-29:45). ĉeĥe (10-a datreveno de Vikipedio en esperanto)
Artikoloj
redakti- Smith, Chuck: Esperanto Wikimania in Svitavy Arkivigite je 2011-12-17 per la retarkivo Wayback Machine. Esperanto Language Blog. 2011-11-07. angle
- Novotná, Zdenka: Esperantské wikipedii je deset let. Moje Orlicko. Orlický deník. "Píšete nám". Česká Třebová. 2011-11-02. ĉeĥe (Esperanta vikipedio aĝas dek jarojn)
- Dvořáková, Libuše: Wikipedisté z Evropy se setkali ve Svitavách. Chrudimský deník. Chrudim. 2011-11-04. ĉeĥe (Vikipediistoj el Eŭropo renkontiĝis en Svitavy)
- Dvořáková, Libuše: Wikipedisté z Evropy se setkali ve Svitavách. Svitavský deník. Svitavy. 2011-11-04. ĉeĥe
- Dvořáková, Pavla: Esperanta Vikipedio festis sian dekjariĝon dum Vikimanio. Esperanto.cz. 2011-11-14. esperante
- Dvořáková, Pavla: Esperantlingva Vikipedio solenis sian dekjaran naskiĝtagon en Svitavy. Blogo de Esperanto-Muzeo Svitavy ĉe Ipernity. 2011-11-15 esperante
- Dvořáková, Pavla: Vikimanio - unika aranĝo en Esperantujo!. Muzeum.Esperanto.cz. 2012-01-09. esperante
- Dvořáková, Pavla: Ohlasy na esperantskou Wikimánii a výsledky práce jejích účastníků. Esperanto.cz. 2011-11-20. ĉeĥe (Eĥoj pri esperanta Vikimanio kaj laborrezultoj de ĝiaj partoprenantoj).
- Wikimánie v českých médiích. Esperanto.cz. 2011-11-01. ĉeĥe (Vikimanio en ĉeĥaj amaskomunikiloj).
- Malovec, Miroslav: Esperanta Vikimanio. Starto, presorgano de ĈEA, 2011, n-ro 4, p. 119-121. esperante
- Nosková, Katarína: La unua Esperanto-Vikimanio. La Balta Ondo. 2011-11-25. esperante
- Rýznarová, Jarmila: La renkontiĝo en Svitavy - pri Vikimanio. Informilo de AEH, 2011, n-ro 12, p. 8-9. esperante
- Vajs, Ján: Vikimanio 2011. Retejo de Liptova Esperanto-Klubo, rubriko Aktualaĵoj. esperante
Fotogalerioj
redakti- Oficiala retejo de Esperanto-Muzeo en Svitavy muzeum.esperanto.cz
- Paĝo de Esperanto-Muzeo Svitavy ĉe Ipernity.com
- Paĝo de grupo Amikoj de Muzeo de Esperanto Svitavy ĉe Facebook.com
Anoncoj antaŭ la aranĝo
redakti- Wikimánie ve Svitavách[rompita ligilo] ĉe Hrebecsko.Blog.cz ĉeĥe
- Wikipedisté se sejdou ve Svitavách ĉe Orlicky.Denik.cz ĉeĥe
- Wikipedisté se sejdou ve Svitavách ĉe Svitavsky.Denik.cz ĉeĥe
- 世界语维基年会 ĉe Douban.com ĉine
- Vikimanio ĉe Esperanto.cz esperante
- Wikimánie ĉe Esperanto.cz ĉeĥe
- Wikimánie v českých médiích ĉeĥe (Vikimanio en ĉeĥaj amaskomunikiloj)
- Jak se stát redaktorem wikipedie? – školení pro začátečníky, účast zdarma[rompita ligilo] ĉe Gymnct.cz ĉeĥe
- Bonvenon al Vikimanio - unika renkontiĝo de esperantistoj-vikipediistoj! ĉe Ipernity.com esperante
- Vikimanio subvenciita! ĉe Ipernity.com esperante
- Vikimanio - nun en Esperanto ĉe Liberafolio.org esperante
- Wikimánie ve Svitavách[rompita ligilo] ĉe Pardubice.cz ĉeĥe
- Wikipedisté ve Svitavách[rompita ligilo] ĉe Sdruzenipromestosvitavy.cz ĉeĥe
- Wikipedisté z celého světa přijeli do Svitav. Přijďte se za nimi podívat. ĉe Signaly.cz ĉeĥe
- Wikipedisté z celého světa přijeli do Svitav ĉe Esperanto.Signaly.cz ĉeĥe
- Wikimánie ve Svitavách[rompita ligilo] ĉe Svitavy.cz ĉeĥe
- Akce: Wikimánie ve Svitavách[rompita ligilo] ĉe Svitavy.cz ĉeĥe
- Školení k Wikipedii na naší škole[rompita ligilo] ĉe Gy.Svitavy.cz ĉeĥe
- Gymnázium zve své studenty na školení o Wikipedii ĉe Gy.Svitavy.cz ĉeĥe
- Pá / 28.10. / Muzeum esperanta / Wikimánie ĉe Muzeum.Svitavy.cz ĉeĥe
- Wikipedia conference in Esperanto (Oct 26-30, 2011) Arkivigite je 2011-10-14 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Transparent.com angle
- Wikipedisté z celého světa přijeli do Svitav Arkivigite je 2010-10-29 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Centrumprorodinu.Webgarden.cz ĉeĥe
- Bonvenon al Vikimanio - unika renkontiĝo de esperantistoj-vikipediistoj! ĉe Eo.Wikipedia.org esperante
- Wikipedisté se sejdou ve Svitavách[rompita ligilo] ĉe Zpravy365.cz ĉeĥe
- Wikipedisté se sejdou ve Svitavách (2)[rompita ligilo] ĉe Zpravy365.cz ĉeĥe
- Wikipedisté z celého světa přijeli do Svitav[rompita ligilo] ĉe 1-zpravy.cz ĉeĥe